Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/325

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

36 Tiam li vokis Geĥazin, kaj diris:Alvoku tiun Ŝunemaninon. Kaj li vokis ŝin, kaj ŝi venis al li, kaj li diris:Prenu vian filon. 37 Kaj ŝi venis kaj ĵetis sin al liaj piedoj kaj adorkliniĝis ĝis la tero; kaj ŝi prenis sian filon kaj eliris. 38 Eliŝa reiris Gilgalon. Estis malsato en la lando; kaj la profetidoj sidis antaŭ li. Kaj li diris al sia junulo:Starigu la grandan kaldronon kaj kuiru supon por la profetidoj. 39 Sed unu el ili eliris sur la kampon, por kolekti verdaĵon; kaj li trovis sovaĝan volvokreskaĵon kaj kolektis de ĝi kolocintojn, plenan sian veston. Kaj li venis kaj tranĉis ilin en la kaldronon kun la supo, ĉar ili ne sciis, kio tio estas. 40 Kaj ili elverŝis al la homoj, por manĝi. Sed kiam tiuj ekmanĝis el la supo, ili ekkriis kaj diris:Morto estas en la kaldrono, ho homo de Dio! Kaj ili ne povis manĝi. 41 Tiam li diris:Alportu farunon. Kaj li enŝutis en la kaldronon, kaj diris:Verŝu al la homoj, ke ili manĝu. Kaj jam estis nenio malbona en la kaldrono. 42 Venis homo el Baal-Ŝaliŝa, kaj alportis al la homo de Dio unuaaĵon de pano:dudek hordeajn panojn kaj freŝajn grajnojn en sia saketo. Kaj ĉi tiu diris:Donu al la homoj, ke ili manĝu. 43 Lia servanto diris:Kiel mi povas tion doni al cent homoj? Sed li diris:Donu al la homoj, ke ili manĝu; ĉar tiele diras la Eternulo:Oni manĝos, kaj ankoraŭ iom restos. 44 Kaj li donis al ili, kaj ili manĝis, kaj iom ankoraŭ restis, konforme al la vorto de la Eternulo.

1 Naaman, la militestro de la reĝo de Sirio, estis granda homo antaŭ sia sinjoro kaj tre estimata, ĉar per li la Eternulo donis venkon al Sirio. Tiu homo estis forta militisto, sed leprulo. 2 La Sirianoj unu fojon eliris taĉmente kaj kaptis el la Izraela lando malgrandan knabinon, kaj ŝi fariĝis servantino de la edzino de Naaman. 3 Kaj ŝi diris al sia sinjorino:Ho, se mia sinjoro estus ĉe la profeto, kiu loĝas en Samario! tiu forigus de li la lepron. 4 Kaj iu iris kaj rakontis al sia sinjoro, dirante:Tiel kaj tiel diris la knabino, kiu estas el la lando Izraela. 5 Kaj la reĝo de Sirio diris:Iru, kaj mi sendos leteron al la reĝo de Izrael. Kaj li iris, kaj li prenis kun si dek kikarojn da arĝento kaj ses mil siklojn da oro kaj dek kompletojn da vestoj. 6 Kaj li alportis al la reĝo de Izrael la leteron, en kiu estis skribite:Kune kun ĉi tiu letero mi sendas al vi mian servanton Naaman, por ke vi liberigu lin de lia lepro. 7 Kiam la reĝo de Izrael tralegis la leteron, li disŝiris siajn vestojn, kaj diris:Ĉu mi estas Dio, por mortigi kaj vivigi, ke tiu sendas al mi, por ke mi liberigu homon de lia lepro? nun sciu kaj vidu, ke li serĉas pretekston kontraŭ mi. 8 Kiam Eliŝa, la homo de Dio, aŭdis, ke la reĝo de Izrael disŝiris siajn vestojn, li sendis al la reĝo, por diri:Kial vi disŝiris viajn vestojn? li venu al mi, kaj li ekscios, ke ekzistas profeto en Izrael. 9 Kaj venis Naaman kun siaj ĉevaloj kaj ĉaroj, kaj haltis ĉe la pordo de la domo de Eliŝa. 10 Kaj Eliŝa sendis al li senditon, por diri:Iru kaj lavu vin sep fojojn en Jordan, kaj renoviĝos via korpo kaj vi fariĝos pura. 11 Tiam Naaman ekkoleris kaj foriris, kaj diris:Jen mi pensis, ke li eliros kaj stariĝos, kaj alvokos la nomon de la Eternulo, sia Dio, kaj metos sian manon sur la lokon kaj forigos la lepron. 12 Ĉu Amana kaj Parpar, la riveroj de Damasko, ne estas pli bonaj, ol ĉiuj akvoj de Izrael? ĉu mi ne povas lavi min en ili kaj fariĝi pura? Kaj li forturnis sin kaj foriris kun kolero. 13 Sed liaj servantoj aliris, kaj ekparolis al li, kaj diris:Nia patro! se ion grandan la profeto ordonus al vi, ĉu vi tion ne farus? des pli, se li diris al vi:Lavu vin, kaj vi estos pura! 14 Kaj li iris kaj enakvigis sin en Jordan sep fojojn, konforme al la vorto de la homo de Dio; kaj lia korpo renoviĝis kiel la korpo de malgranda infano, kaj li fariĝis pura. 15 Kaj li revenis al la homo de Dio, li kaj lia tuta akompanantaro, kaj li venis kaj stariĝis antaŭ li, kaj diris:Nun mi eksciis, ke sur la tuta tero ne ekzistas Dio krom ĉe Izrael; prenu do nun donacon de via servanto. 16 Sed tiu diris:Kiel vivas la Eternulo, antaŭ kiu mi staras, mi ne prenos. Li insistis ĉe li, ke li prenu, sed tiu ne volis. 17 Tiam Naaman diris:Se ne, tiam mi petas, oni donu al via servanto tiom da tero, kiom povas