Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/326

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

porti paro da muloj; ĉar via servanto ne alportados plu bruloferojn nek buĉoferojn al aliaj dioj krom la Eternulo. 18 Nur en jena afero la Eternulo pardonu vian servanton:kiam mia sinjoro iros en la templon de Rimon, por tie adorkliniĝi, kaj li apogos sin sur mia brako kaj mi adorkliniĝos en la templo de Rimon, tiam la Eternulo pardonu vian servanton pri tiu afero. 19 Tiu diris al li:Iru en paco. Kaj kiam li foriris de li certan spacon da tero, 20 Geĥazi, la junulo de Eliŝa, de la homo de Dio, diris al si:Jen mia sinjoro domaĝis la Sirianon Naaman, kaj ne prenis el lia mano tion, kion tiu alportis; kiel vivas la Eternulo, mi kuros post li kaj prenos ion de li. 21 Kaj Geĥazi postkuris Naamanon. Kiam Naaman vidis, ke li kuras post li, li desaltis de la ĉaro renkonte al li, kaj diris:Ĉu la farto estas bona? 22 Tiu respondis:Bona; mia sinjoro sendis min, por diri:Jen nun venis al mi de la monto de Efraim du junuloj el la profetidoj; donu por ili, mi petas, kikaron da arĝento kaj du kompletojn da vestoj. 23 Kaj Naaman diris:Pli bone prenu du kikarojn. Kaj li insistis ĉe li, kaj ligis du kikarojn da arĝento en du paketoj kaj du kompletojn da vestoj kaj donis al siaj du junuloj, kaj ili portis antaŭ li. 24 Kiam li venis al la monteto, li prenis el iliaj manoj kaj kaŝis en la domo. Kaj li forliberigis la homojn, kaj ili foriris. 25 Kiam li venis kaj aperis antaŭ sia sinjoro, Eliŝa diris al li:De kie vi venas, Geĥazi? Ĉi tiu respondis:Via servanto nenien iris. 26 Sed tiu diris al li:Mia koro ne forestis, kiam la homo returnis sin de sia ĉaro renkonte al vi. Ĉu nun estas la tempo, por preni arĝenton aŭ preni vestojn aŭ olivarbojn, vinberĝardenojn, ŝafojn, bovojn, sklavojn, aŭ sklavinojn? 27 La lepro de Naaman aliĝu do al vi kaj al via idaro por eterne. Kaj tiu foriris de li, leprokovrita kiel neĝo.

1 La profetidoj diris al Eliŝa:Jen la loko, kie ni loĝas ĉe vi, estas tro malvasta por ni; 2 ni iru do al Jordan, kaj ni prenu de tie ĉiu po unu trabo, kaj ni aranĝu al ni tie lokon, por tie loĝi. Li diris:Iru. 3 Kaj unu el ili diris:Volu vi ankaŭ iri kun viaj servantoj. Kaj li diris:Mi iros. 4 Kaj li iris kun ili. Kaj ili venis al Jordan kaj hakis arbojn. 5 Kiam unu el ili faligis arbon, la hakilo falis en la akvon. Kaj li ekkriis kaj diris:Ho ve, mia sinjoro! ĝi estas ja prunteprenita! 6 Kaj la homo de Dio diris:Kien ĝi falis? Tiu montris al li la lokon. Kaj li dehakis lignon kaj ĵetis tien, kaj la hakilo suprennaĝis. 7 Kaj li diris:Levu ĝin. Tiu etendis sian manon kaj prenis. 8 La reĝo de Sirio komencis militon kontraŭ Izrael, kaj konsiliĝis kun siaj servantoj, dirante:Tie kaj tie mi stariĝos tendare. 9 Tiam la homo de Dio sendis al la reĝo de Izrael, por diri:Gardu vin, ke vi ne trapasu tiun lokon, ĉar tie staras la Sirianoj. 10 Kaj la reĝo de Izrael sendis al la loko, pri kiu diris al li la homo de Dio kaj avertis lin, kaj li tie antaŭgardis sin ne unu kaj ne du fojojn. 11 Maltrankviliĝis la koro de la reĝo de Sirio pro tiu afero; kaj li alvokis siajn servantojn, kaj diris al ili:Ĉu vi ne diros al mi, kiu el ni estas en rilatoj kun la reĝo de Izrael? 12 Tiam diris unu el liaj servantoj:Ne, mia sinjoro, ho reĝo! sed la profeto Eliŝa, kiu estas en Izrael, raportas al la reĝo de Izrael eĉ tiujn vortojn, kiujn vi parolas en via dormoĉambro. 13 Kaj li diris:Iru kaj rigardu, kie li estas, tiam mi sendos kaj prenos lin. Kaj oni sciigis al li, dirante:Jen li estas en Dotan. 14 Tiam li sendis tien ĉevalojn kaj ĉarojn kaj grandan militistaron. Ili venis en nokto kaj ĉirkaŭis la urbon. 15 Kiam la servanto de la homo de Dio frue matene leviĝis kaj eliris, jen militistaro ĉirkaŭas la urbon kun ĉevaloj kaj ĉaroj. Kaj lia servanto diris al li:Ho ve, mia sinjoro! kion ni faros? 16 Sed li diris:Ne timu; ĉar pli multaj estas tiuj, kiuj estas kun ni, ol tiuj, kiuj estas kun ili. 17 Kaj Eliŝa ekpreĝis kaj diris:Ho Eternulo, malfermu liajn okulojn, por ke li vidu. Kaj la Eternulo malfermis la okulojn de la junulo, kaj li ekvidis, ke la tuta monto estas plena de fajraj ĉevaloj kaj ĉaroj ĉirkaŭ Eliŝa. 18 La Sirianoj venis al li. Tiam Eliŝa ekpreĝis al la Eternulo kaj diris:Frapu ĉi tiun popolon per blindeco. Kaj Li frapis ilin per blindeco, konforme al la