Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/324

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

de ĉiuj viaj najbaroj, vazojn malplenajn, kolektu ne malmulte. 4 Kaj venu kaj ŝlosu la pordon post vi kaj post viaj filoj, kaj enverŝu en ĉiujn tiujn vazojn, kaj, pleniginte, forstarigu ilin. 5 Kaj ŝi iris de li kaj ŝlosis la pordon post si kaj post siaj filoj. Ili alportadis al ŝi, kaj ŝi verŝadis. 6 Kiam la vazoj estis plenaj, ŝi diris al sia filo:Alportu al mi ankoraŭ vazon. Sed li diris al ŝi:Ne estas plu vazo. Tiam la oleo haltis. 7 Kaj ŝi venis kaj rakontis al la homo de Dio. Kaj li diris al ŝi:Iru, vendu la oleon kaj pagu vian ŝuldon, kaj vi kun viaj filoj vivos per la restaĵo. 8 Unu tagon Eliŝa venis Ŝunemon; tie estis unu riĉa virino, kiu retenis lin, ke li manĝu ĉe ŝi. Kaj ĉiufoje, kiam li venis, li iradis tien, por manĝi. 9 Kaj ŝi diris al sia edzo:Jen mi scias, ke li estas sankta homo de Dio, li, kiu ĉiam preteriras antaŭ ni; 10 ni faru malgrandan supran ĉambreton, kaj ni metu tien por li liton kaj tablon kaj seĝon kaj lumingon, kaj ĉiufoje, kiam li venos al ni, li tien iru. 11 Unu tagon li venis tien, kaj li iris en la supran ĉambreton kaj kuŝiĝis tie. 12 Kaj li diris al sia junulo Geĥazi:Alvoku tiun Ŝunemaninon. Kaj tiu vokis ŝin, kaj ŝi aperis antaŭ li. 13 Kaj li diris al li:Diru al ŝi:Jen vi prizorgis por ni ĉion ĉi tion; kion mi povas fari por vi? ĉu vi bezonas ion diri al la reĝo aŭ al la militestro? Sed ŝi respondis:Mi loĝas ja meze de mia popolo. 14 Kaj li diris:Kion do ni povas fari por ŝi? Tiam Geĥazi diris:Ho, ŝi ne havas filon, kaj ŝia edzo estas maljuna. 15 Kaj li diris:Alvoku ŝin. Kaj li vokis ŝin, kaj ŝi stariĝis ĉe la pordo. 16 Kaj li diris:Post unu jaro en ĉi tiu tempo vi enbrakigos filon. Kaj ŝi diris:Ne, mia sinjoro, homo de Dio, ne mensogu al via servantino. 17 Sed la virino gravediĝis, kaj naskis filon en la sekvanta jaro en la sama tempo, kiel diris al ŝi Eliŝa. 18 La infano fariĝis granda. Unu tagon li iris al sia patro, al la rikoltantoj. 19 Kaj li diris al sia patro:Mia kapo, mia kapo! Kaj tiu diris al sia junulo:Portu lin al lia patrino. 20 Kaj li prenis lin kaj alportis lin al lia patrino; li sidis sur ŝiaj genuoj ĝis tagmezo, kaj mortis. 21 Tiam ŝi iris kaj metis lin sur la liton de la homo de Dio kaj ŝlosis post li kaj eliris. 22 Kaj ŝi vokis sian edzon, kaj diris:Sendu al mi unu el la junuloj kaj unu el la azeninoj, mi kuros al la homo de Dio kaj revenos. 23 Li diris:Por kio vi iras al li? hodiaŭ estas nek monatkomenco, nek sabato. Sed ŝi diris:Estu trankvila. 24 Kaj ŝi selis la azeninon, kaj diris al sia junulo:Konduku kaj iru, ne retenu min en la rajdado, ĝis mi diros al vi. 25 Kaj ŝi iris kaj venis al la homo de Dio, sur la monton Karmel. Kiam la homo de Dio ŝin ekvidis de malproksime, li diris al sia junulo Geĥazi:Jen estas tiu Ŝunemanino; 26 kuru do al ŝi renkonte, kaj diru al ŝi:Kiel vi fartas? kiel fartas via edzo? kiel fartas la infano? Ŝi diris:Ni fartas bone. 27 Kaj ŝi aliris al la homo de Dio sur la monton kaj ekkaptis liajn piedojn. Geĥazi aliris, por forpuŝi ŝin; sed la homo de Dio diris:Lasu ŝin, ĉar ŝia animo estas afliktita; kaj la Eternulo kaŝis antaŭ mi kaj ne sciigis al mi. 28 Kaj ŝi diris:Ĉu mi petis filon de mia sinjoro? ĉu mi ne diris:Ne trompu min? 29 Kaj li diris al Geĥazi:Zonu viajn lumbojn, kaj prenu en vian manon mian bastonon kaj iru. Se vi renkontos iun, ne salutu lin; kaj se iu vin salutos, ne respondu al li. Kaj metu mian bastonon sur la vizaĝon de la knabo. 30 Sed la patrino de la knabo diris:Mi ĵuras per la Eternulo kaj per via animo, ke mi vin ne forlasos. Kaj li leviĝis, kaj iris post ŝi. 31 Geĥazi iris antaŭ ili, kaj li metis la bastonon sur la vizaĝon de la knabo; sed ne aperis voĉo nek sento. Kaj li revenis renkonte al li, kaj sciigis al li, dirante:La knabo ne vekiĝis. 32 Tiam Eliŝa eniris en la domon, kaj vidis, ke la mortinta infano estas kuŝigita sur lia lito. 33 Kaj li eniris kaj ŝlosis la pordon post ili ambaŭ, kaj ekpreĝis al la Eternulo. 34 Kaj li iris kaj kuŝiĝis sur la infano, kaj almetis sian buŝon al lia buŝo kaj siajn okulojn al liaj okuloj kaj siajn manojn al liaj manoj, kaj etendis sin sur li. Kaj la korpo de la infano varmiĝis. 35 Kaj li releviĝis kaj iris en la domo tien kaj reen, kaj venis kaj etendis sin sur la infano. Kaj la knabo ternis sep fojojn, kaj la knabo malfermis siajn okulojn.