Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/31

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ŝuldas al vi, kaj mi donos. 29 Kaj tiu diris al li: Vi scias, kiel mi servis vin kaj kia fariĝis via brutaro ĉe mi; 30 ĉar malmulte vi havis antaŭ mi, sed nun ĝi multe vastiĝis; kaj la Eternulo benis vin post mia veno; kaj nun kiam mi laboros ankaŭ por mia domo? 31 Kaj Laban diris: Kion mi donu al vi? Kaj Jakob diris: Donu al mi nenion; sed se vi faros al mi jenon, tiam mi denove paŝtos kaj gardos viajn ŝafojn: 32 mi pasos hodiaŭ tra via tuta ŝafaro; apartigu el ĝi ĉiun ŝafon mikskoloran kaj makulitan kaj ĉiun bruton nigran inter la ŝafoj, kaj makulitan kaj mikskoloran inter la kaproj; kaj ili estu mia rekompenco. 33 Kaj respondos por mi mia justeco en la morgaŭa tago, kiam vi venos vidi mian rekompencon; ĉiu el la kaproj, kiu ne estos mikskolora aŭ makulita, kaj ĉiu el la ŝafoj, kiu ne estos nigra, estu rigardata kiel ŝtelita de mi. 34 Kaj Laban diris: Ĝi estu, kiel vi diris. 35 Kaj li apartigis en tiu tago la virkaprojn striitajn kaj makulitajn kaj ĉiujn kaprinojn mikskolorajn kaj makulitajn, ĉiujn, kiuj havis sur si iom da blankaĵo, kaj ĉiujn nigrajn ŝafojn; kaj li transdonis ilin en la manojn de siaj filoj. 36 Kaj li faris interspacon de tritaga irado inter si kaj Jakob. Kaj Jakob paŝtis la restintajn ŝafojn de Laban. 37 Kaj Jakob prenis al si bastonojn el verdaj poploj, migdalarboj, kaj platanarboj, kaj senŝeligis sur ili blankajn striojn tiamaniere, ke la blankaĵo sur la bastonoj elmontriĝis. 38 Kaj li metis la skrapitajn bastonojn antaŭ la ŝafoj en la akvotrinkigajn kanalojn, al kiuj la ŝafoj venadis por trinki, kaj ili gravediĝadis, kiam ili venadis trinki. 39 Kaj la ŝafoj gravediĝis super la bastonoj, kaj ili naskis ŝafidojn striitajn, mikskolorajn, kaj makulitajn. 40 Kaj la ŝafidojn Jakob apartigis, kaj li turnis la vizaĝojn de la brutoj kontraŭ la striitajn kaj kontraŭ la nigrajn brutojn de Laban; sed siajn brutarojn li apartigis kaj ne almiksis ilin al la brutoj de Laban. 41 Ĉiufoje, kiam pasiiĝis brutoj fortaj, Jakob metis la bastonojn en la kanalojn antaŭ la okuloj de la brutoj, por ke ili pasiiĝu antaŭ la bastonoj; 42 sed kiam la brutoj estis malfortaj, li ne metis. Tiamaniere la malfortaj fariĝis apartenaĵo de Laban, kaj la fortaj fariĝis apartenaĵo de Jakob. 43 Kaj tiu homo fariĝis eksterordinare riĉa, kaj li havis multe da brutoj kaj sklavinojn kaj sklavojn kaj kamelojn kaj azenojn.


31 LI aŭdis, ke la filoj de Laban parolis jene: Jakob forprenis la tutan havon de nia patro, kaj el la havo de nia patro li akiris la tutan riĉecon. 2 Kaj Jakob vidis laŭ la vizaĝo de Laban, ke li ne estas rilate al li tia, kia li estis hieraŭ kaj antaŭhieraŭ. 3 Kaj la Eternulo diris al Jakob: Reiru en la landon de viaj patroj kaj en vian naskiĝlandon, kaj Mi estos kun vi. 4 Tiam Jakob sendis kaj vokis Raĥelon kaj Lean sur la kampon al sia brutaro; 5 kaj li diris al ili: Mi vidas laŭ la vizaĝo de via patro, ke li ne estas rilate al mi tia, kia li estis hieraŭ kaj antaŭhieraŭ; sed la Dio de mia patro estis kun mi. 6 Vi scias, ke per ĉiuj miaj fortoj mi servis vian patron. 7 Sed via patro trompis min kaj dekfoje ŝanĝis mian laborpagon; tamen Dio ne lasis lin fari al mi malbonon. 8 Kiam li diris: Mikskoloraj estu via rekompenco ― ĉiuj brutoj naskis idojn mikskolorajn; kaj kiam li diris: Striitaj estu via rekompenco ― ĉiuj brutoj naskis striitajn. 9 Tiamaniere Dio forprenis la brutojn de via patro kaj donis al mi. 10 En la tempo, kiam la brutoj pasiiĝis, mi levis miajn okulojn kaj vidis en sonĝo, ke la virbestoj, kiuj leviĝis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj. 11 Kaj anĝelo de Dio diris al mi en la sonĝo: Jakob! kaj mi diris: Jen mi estas. 12 Kaj li diris: Levu viajn okulojn kaj vidu: ĉiuj virbestoj, kiuj leviĝis sur la brutojn, estas striitaj, mikskoloraj, kaj makulitaj, ĉar Mi vidis ĉion, kion Laban faras al vi. 13 Mi estas la Dio el Bet-El, kie vi verŝis oleon sur la monumenton kaj kie vi faris sanktan promeson al Mi. Nun leviĝu, eliru el ĉi tiu lando kaj reiru en la landon de via naskiĝo. 14 Kaj Raĥel kaj Lea respondis kaj diris al li: Ĉu ni havas ankoraŭ parton kaj heredon en la domo de nia patro? 15 Li rigardas ja nin kiel fremdulinojn; ĉar li vendis nin kaj eĉ formanĝis nian monon. 16 Ĉar la tuta