Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/308

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

reĝo, dirante:Kian parton ni havas en David? ni ne havas heredaĵon en la filo de Jiŝaj. Al viaj tendoj, ho Izrael! nun zorgu mem pri via domo, ho David! Kaj la Izraelidoj disiris al siaj tendoj. 17 Sed super la Izraelidoj, kiuj loĝis en la urboj de Judujo, reĝis Reĥabeam. 18 Kaj la reĝo Reĥabeam sendis Adoramon, la estron super la impostoj; sed ĉiuj Izraelidoj ĵetis sur lin ŝtonojn, kaj li mortis. Kaj la reĝo Reĥabeam rapide sidiĝis en ĉaro, por forkuri en Jerusalemon. 19 Tiamaniere Izrael defalis de la domo de David ĝis la nuna tago. 20 Kiam ĉiuj Izraelidoj aŭdis, ke Jerobeam revenis, ili sendis kaj vokis lin al la kunveno kaj faris lin reĝo super ĉiuj Izraelidoj. La domon de David sekvis sole nur la tribo de Jehuda. 21 Kaj kiam Reĥabeam venis en Jerusalemon, li kolektis el la tuta domo de Jehuda kaj el la tribo de Benjamen cent okdek mil elektitajn militistojn, por militi kontraŭ la domo de Izrael, por revenigi la regnon al Reĥabeam, filo de Salomono. 22 Sed aperis vorto de Dio al Ŝemaja, homo de Dio, dirante: 23 Diru al Reĥabeam, filo de Salomono, reĝo de Judujo, kaj al la tuta domo de Jehuda kaj de Benjamen kaj al la cetera popolo jene: 24 Tiele diras la Eternulo:Ne iru kaj ne militu kontraŭ viaj fratoj, la Izraelidoj; reiru ĉiu al sia domo, ĉar de Mi estas farita ĉi tiu afero. Kaj ili obeis la vorton de la Eternulo, kaj retenis sin de irado, konforme al la vorto de la Eternulo. 25 Kaj Jerobeam prikonstruis Ŝeĥemon sur la monto de Efraim kaj ekloĝis en ĝi; kaj li eliris el tie kaj konstruis Penuelon. 26 Kaj Jerobeam diris en sia koro:Nun la regno povas reveni al la domo de David; 27 se ĉi tiu popolo irados, por fari oferojn en la domo de la Eternulo en Jerusalem, tiam la koro de ĉi tiu popolo returniĝos al ilia sinjoro, al Reĥabeam, reĝo de Judujo; kaj ili mortigos min kaj revenos al Reĥabeam, reĝo de Judujo. 28 Kaj la reĝo aranĝis konsiliĝon, kaj li faris du orajn bovidojn, kaj diris al la popolo:Ne iradu plu en Jerusalemon; jen estas viaj dioj, ho Izrael, kiuj elkondukis vin el la lando Egipta. 29 Kaj li starigis unu en Bet-El, kaj la duan li instalis en Dan. 30 Kaj ĉi tiu afero fariĝis kaŭzo de pekado:la popolo komencis iradi al unu el ili ĝis Dan. 31 Kaj li konstruis domojn de altaĵoj, kaj li starigis pastrojn el la popolo, kiuj ne estis el la idoj de Levi. 32 Kaj Jerobeam starigis feston en la oka monato, en la dek-kvina tago de la monato, simile al la festo en Judujo, kaj li suriris sur la altaron; tiel li faris en Bet-El, alportante oferojn al la bovidoj, kiujn li faris; kaj li loĝigis en Bet-El la pastrojn de la altaĵoj, kiujn li aranĝis. 33 Kaj li suriris sur la altaron, kiun li faris en Bet-El, en la dek-kvina tago de la oka monato, kiun li mem elpensis; kaj li faris feston por la Izraelidoj, kaj suriris sur la altaron, por incensi.

1 Kaj jen homo de Dio venis el Judujo laŭ ordono de la Eternulo en Bet- Elon, kiam Jerobeam staris sur la altaro, por incensi. 2 Kaj li vokis al la altaro laŭ ordono de la Eternulo kaj diris:Ho altaro, altaro! tiele diras la Eternulo:Jen en la domo de David naskiĝos filo, kies nomo estos Joŝija, kaj li buĉos sur vi la pastrojn de la altaĵoj, incensantajn sur vi, kaj homaj ostoj estos bruligitaj sur vi. 3 Kaj li donis en tiu tago signon, dirante:Ĉi tio estas la signo, ke tion parolis la Eternulo:jen la altaro disfendiĝos, kaj la cindro, kiu estas sur ĝi, disŝutiĝos. 4 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la homo de Dio, kiujn li vokis al la altaro en Bet-El, Jerobeam etendis sian manon de sur la altaro, kaj diris:Kaptu lin! Sed rigidiĝis lia mano, kiun li etendis kontraŭ lin, kaj li ne povis retiri ĝin al si. 5 Kaj la altaro disfendiĝis, kaj la cindro de la altaro disŝutiĝis, konforme al la signo, kiun donis la homo de Dio laŭ la ordono de la Eternulo. 6 Kaj la reĝo ekparolis kaj diris al la homo de Dio:Faru peton antaŭ la Eternulo, via Dio, kaj preĝu por mi, por ke mia mano revenu al mi. Kaj la homo de Dio faris peton antaŭ la Eternulo, kaj la mano de la reĝo revenis al li kaj fariĝis kiel antaŭe. 7 Tiam la reĝo diris al la homo de Dio:Iru kun mi en la domon kaj fortigu vin per manĝo, kaj mi donos al vi donacon. 8 Sed la homo de Dio diris al la reĝo:Eĉ se vi donos al mi duonon de via domo, mi ne iros kun vi, kaj mi ne