Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/333

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la militistaro, kaj diris al ili:Elkonduku ŝin ekster la vicojn, kaj ĉiun, kiu ŝin sekvos, mortigu per glavo; ĉar la pastro diris:Oni ne mortigu ŝin en la domo de la Eternulo. 16 Kaj oni liberigis por ŝi lokon, kaj ŝi iris laŭ la vojo de la ĉevaloj al la reĝa domo, kaj tie oni ŝin mortigis. 17 Kaj Jehojada faris interligon inter la Eternulo kaj la reĝo kaj la popolo, ke ĝi estu popolo de la Eternulo; kaj inter la reĝo kaj la popolo. 18 Kaj la tuta popolo de la lando iris en la domon de Baal kaj ĝin detruis; kaj liajn altarojn kaj liajn bildojn ili tute disrompis; kaj Matanon, la pastron de Baal, ili mortigis antaŭ la altaroj. Kaj la pastro starigis oficistaron en la domo de la Eternulo. 19 Kaj li prenis la centestrojn kaj la korpogardistojn kaj la kuristojn kaj la tutan popolon de la lando, kaj ili kondukis la reĝon el la domo de la Eternulo, kaj ili venis per la pordego de la kuristoj en la reĝan domon; kaj li sidiĝis sur la trono de la reĝoj. 20 Kaj la tuta popolo de la lando ĝojis, kaj la urbo estis trankvila. Sed Ataljan oni mortigis per glavo en la reĝa domo. 21 La aĝon de sep jaroj havis Jehoaŝ, kiam li fariĝis reĝo.

1 En la sepa jaro de Jehu Jehoaŝ fariĝis reĝo, kaj kvardek jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Cibja, el Beer-Ŝeba. 2 Jehoaŝ agadis tiel, kiel plaĉas al la Eternulo, dum la tempo, en kiu gvidadis lin la pastro Jehojada. 3 Nur la altaĵojn oni ne senfunkciigis; la popolo ĉiam ankoraŭ oferadis kaj incensadis sur la altaĵoj. 4 Kaj Jehoaŝ diris al la pastroj:La tutan sanktigatan monon, kiun oni alportas en la domon de la Eternulo, la monon de pasantoj, la monon, kiun oni donas laŭtakse por sia animo, la tutan monon, kiun iu donas propradezire, por enporti en la domon de la Eternulo, 5 la pastroj prenu al si, ĉiu de sia konato, kaj ili rebonigu la difektojn en la domo, ĉie, kie troviĝos ia difekto. 6 Sed ĉar ĝis la dudek-tria jaro de la reĝo Jehoaŝ la pastroj ne rebonigis la difektojn en la domo, 7 la reĝo Jehoaŝ alvokis la pastron Jehojada kaj la aliajn pastrojn, kaj diris al ili:Kial vi ne rebonigas la difektojn de la domo? ne prenu do de nun monon de viaj konatoj, sed donu ĝin por rebonigo de la domo. 8 Kaj la pastroj konsentis ne preni plu monon de la popolo kaj ne rebonigi la difektojn en la domo. 9 La pastro Jehojada prenis keston kaj traboris truon supre, kaj starigis ĝin apud la altaro, dekstre de la enirantoj en la domon de la Eternulo. Kaj la pastroj, kiuj gardostaris ĉe la sojlo, metadis tien la tutan monon, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo. 10 Ĉiufoje, kiam ili vidis, ke en la kesto estas multe da mono, venadis skribisto de la reĝo kaj la ĉefpastro, kaj ili kunligadis kaj kalkuladis la monon, trovitan en la domo de la Eternulo. 11 Kaj ili donadis la kalkulitan monon en la manojn de la oficistoj laborgvidantoj en la domo de la Eternulo; kaj ĉi tiuj elspezadis ĝin por la ĉarpentistoj kaj konstruistoj, kiuj laboris en la domo de la Eternulo, 12 kaj por la masonistoj kaj la ŝtonhakistoj, kaj por aĉeti lignon kaj hakitajn ŝtonojn, por rebonigi la difektojn en la domo de la Eternulo, kaj por ĉio, kio devis esti elspezata por la rebonigo de la domo. 13 Tamen oni ne faris por la domo de la Eternulo arĝentajn tasojn, tranĉilojn, aspergajn kalikojn, trumpetojn, ĉiajn orajn vazojn kaj arĝentajn vazojn el la mono, kiu estis alportata en la domon de la Eternulo; 14 sed oni donadis ĝin al la oficistoj laborgvidantoj, por ke ili rebonigu per tio la domon de la Eternulo. 15 Oni ne postulis kalkulan raporton de tiuj homoj, en kies manojn oni donis la monon, por transdoni al la farantoj de la laboroj, sed ili laboris konfidate. 16 La monon de kulpofero kaj la monon de pekofero oni ne enportadis en la domon de la Eternulo:ĝi estis por la pastroj. 17 En tiu tempo ekiris Ĥazael, reĝo de Sirio, kaj ekmilitis kontraŭ Gat kaj venkoprenis ĝin; kaj Ĥazael intencis iri kontraŭ Jerusalemon. 18 Tiam Jehoaŝ, reĝo de Judujo, prenis la tutan sanktigitaĵon, kiun sanktigis Jehoŝafat kaj Jehoram kaj Aĥazja, liaj patroj, reĝoj de Judujo, kaj tion, kion li mem sanktigis, kaj la tutan oron, kiu troviĝis en la trezorejoj de la domo de la Eternulo