Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/332

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dume Jehu starigis ekstere okdek virojn, kaj diris:Se ĉe iu el vi saviĝos iu el la homoj, kiujn mi transdonas en viajn manojn, tiam lia animo anstataŭos la animon de tiu. 25 Kiam la bruloferoj estis finitaj, Jehu diris al la korpogardistoj kaj al la estroj:Iru, batu ilin, ke neniu eliru. Kaj oni mortigis ilin per glavo, kaj la korpogardistoj kaj la estroj forĵetis ilin kaj iris en la urbon de la domo de Baal. 26 Kaj oni elportis la statuojn el la domo de Baal kaj forbruligis ilin. 27 Kaj oni disrompis la statuon de Baal, kaj oni detruis la domon de Baal, kaj oni faris el ĝi ekskrementejon ĝis la nuna tempo. 28 Kaj Jehu ekstermis Baalon el Izrael. 29 Tamen de la pekoj de Jerobeam, filo de Nebat, per kiuj li pekigis Izraelon, Jehu ne deturnis sin, de la oraj bovidoj, kiuj estis en Bet-El kaj en Dan. 30 Kaj la Eternulo diris al Jehu:Pro tio, ke vi bone faris tion, kio plaĉis al Mi, kaj vi faris al la domo de Aĥab konforme al tio, kio estis en Mia koro, viaj filoj ĝis la kvara generacio sidos sur la trono de Izrael. 31 Sed Jehu ne zorgis pri tio, ke li iradu laŭ la instruo de la Eternulo, Dio de Izrael, per sia tuta koro. Li ne deturnis sin de la pekoj de Jerobeam, per kiuj li pekigis Izraelon. 32 En tiu tempo la Eternulo komencis faradi dehakojn en Izrael, kaj Ĥazael venkobatis ilin ĉe ĉiuj limoj de Izrael: 33 oriente de Jordan la tutan landon de Gilead, de la Gadidoj, Rubenidoj, kaj Manaseidoj, komencante de Aroer, kiu estas ĉe la torento Arnon, Gileadon kaj Baŝanon. 34 La cetera historio de Jehu, kaj ĉio, kion li faris, kaj lia tuta potenco estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Izrael. 35 Kaj Jehu ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en Samario. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehoaĥaz. 36 La tempo de reĝado de Jehu super Izrael en Samario estis dudek ok jaroj.

1 Kiam Atalja, la patrino de Aĥazja, vidis, ke ŝia filo mortis, ŝi leviĝis kaj ekstermis la tutan reĝan idaron. 2 Sed Jehoŝeba, filino de la reĝo Joram kaj fratino de Aĥazja, prenis Joaŝon, filon de Aĥazja, kaj ŝtele forkondukis lin el inter la mortigataj filoj de la reĝo, lin kaj lian nutristinon, kaj lokis ilin en la ĉambro de litoj; kaj oni kaŝis lin for de Atalja, kaj li ne estis mortigita. 3 Kaj li restis kaŝita kun ŝi en la domo de la Eternulo dum ses jaroj; kaj Atalja reĝis super la lando. 4 Sed en la sepa jaro sendis Jehojada kaj prenis la centestrojn el la korpogardistoj kaj la kuristoj kaj venigis ilin al si en la domon de la Eternulo; kaj li faris kun ili interligon kaj ĵurigis ilin en la domo de la Eternulo kaj montris al ili la filon de la reĝo. 5 Kaj li ordonis al ili, dirante:Jenon vi devas fari:tiu triono de vi, kiu venas en sabato, plenumu gardadon en la domo de la reĝo; 6 triono estu ĉe la Pordego Sur; kaj triono ĉe la pordego malantaŭ la korpogardistoj. Kaj plenumu la gardadon de la domo alterne. 7 Du partoj el vi ĉiuj, kiuj foriras en sabato, plenumu gardadon ĉe la reĝo en la domo de la Eternulo. 8 Kaj ĉirkaŭu la reĝon ĉiuflanke, ĉiu kun sia batalilo en la mano; kaj se iu eniros en la vicojn, oni lin mortigu. Kaj estu apud la reĝo, kiam li eliros aŭ eniros. 9 Kaj la centestroj faris ĉion, kion ordonis la pastro Jehojada; kaj ĉiu prenis siajn homojn, la sabate venantajn kaj la sabate forirantajn, kaj venis al la pastro Jehojada. 10 La pastro disdonis al la centestroj la lancojn kaj ŝildojn, kiuj apartenis al la reĝo David kaj kiuj estis en la domo de la Eternulo. 11 Kaj la korpogardistoj stariĝis, ĉiu kun siaj bataliloj en la mano, de la dekstra flanko de la domo ĝis la maldekstra flanko de la domo, ĉe la altaro kaj ĉe la domo, ĉirkaŭe de la reĝo. 12 Kaj li elkondukis la reĝidon kaj metis sur lin la kronon kaj la ateston; kaj oni proklamis lin reĝo kaj sanktoleis lin, kaj oni aplaŭdis kaj kriis:Vivu la reĝo! 13 Kiam Atalja aŭdis la bruon de la kuranta popolo, ŝi iris al la popolo en la domon de la Eternulo. 14 Kaj ŝi ekvidis, ke jen la reĝo staras ĉe la kolono, laŭ la moro, kaj la eminentuloj kaj la trumpetistoj apud la reĝo, kaj la tuta popolo de la lando ĝojas, kaj oni trumpetas. Tiam Atalja disŝiris siajn vestojn, kaj ekkriis:Konspiro, konspiro! 15 Kaj la pastro Jehojada ordonis al la centestroj, la estroj de