Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/312

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

animon, ĝis li tute lin ekstermis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Sia servanto Aĥija, la Ŝiloano; 30 pro la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekis kaj per kiuj li pekigis Izraelon, pro la incito, per kiu li kolerigis la Eternulon, Dion de Izrael. 31 La cetera historio de Nadab, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 32 Milito estis inter Asa kaj Baaŝa, reĝo de Izrael, dum ilia tuta vivo. 33 En la tria jaro de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Baaŝa, filo de Aĥija, super la tuta Izrael en Tirca por la daŭro de dudek kvar jaroj. 34 Kaj li faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj iris laŭ la vojo de Jerobeam kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon.

1 Kaj aperis la vorto de la Eternulo al Jehu, filo de Ĥanani, pri Baaŝa, dirante: 2 Ĉar mi levis vin el la polvo kaj faris vin reganto super Mia popolo Izrael kaj vi iras laŭ la vojo de Jerobeam kaj pekigas Mian popolon Izrael, incitante Min per iliaj pekoj, 3 tial Mi elbalaos Baaŝan kaj lian domon, kaj Mi faros kun via domo kiel kun la domo de Jerobeam, filo de Nebat. 4 Kiu mortos ĉe Baaŝa en la urbo, tiun formanĝos la hundoj, kaj kiu mortos ĉe li sur la kampo, tiun formanĝos la birdoj de la ĉielo. 5 La cetera historio de Baaŝa, kaj tio, kion li faris, kaj lia potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 6 Kaj Baaŝa ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Tirca. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ela. 7 Per la profeto Jehu, filo de Ĥanani, aperis la vorto de la Eternulo pri Baaŝa kaj pri lia domo pro la tuta malbono, kiun li faris antaŭ la okuloj de la Eternulo, incitante Lin per la faroj de siaj manoj, estante kiel la domo de Jerobeam, kaj pro tio, ke li mortigis lin. 8 En la jaro dudek-sesa de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Ela, filo de Baaŝa, super Izrael en Tirca por la daŭro de du jaroj. 9 Kaj faris konspiron kontraŭ li lia servanto Zimri, estro de duono de la ĉaroj. Kiam li en Tirca drinkis ĝis ebrieco en la domo de Arca, palacestro de Tirca, 10 tiam venis Zimri kaj frapis lin kaj mortigis lin, en la jaro dudek-sepa de Asa, reĝo de Judujo, kaj faris sin reĝo anstataŭ li. 11 Kiam li fariĝis reĝo, kiam li eksidis sur lia trono, li mortigis la tutan domon de Baaŝa, restigante ĉe li neniun virseksulon, kaj ankaŭ liajn parencojn kaj amikojn. 12 Kaj Zimri ekstermis la tutan domon de Baaŝa, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris pri Baaŝa per la profeto Jehu, 13 pro ĉiuj pekoj de Baaŝa kaj la pekoj de lia filo Ela, per kiuj ili pekis kaj per kiuj ili pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per siaj idolaĵoj. 14 La cetera historio de Ela, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 15 En la dudek-sepa jaro de Asa, reĝo de Judujo, ekreĝis Zimri por la daŭro de sep tagoj en Tirca, kiam la popolo sieĝis Gibetonon de la Filiŝtoj. 16 Kiam la sieĝanta popolo aŭdis, ke Zimri faris konspiron kaj mortigis la reĝon, tiam la tuta popolo en la sama tago elektis kiel reĝon Omrin, la militestron de Izrael. 17 Kaj Omri kune kun la tuta Izrael foriris de Gibeton kaj eksieĝis Tircan. 18 Kiam Zimri vidis, ke la urbo estas prenita, li iris en la palacon de la reĝa domo kaj ekbruligis ĉirkaŭ si per fajro la reĝan domon, kaj mortis, 19 pro siaj pekoj, per kiuj li pekis, farante malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, irante laŭ la vojo de Jerobeam kaj en lia peko, kiun li faris, pekigante Izraelon. 20 La cetera historio de Zimri, kaj lia konspiro, kiun li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 21 Tiam la popolo Izraela dividiĝis en du partojn:duono de la popolo aliĝis al Tibni, filo de Ginat, por reĝigi lin, kaj la dua duono aliĝis al Omri. 22 Kaj la popolo, kiu aliĝis al Omri, venkis tiun popolon, kiu aliĝis al Tibni, filo de Ginat; kaj Tibni mortis, kaj ekreĝis Omri. 23 En la tridek-unua jaro de Asa, reĝo de Judujo, Omri ekreĝis super Izrael por la daŭro de dek du jaroj. En Tirca li reĝis dum ses jaroj. 24 Kaj li aĉetis la monton Samario de Ŝemer pro du kikaroj da arĝento, kaj li prikonstruis tiun monton, kaj