Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/328

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tago estas tago de bona sciigo; se ni silentos kaj atendos ĝis la lumo de la mateno, ni montriĝos kulpaj. Ni iru do, por ke ni venu kaj sciigu al la domo de la reĝo. 10 Kaj ili venis, kaj vokis al la pordegistoj de la urbo, kaj raportis al ili, dirante:Ni venis en la tendaron de la Sirianoj, kaj ni konvinkiĝis, ke tie estas neniu homo nek voĉo de homo, sed nur ĉevaloj alligitaj kaj azenoj alligitaj kaj tendoj en sia ordinara stato. 11 Kaj la pordegistoj vokis kaj raportis internen, en la domon de la reĝo. 12 Tiam la reĝo leviĝis en la nokto, kaj diris al siaj servantoj:Mi diros al vi, kion faris al ni la Sirianoj. Ili scias, ke ni suferas malsaton, kaj ili eliris el la tendaro, por kaŝi sin sur la kampo, pensante:Kiam ili eliros el la urbo, ni kaptos ilin vivantajn, kaj ni eniros en la urbon. 13 Sed unu el liaj servantoj respondis kaj diris:Oni prenu do kvin el la restintaj ĉevaloj, kiuj restis en la urbo (estos al ili kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj restis en la urbo, aŭ kiel al la tuta multo da Izraelidoj, kiuj pereis); kaj ni sendu kaj vidu. 14 Kaj oni prenis du ĉarojn kun ĉevaloj; kaj la reĝo sendis post la militistaro de la Sirianoj, dirante:Iru kaj rigardu. 15 Kaj ili iris post ili ĝis Jordan, kaj vidis, ke la tuta vojo estas plena de vestoj kaj uzataĵoj, kiujn la Sirianoj ĵetis ĉe sia rapidado. Kaj la senditoj revenis kaj raportis al la reĝo. 16 Tiam la popolo eliris, kaj disrabis la tendaron de la Sirianoj. Kaj la prezo de mezuro da delikata faruno fariĝis unu siklo, kaj de du mezuroj da hordeo unu siklo, konforme al la vorto de la Eternulo. 17 La reĝo donis al la altrangulo, sur kies brako li sin apogadis, postenon ĉe la pordego; kaj la popolo dispremis lin per la piedoj ĉe la pordego, kaj li mortis, kiel diris la homo de Dio, kion li parolis, kiam la reĝo venis al li. 18 Kiam la homo de Dio parolis al la reĝo, dirante:Du mezuroj da hordeo havos la prezon de unu siklo, kaj unu mezuro da delikata faruno la prezon de unu siklo, morgaŭ en ĉi tiu tempo ĉe la pordego de Samario: 19 tiam la altrangulo respondis al la homo de Dio kaj diris:Eĉ se la Eternulo faros fenestrojn en la ĉielo, ĉu tio povas fariĝi? Kaj li diris:Vi vidos per viaj okuloj, sed vi ne manĝos de tio. 20 Kaj tiel fariĝis al li; la popolo dispremis lin per la piedoj ĉe la pordego, kaj li mortis.

1 Eliŝa diris al la virino, kies filon li revivigis, jene:Leviĝu kaj iru, vi kaj via domo, kaj loĝu kelkan tempon tie, kie vi povos loĝi; ĉar la Eternulo alvokos malsaton, kaj ĝi venos en la landon por sep jaroj. 2 Kaj la virino leviĝis kaj faris laŭ la vorto de la homo de Dio, kaj ŝi iris, ŝi kaj ŝia domo, kaj loĝis en la lando de la Filiŝtoj sep jarojn. 3 Post la paso de la sep jaroj la virino revenis el la lando de la Filiŝtoj, kaj ŝi iris, por klopodi ĉe la reĝo pri sia domo kaj pri sia kampo. 4 La reĝo tiam parolis kun Geĥazi, la junulo de la homo de Dio, dirante:Rakontu al mi ĉiujn grandajn farojn, kiujn faris Eliŝa. 5 Dum li estis rakontanta al la reĝo, ke tiu revivigis mortinton, jen la virino, kies filon li revivigis, ekpetis la reĝon pri sia domo kaj pri sia kampo. Kaj Geĥazi diris:Mia sinjoro, ho reĝo, jen estas tiu virino, kaj jen estas ŝia filo, kiun Eliŝa revivigis. 6 Kaj la reĝo demandis la virinon, kaj ŝi rakontis al li. Kaj la reĝo donis al ŝi unu korteganon, dirante:Redonu al ŝi ĉion, kio apartenas al ŝi, kaj ĉiujn enspezojn de la kampo de post la tago, kiam ŝi forlasis la landon, ĝis nun. 7 Eliŝa venis en Damaskon. Ben-Hadad, reĝo de Sirio, tiam estis malsana. Kaj oni raportis al li, dirante:La homo de Dio venis ĉi tien. 8 Tiam la reĝo diris al Ĥazael:Prenu en vian manon donacon, kaj iru renkonte al la homo de Dio, kaj demandu per li la Eternulon, ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano. 9 Kaj Ĥazael iris renkonte al li, kaj prenis donacon en sian manon kaj da ĉio plej bona en Damasko tiom, kiom povas porti kvardek kameloj, kaj li venis kaj stariĝis antaŭ li, kaj diris:Via filo Ben-Hadad, reĝo de Sirio, sendis min al vi, por demandi:Ĉu mi resaniĝos de ĉi tiu malsano? 10 Kaj Eliŝa diris al li:Iru, diru al li:Vi resaniĝos. Sed la Eternulo montris al mi, ke li mortos. 11 Kaj li fikse rigardis lin, ĝis li hontiĝis, kaj la homo de Dio ploris. 12 Ĥazael diris:Kial mia sinjoro ploras? Tiu respondis:Ĉar mi scias, kian malbonon vi faros al la