Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/30

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

26 Tiam Laban diris: En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan antaŭ ol la pli maljunan. 27 Pasigu semajnon kun ĉi tiu, tiam mi donos al vi ankaŭ tiun, pro servo, kiun vi servos ĉe mi ankoraŭ aliajn sep jarojn. 28 Kaj Jakob faris tiel kaj pasigis semajnon kun ĉi tiu. Kaj Laban donis al li sian filinon Raĥel kiel edzinon. 29 Kaj Laban donis al sia filino Raĥel sian sklavinon Bilha kiel sklavinon. 30 Kaj Jakob envenis ankaŭ al Raĥel, kaj li amis Raĥelon pli ol Lean, kaj li servis ĉe li ankoraŭ aliajn sep jarojn.

31 Kiam la Eternulo vidis, ke Lea estas malamata, Li malŝlosis ŝian uteron; sed Raĥel estis senfrukta. 32 Kaj Lea gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Ruben, ĉar ŝi diris: La Eternulo vidis mian mizeron, kaj nun mia edzo min amos. 33 Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: La Eternulo aŭdis, ke mi estas malamata, tial Li donis al mi ankaŭ ĉi tiun; kaj ŝi donis al li la nomon Simeon. 34 Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: La nunan fojon mia edzo aliĝos al mi, ĉar mi naskis al li tri filojn; tial al li estis donita la nomo Levi. 35 Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: Nun mi dankos la Eternulon; tial ŝi donis al li la nomon Jehuda. Kaj ŝi ĉesis naski.


30 KIAM Raĥel vidis, ke ŝi ne naskas al Jakob, ŝi enviis sian fratinon, kaj ŝi diris al Jakob: Donu al mi infanojn, ĉar alie mi mortos. 2 Kaj Jakob forte ekkoleris Raĥelon, kaj li diris: Ĉu mi anstataŭas Dion, kiu rifuzis al vi frukton de ventro? 3 Kaj ŝi diris: Jen estas mia sklavino Bilha; envenu al ŝi, ke ŝi nasku sur miaj genuoj kaj ke mi ankaŭ ricevu filojn per ŝi. 4 Kaj ŝi donis al li sian sklavinon Bilha kiel edzinon, kaj Jakob envenis al ŝi. 5 Kaj Bilha gravediĝis kaj naskis al Jakob filon. 6 Kaj Raĥel diris: Dio min juĝis kaj aŭdis mian voĉon kaj donis al mi filon; tial ŝi donis al li la nomon Dan. 7 Kaj Bilha, la sklavino de Raĥel, denove gravediĝis kaj naskis duan filon al Jakob. 8 Tiam Raĥel diris: Per Dia lukto mi luktis kun mia fratino, kaj mi venkis; kaj ŝi donis al li la nomon Naftali. 9 Kiam Lea vidis, ke ŝi ĉesis naski, ŝi prenis sian sklavinon Zilpa kaj donis ŝin al Jakob kiel edzinon. 10 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis al Jakob filon. 11 Kaj Lea diris: Venis feliĉo! kaj ŝi donis al li la nomon Gad. 12 Kaj Zilpa, la sklavino de Lea, naskis duan filon al Jakob. 13 Kaj Lea diris: Por mia bono; ĉar la virinoj diros, ke estas al mi bone. Kaj ŝi donis al li la nomon Aŝer. 14 Ruben iris en la tempo de rikoltado de tritiko kaj trovis mandragorojn sur la kampo, kaj li alportis ilin al sia patrino Lea. Kaj Raĥel diris al Lea: Donu al mi el la mandragoroj de via filo. 15 Sed tiu diris al ŝi: Ĉu ne sufiĉas al vi, ke vi prenis mian edzon, kaj vi volas preni ankaŭ la mandragorojn de mia filo? Tiam Raĥel diris: Nu, li kuŝu kun vi ĉi tiun nokton por la mandragoroj de via filo. 16 Kiam Jakob venis de la kampo vespere, Lea eliris al li renkonte, kaj diris: Al mi venu, ĉar mi aĉetis vin per la mandragoroj de mia filo. Kaj li kuŝis kun ŝi en tiu nokto. 17 Kaj Dio aŭdis Lean, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis al Jakob kvinan filon. 18 Kaj Lea diris: Dio donis al mi rekompencon por tio, ke mi donis mian sklavinon al mia edzo; kaj ŝi donis al li la nomon Isaĥar. 19 Kaj Lea denove gravediĝis kaj naskis sesan filon al Jakob. 20 Kaj Lea diris: Havigis al mi Dio bonan havon; nun mia edzo loĝos ĉe mi, ĉar mi naskis al li ses filojn. Kaj ŝi donis al li la nomon Zebulun. 21 Kaj poste ŝi naskis filinon, kaj ŝi donis al ŝi la nomon Dina. 22 Kaj Dio rememoris Raĥelon, kaj Dio elaŭdis ŝin kaj malŝlosis ŝian uteron. 23 Kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon. Kaj ŝi diris: Dio forprenis mian malhonoron. 24 Kaj ŝi donis al li la nomon Jozef, dirante: La Eternulo aldonos al mi alian filon.

25 Kiam Raĥel naskis Jozefon, Jakob diris al Laban: Forliberigu min, kaj mi iros al mia loko kaj al mia lando. 26 Donu miajn edzinojn kaj miajn infanojn, pro kiuj mi servis vin, kaj mi iros; ĉar vi konas la servon, per kiu mi vin servis. 27 Kaj Laban diris al li: Ho, se mi povus akiri vian favoron! mi spertis, ke la Eternulo benis min pro vi. 28 Kaj li diris: Difinu, kian rekompencon mi