Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/313

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al la urbo, kiun li konstruis, li donis la nomon Samario, laŭ la nomo de Ŝemer, la mastro de la monto. 25 Kaj Omri faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj li agis pli malbone, ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li. 26 Kaj li iris laŭ la tuta vojo de Jerobeam, filo de Nebat, kaj en liaj pekoj, per kiuj li pekigis Izraelon, incitante la Eternulon, Dion de Izrael, per iliaj idolaĵoj. 27 La cetera historio de Omri, tio, kion li faris, kaj liaj heroaĵoj, kiujn li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 28 Kaj Omri ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥab. 29 Aĥab, filo de Omri, ekreĝis super Izrael en la tridek-oka jaro de Asa, reĝo de Judujo. Kaj Aĥab, filo de Omri, reĝis super Izrael en Samario dudek du jarojn. 30 Kaj Aĥab, filo de Omri, faris malbonon antaŭ la okuloj de la Eternulo, pli ol ĉiuj, kiuj estis antaŭ li. 31 Ne sufiĉis al li, ke li iris en la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat:li prenis al si kiel edzinon Izebelon, filinon de Etbaal, reĝo de la Cidonanoj, kaj li iris kaj servis al Baal kaj adorkliniĝis al li. 32 Kaj li starigis altaron al Baal en la domo de Baal, kiun li konstruis en Samario. 33 Kaj Aĥab faris sanktajn stangojn, kaj Aĥab faris pli da incitado kontraŭ la Eternulo, Dio de Izrael, ol ĉiuj reĝoj de Izrael, kiuj estis antaŭ li. 34 En lia tempo Ĥiel, Bet-Elano, konstruis Jeriĥon. Kun perdo de sia unuenaskito Abiram li fondis ĝin, kaj kun perdo de sia plej juna filo Segub li starigis ĝiajn pordegojn, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Josuo, filo de Nun.

1 Kaj Elija, la Teŝebano, el la loĝantoj de Gilead, diris al Aĥab:Kiel vivas la Eternulo, Dio de Izrael, antaŭ kiu mi staras, ne estos en ĉi tiuj jaroj roso nek pluvo, krom en la okazo, se mi tion diros. 2 Kaj aperis la vorto de la Eternulo al li, dirante: 3 Foriru de ĉi tie, kaj direktu vin orienten, kaj kaŝu vin ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan. 4 El tiu torento vi trinkados, kaj al la korvoj Mi ordonis, ke ili tie vin nutru. 5 Kaj li iris kaj faris, kiel ordonis la Eternulo; li iris kaj restis ĉe la torento Kerit, kiu estas oriente de Jordan. 6 Kaj la korvoj alportadis al li panon kaj viandon matene kaj panon kaj viandon vespere; kaj el la torento li trinkadis. 7 Post kelka tempo la torento elsekiĝis, ĉar ne estis pluvo en la lando. 8 Tiam aperis al li la vorto de la Eternulo, dirante: 9 Leviĝu, iru Carfaton, kiu apartenas al Cidon, kaj restu tie; Mi ordonis tie al virino vidvino, ke ŝi liveradu al vi manĝaĵon. 10 Kaj li leviĝis, kaj iris Carfaton. Kiam li venis al la pordego de la urbo, li ekvidis virinon vidvinon, kiu kolektis lignon. Kaj li vokis al ŝi, kaj diris:Alportu al mi iom da akvo en vazo, por ke mi trinku. 11 Kaj ŝi ekiris, por preni; tiam li vokis al ŝi, kaj diris:Alportu al mi pecon da pano en viaj manoj. 12 Sed ŝi respondis:Kiel vivas la Eternulo, via Dio, mi ne havas bakitaĵon, sed nur plenmanon da faruno en la vazo kaj iom da oleo en la kruĉo; jen mi kolektis du pecojn da ligno, kaj mi iros kaj pretigos tion por mi kaj por mia filo, kaj ni tion manĝos kaj mortos. 13 Kaj Elija diris al ŝi:Ne timu, iru kaj faru, kiel vi diris; tamen antaŭe faru al mi el tio malgrandan bakitaĵon kaj alportu al mi; kaj por vi kaj por via filo vi faros poste. 14 Ĉar tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael:La faruno en la vazo ne konsumiĝos, kaj la oleo en la kruĉo ne mankos, ĝis la tago, kiam la Eternulo donos pluvon sur la teron. 15 Kaj ŝi iris kaj faris, kiel ordonis Elija; kaj manĝis ŝi kaj li kaj ŝia domo dum kelka tempo. 16 La faruno en la vazo ne konsumiĝis, kaj la oleo en la kruĉo ne mankis, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Elija. 17 Post tiu okazintaĵo malsaniĝis la filo de la virino, la dommastrino; kaj lia malsano estis tre forta, tiel, ke li tute ĉesis spiri. 18 Tiam ŝi diris al Elija:Kio estas inter mi kaj vi, homo de Dio? Vi venis al mi, por rememorigi pri miaj pekoj kaj mortigi mian filon! 19 Kaj li diris al ŝi:Donu al mi vian filon. Kaj li prenis lin el ŝiaj brakoj, kaj portis lin en la subtegmenton, en kiu li loĝis, kaj metis lin sur sian liton. 20 Kaj li vokis al la Eternulo, kaj diris:Ho Eternulo, mia Dio! ĉu eĉ al la vidvino,