Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/307

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

servanto David, kaj pro la urbo Jerusalem, kiun Mi elektis el ĉiuj triboj de Izrael); 33 pro tio, ke ili forlasis Min, kaj adorkliniĝis al Aŝtar, diaĵo de la Cidonanoj, al Kemoŝ, dio de Moab, kaj al Milkom, dio de la Amonidoj, kaj ne iris laŭ Miaj vojoj, por plenumi tion, kio plaĉas al Mi, kaj Miajn leĝojn kaj Miajn regulojn, kiel lia patro David. 34 Mi ne prenos la tutan regnon el liaj manoj, sed Mi faros, ke li restos reganto dum sia tuta vivo, pro Mia servanto David, kiun Mi elektis kaj kiu observis Miajn ordonojn kaj Miajn leĝojn. 35 Sed Mi prenos la regnon el la manoj de lia filo, kaj Mi donos el ĝi al vi dek tribojn; 36 kaj al lia filo Mi donos unu tribon, por ke restu lumilo por ĉiam al Mia servanto David antaŭ Mi en Jerusalem, en la urbo, kiun Mi elektis al Mi, por meti tien Mian nomon. 37 Vin Mi prenos, kaj vi regos super ĉio, kion via animo deziros, kaj vi estos reĝo super Izrael. 38 Kaj se vi obeos ĉion, kion Mi ordonos al vi, kaj iros laŭ Miaj vojoj, kaj faros tion, kio plaĉas al Mi, observante Miajn leĝojn kaj Miajn ordonojn, kiel faris Mia servanto David, tiam Mi estos kun vi, kaj konstruos al vi domon fidindan, kiel Mi konstruis al David, kaj Mi donos al vi Izraelon. 39 Kaj per tio Mi humiligos la semon de David, tamen ne por ĉiam. 40 Salomono intencis mortigi Jerobeamon; sed Jerobeam leviĝis kaj forkuris en Egiptujon, al Ŝiŝak, reĝo de Egiptujo, kaj li restis en Egiptujo ĝis la morto de Salomono. 41 La tuta cetera historio de Salomono, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia saĝeco estas priskribitaj en la libro de kroniko de Salomono. 42 La tempo, dum kiu Salomono reĝis en Jerusalem super la tuta Izrael, estis kvardek jaroj. 43 Kaj Salomono ekdormis kun siaj patroj kaj estis enterigita en la urbo de sia patro David. Kaj anstataŭ li ekreĝis Reĥabeam, lia filo.

1 Reĥabeam iris en Ŝeĥemon, ĉar en Ŝeĥemon venis ĉiuj Izraelidoj, por fari lin reĝo. 2 Kiam tion aŭdis Jerobeam, filo de Nebat (ĉar li estis ankoraŭ en Egiptujo, kien li forkuris de la reĝo Salomono, kaj Jerobeam loĝis en Egiptujo, 3 sed oni sendis kaj vokis lin), tiam Jerobeam kaj la tuta komunumo de Izrael venis, kaj ekparolis al Reĥabeam, dirante: 4 Via patro tro pezigis nian jugon; nun deprenu iom de la malfacilaj laboroj de via patro, kaj de lia peza jugo, kiun li metis sur nin, kaj tiam ni servados al vi. 5 Kaj li diris al ili:Iru, kaj post tri tagoj revenu al mi. Kaj la popolo disiris. 6 Kaj la reĝo Reĥabeam konsiliĝis kun la maljunuloj, kiuj staradis antaŭ lia patro Salomono dum lia vivo, kaj li diris:Kiel vi konsilas respondi al ĉi tiu popolo? 7 Kaj ili diris al li jene:Se hodiaŭ vi estos servanto al ĉi tiu popolo kaj komplezos al ili kaj kontentigos ilin kaj parolos al ili bonajn vortojn, ili estos al vi servantoj por ĉiam. 8 Sed li ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis al li, kaj li konsiliĝis kun la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li kaj staris antaŭ li. 9 Kaj li diris al ili:Kion vi konsilas, ke ni respondu al ĉi tiu popolo, kiu diris al mi jene:Faru malpli peza la jugon, kiun via patro metis sur nin? 10 Kaj la junuloj, kiuj elkreskis kune kun li, parolis al li, dirante:Tiele diru al ĉi tiu popolo, kiu diris al vi:Via patro faris nian jugon tro peza, kaj vi faru ĝin malpli peza-tiele diru al ili:Mia malgranda fingro estas pli dika, ol la lumboj de mia patro; 11 tial se mia patro ŝarĝis vin per peza jugo, mi ankoraŭ plipezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 12 Kaj Jerobeam kaj la tuta popolo venis al Reĥabeam en la tria tago, kiel la reĝo ordonis, dirante:Revenu al mi en la tria tago. 13 Kaj la reĝo respondis al la popolo malafable, kaj ne atentis la konsilon de la maljunuloj, kiun ili donis; 14 kaj li parolis al ili laŭ la konsilo de la junuloj, dirante:Mia patro pezigis vian jugon, sed mi ankoraŭ pli pezigos vian jugon; mia patro vin punadis per vipoj, sed mi vin punados per skorpioj. 15 Kaj la reĝo ne aŭskultis la popolon; ĉar estis destinite de la Eternulo, por ke plenumiĝu Lia vorto, kiun la Eternulo diris per Aĥija, la Ŝiloano, al Jerobeam, filo de Nebat. 16 Kiam ĉiuj Izraelidoj vidis, ke la reĝo ilin ne obeas, tiam la popolo respondis al la