Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/29

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiu vi kuŝas, Mi donos al vi kaj al via idaro. 14 Kaj via idaro estos kiel la polvo de la tero, kaj vi disvastiĝos okcidenten kaj orienten kaj norden kaj suden, kaj beniĝos per vi kaj per via idaro ĉiuj gentoj de la tero. 15 Kaj Mi estas kun vi, kaj Mi gardos vin ĉie, kien vi iros, kaj Mi revenigos vin sur ĉi tiun teron; ĉar Mi ne forlasos vin, ĝis Mi estos farinta tion, kion Mi diris al vi. 16 Kaj Jakob vekiĝis el sia dormo, kaj li diris: Vere, la Eternulo estas en ĉi tiu loko, kaj mi ne sciis. 17 Kaj li ektimis, kaj diris: Kiel timinda estas ĉi tiu loko! ĝi estas nenio alia ol domo de Dio, kaj ĉi tie estas la pordego de la ĉielo. 18 Kaj Jakob leviĝis frue matene, kaj prenis la ŝtonon, kiun li estis metinta sub sian kapon, kaj starigis ĝin kiel monumenton, kaj verŝis oleon sur ĝian supron. 19 Kaj li donis al tiu loko la nomon Bet-El; sed antaŭe la nomo de la urbo estis Luz. 20 Kaj Jakob faris sanktan promeson, dirante: Se Dio estos kun mi, kaj gardos min sur ĉi tiu vojo, kiun mi iras, kaj donos al mi panon por manĝi kaj veston por porti sur mi, 21 kaj mi revenos en paco al la domo de mia patro, kaj la Eternulo estos por mi Dio: 22 tiam ĉi tiu ŝtono, kiun mi starigis kiel monumenton, estos domo de Dio, kaj de ĉio, kion Vi donos al mi, mi oferos al Vi dekonon.


29 KAJ Jakob levis siajn piedojn kaj iris al la lando de la orientanoj. 2 Kaj li vidis: jen estas puto sur la kampo, kaj tri gregoj da ŝafoj kuŝas apud ĝi; ĉar el tiu puto oni trinkigadis la gregojn; kaj granda ŝtono estis sur la aperturo de la puto. 3 Kaj kiam tie kunvenis ĉiuj gregoj, tiam oni deruladis la ŝtonon de sur la aperturo kaj trinkigadis la ŝafojn kaj denove remetadis la ŝtonon sur ĝian lokon, sur la aperturon de la puto. 4 Kaj Jakob diris al ili: Fratoj miaj, de kie vi estas? Kaj ili diris: Ni estas el Ĥaran. 5 Kaj li diris al ili: Ĉu vi konas Labanon, filon de Naĥor? Kaj ili diris: Ni konas. 6 Kaj li diris al ili: Ĉu li bone fartas? Kaj ili diris: Li fartas bone, kaj jen lia filino Raĥel venas kun la ŝafoj. 7 Kaj li diris: De la tago restas ja ankoraŭ multe, ankoraŭ ne estas la tempo, por kolekti la gregojn; trinkigu la ŝafojn kaj iru, paŝtu. 8 Kaj ili diris: Ni ne povas, ĝis kolektiĝos ĉiuj gregoj kaj oni derulos la ŝtonon de sur la aperturo de la puto kaj ni trinkigos la ŝafojn. 9 Dum li ankoraŭ parolis kun ili, venis Raĥel kun la ŝafoj de sia patro, ĉar ŝi paŝtis ilin. 10 Kaj kiam Jakob ekvidis Raĥelon, la filinon de Laban, frato de lia patrino, kaj la ŝafojn de Laban, frato de lia patrino, tiam Jakob alproksimiĝis, derulis la ŝtonon de sur la aperturo de la puto, kaj trinkigis la ŝafojn de Laban, la frato de lia patrino. 11 Kaj Jakob kisis Raĥelon kaj laŭte ekploris. 12 Kaj Jakob diris al Raĥel, ke li estas parenco de ŝia patro kaj filo de Rebeka. Kaj ŝi kuris kaj diris al sia patro. 13 Kaj kiam Laban aŭdis la sciigon pri Jakob, filo de lia fratino, li kuris al li renkonte kaj ĉirkaŭprenis lin kaj kisis lin kaj venigis lin en sian domon. Kaj tiu rakontis al Laban ĉion. 14 Kaj Laban diris al li: Vi estas ja mia osto kaj mia karno! Kaj li loĝis ĉe li tutan monaton. 15 Kaj Laban diris al Jakob: Ĉu pro tio, ke vi estas mia parenco, vi devas servi min senpage? diru al mi, kion mi devas pagi al vi? 16 Sed Laban havis du filinojn; la nomo de la pli maljuna estis Lea, kaj la nomo de la pli juna estis Raĥel. 17 La okuloj de Lea estis malsanaj, sed Raĥel estis belforma kaj belvizaĝa. 18 Kaj Jakob ekamis Raĥelon, kaj diris: Mi servos vin sep jarojn pro Raĥel, via pli juna filino. 19 Tiam Laban diris: Pli bone estas, ke mi donu ŝin al vi, ol ke mi donu ŝin al alia viro; loĝu ĉe mi. 20 Kaj Jakob servis pro Raĥel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, ĉar li amis ŝin. 21 Kaj Jakob diris al Laban: Donu mian edzinon, ĉar finiĝis mia tempo, kaj mi envenos al ŝi. 22 Kaj Laban kunvenigis ĉiujn homojn de tiu loko kaj faris festenon. 23 Sed vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis ŝin al li; kaj tiu envenis al ŝi. 24 Kaj Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon. 25 Sed matene montriĝis, ke tio estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion do vi faris al mi! ĉu ne pro Raĥel mi servis vin? kial do vi min trompis?