Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/327

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

vorto de Eliŝa. 19 Kaj Eliŝa diris al ili:Ĝi estas ne tiu vojo kaj ne tiu urbo; sekvu min, kaj mi kondukos vin al tiu viro, kiun vi serĉas. Kaj li kondukis ilin en Samarion. 20 Kiam ili venis en Samarion, Eliŝa diris:Ho Eternulo, malfermu iliajn okulojn, por ke ili vidu. Kaj la Eternulo malfermis iliajn okulojn, kaj ili ekvidis, ke ili estas meze de Samario. 21 Kaj la reĝo de Izrael diris al Eliŝa, kiam li ekvidis ilin:Ĉu mi ne mortigu ilin? ĉu mi ne mortigu ilin, mia patro? 22 Sed li diris:Ne mortigu; ĉu vi mortigas tiujn, kiujn vi kaptis per via glavo kaj per via pafarko? metu antaŭ ilin panon kaj akvon; ili manĝu kaj trinku, kaj ili iru al sia sinjoro. 23 Kaj li faris por ili grandan tagmanĝon, kaj ili manĝis kaj trinkis, kaj poste li ilin forliberigis, kaj ili iris al sia sinjoro. Ne venis plu taĉmentoj de Sirianoj en la landon de Izrael. 24 Post tio Ben-Hadad, reĝo de Sirio, kolektis sian tutan militistaron, kaj iris kaj eksieĝis Samarion. 25 Estis granda malsato en Samario. Kaj ili sieĝis ĝin tiel longe, ĝis kapo de azeno ricevis la prezon de okdek sikloj, kaj kvarono de kab�o da sterko de kolomboj la prezon de kvin sikloj. 26 Unu fojon la reĝo de Izrael iris sur la murego, kaj iu virino ekkriis al li, dirante:Helpu, mia sinjoro, ho reĝo! 27 Li respondis:Se la Eternulo vin ne helpas, el kio do mi vin helpos? ĉu el la draŝejo aŭ ĉu el la vinpremejo? 28 Kaj la reĝo diris al ŝi:Kio estas al vi? Ŝi respondis:Ĉi tiu virino diris al mi:Donu vian filon, por ke ni manĝu lin hodiaŭ, kaj mian filon ni manĝos morgaŭ. 29 Kaj ni kuiris mian filon kaj formanĝis lin; sed kiam mi diris al ŝi la sekvantan tagon:Donu vian filon, por ke ni lin manĝu, ŝi kaŝis sian filon. 30 Kiam la reĝo aŭdis la vortojn de la virino, li disŝiris siajn vestojn, irante sur la muro; kaj la popolo vidis, ke subveste sur lia korpo estas sakaĵo. 31 Kaj li diris:Tion kaj pli faru al mi la Eternulo, se la kapo de Eliŝa, filo de Ŝafat, restos sur li hodiaŭ. 32 Dume Eliŝa sidis en sia domo, kaj la plejaĝuloj estis ĉe li. La reĝo sendis de si homon. Antaŭ ol la sendito venis al li, li diris al la plejaĝuloj:Ĉu vi vidas, ke tiu filo de mortigisto sendis, por depreni mian kapon? rigardu, kiam venos la sendito, fermu la pordon kaj forpuŝu lin per la pordo; la sono de la piedoj de lia sinjoro aŭdiĝas post li. 33 Dum li estis ankoraŭ parolanta kun ili, jen la sendito venis al li; kaj li diris:Jen tia malbono venas de la Eternulo! kion mi ankoraŭ povas atendi de la Eternulo?

1 Tiam diris Eliŝa:Aŭskultu la vorton de la Eternulo:tiele diras la Eternulo:Morgaŭ en ĉi tiu tempo mezuro da delikata faruno havos la prezon de unu siklo, kaj du mezuroj da hordeo la prezon de unu siklo, ĉe la pordego de Samario. 2 Kaj respondis la altrangulo, sur kies brako la reĝo sin apogadis, al la homo de Dio, kaj diris:Eĉ se la Eternulo faros fenestrojn en la ĉielo, ĉu tio povas fariĝi? Kaj tiu diris:Vi vidos tion per viaj okuloj, sed vi ne manĝos de tio. 3 Kvar homoj lepruloj estis ĉe la enirejo de la pordego. Kaj ili diris unu al la alia:Kial ni sidas ĉi tie, ĝis ni mortos? 4 Se ni decidos eniri en la urbon, en la urbo estas ja malsato, kaj ni tie mortos; se ni sidos ĉi tie, ni ankaŭ mortos; ni iru do kaj ĵetu nin en la tendaron de la Sirianoj. Se ili lasos nin vivantaj, ni vivos; kaj se ili mortigos nin, ni mortos. 5 Kaj ili leviĝis en krepusko, por iri en la tendaron de la Sirianoj. Ili venis al la rando de la tendaro de la Sirianoj, kaj jen neniu tie estas. 6 La Sinjoro aŭdigis al la tendaro de la Sirianoj la sonon de ĉaroj kaj la sonon de ĉevaloj, la sonon de granda militistaro. Kaj ili diris unu al la alia:Certe la reĝo de Izrael dungis kontraŭ ni la reĝojn de la Ĥetidoj kaj la reĝojn de la Egiptoj, ke ili iru kontraŭ nin. 7 Kaj ili leviĝis kaj forkuris en la krepusko, kaj restigis siajn tendojn kaj siajn ĉevalojn kaj siajn azenojn, la tutan tendaron, kia ĝi estis, kaj ili forkuris, por savi sian vivon. 8 Kaj tiuj lepruloj venis al la rando de la tendaro, kaj ili eniris en unu tendon kaj manĝis kaj trinkis, kaj prenis de tie arĝenton kaj oron kaj vestojn, kaj iris kaj kaŝis; kaj ili venis denove, kaj eniris en alian tendon kaj prenis de tie, kaj iris kaj kaŝis. 9 Kaj ili diris unu al la alia:Ne ĝuste ni agas; la hodiaŭa