Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/345

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

sekvi la Eternulon kaj observi Liajn ordonojn kaj Liajn atestojn kaj Liajn leĝojn, per la tuta koro kaj per la tuta animo, por restarigi la vortojn de tiu interligo, skribitajn en tiu libro. Kaj la tuta popolo aliĝis al la interligo. 4 Kaj la reĝo ordonis al la ĉefpastro Ĥilkija kaj al la duagradaj pastroj kaj al la pordogardistoj, ke oni elportu el la templo de la Eternulo ĉiujn objektojn, faritajn por Baal kaj por Aŝtar kaj por la tuta armeo de la ĉielo; kaj oni forbruligis ilin ekster Jerusalem sur la kampo Kidron, kaj oni forportis ilian cindron en Bet-Elon. 5 Kaj li forigis la idolpastrojn, kiujn starigis la reĝoj de Judujo, por incensi sur la altaĵoj en la urboj de Judujo kaj en la ĉirkaŭaĵo de Jerusalem, kaj tiujn, kiuj incensadis al Baal, al la suno, al la luno, al la stelaroj, kaj al la tuta armeo de la ĉielo. 6 Kaj li elportigis la sanktan stangon el la domo de la Eternulo ekster Jerusalemon al la torento Kidron; kaj oni forbruligis ĝin ĉe la torento Kidron kaj disfrotis ĝin ĝis cindreco, kaj oni ĵetis la cindron sur la tombejon de la simpla popolo. 7 Kaj li detruis la domojn de malĉastistoj, kiuj estis ĉe la domo de la Eternulo kaj en kiuj la virinoj teksadis tendojn por Aŝtar. 8 Kaj li venigis ĉiujn pastrojn el la urboj de Judujo, kaj malpurigis la altaĵojn, sur kiuj la pastroj incensadis, de Geba ĝis Beer-Ŝeba; kaj li detruis la altaĵojn ĉe la pordegoj; tiun, kiu estis antaŭ la pordego de la urbestro Josuo, kaj tiun, kiu estis maldekstre ĉe la enirado en la urbon. 9 Tamen la pastroj de la altaĵoj ne oferadis sur la altaro de la Eternulo en Jerusalem, sed ili manĝadis macojn kune kun siaj fratoj. 10 Kaj li malpurigis ankaŭ Tofeton, kiu estis en la valo de la filoj de Hinom, por ke neniu trairigu sian filon aŭ sian filinon tra fajro al Moleĥ. 11 Kaj li forigis la ĉevalojn, kiujn la reĝoj de Judujo starigis al la suno ĉe la enirejo de la domo de la Eternulo, apud la ĉambro de la eŭnuko Netan-Meleĥ en Parvarim, kaj la ĉarojn de la suno li forbruligis per fajro. 12 Kaj la altarojn, kiuj estis sur la tegmento de la supra ĉambro de Aĥaz, kiujn faris la reĝoj de Judujo, kaj la altarojn, kiujn faris Manase en la du kortoj de la domo de la Eternulo, la reĝo detruis, kaj li kuris de tie kaj ĵetis ilian cindron en la torenton Kidron. 13 Ankaŭ la altaĵojn, kiuj estis antaŭ Jerusalem, dekstre de la monto de pereo, kaj kiujn aranĝis Salomono, reĝo de Izrael, por Aŝtar, abomenindaĵo de la Cidonanoj, kaj por Kemoŝ, abomenindaĵo de la Moabidoj, kaj por Milkom, abomenindaĵo de la Amonidoj, la reĝo malpurigis. 14 Kaj li disrompis la statuojn kaj dehakis la sanktajn stangojn, kaj plenigis ilian lokon per ostoj de homoj. 15 Ankaŭ la altaron, kiu estis en Bet-El, kaj la altaĵon, kiun aranĝis Jerobeam, filo de Nebat, kiu pekigis Izraelon, ankaŭ tiun altaron kaj la altaĵon li detruis, kaj li forbruligis la altaĵon kaj faris el ĝi polvon kaj forbruligis la sanktan stangon. 16 Joŝija sin turnis, kaj ekvidis la tombojn, kiuj estis tie sur la monto, kaj li sendis, kaj prenigis la ostojn el la tomboj kaj forbruligis ilin sur la altaro kaj malpurigis ĝin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun proklamis tiu homo de Dio, kiu antaŭdiris tiun fariĝon. 17 Kaj li diris:Kio estas tiu monumento, kiun mi vidas? Kaj la loĝantoj de la urbo diris al li:Tio estas la tombo de la homo de Dio, kiu venis el Judujo, kaj antaŭdiris tiujn farojn, kiujn vi faris koncerne la altaron de Bet-El. 18 Kaj li diris:Lasu lin kuŝi, neniu tuŝu liajn ostojn. Tiamaniere liaj ostoj estis savitaj kun la ostoj de la profeto, kiu venis el Samario. 19 Ankaŭ ĉiujn domojn de la altaĵoj, kiuj estis en la urboj de Samario kaj kiujn konstruis la reĝoj de Izrael, por inciti la Eternulon, Joŝija detruis, kaj agis kun ili simile al tio, kion li faris en Bet-El. 20 Kaj li buĉis ĉiujn pastrojn de la altaĵoj, kiuj tie estis, sur la altaroj, kaj bruligis sur ili homajn ostojn; kaj li revenis en Jerusalemon. 21 Kaj la reĝo ordonis al la tuta popolo, dirante:Faru Paskon al la Eternulo, via Dio, kiel estas skribite en tiu libro de la interligo. 22 Ĉar simila Pasko ne estis farita de post la tempo de la juĝistoj, kiuj juĝadis Izraelon, kaj en la tuta tempo de la reĝoj de Izrael kaj de la reĝoj de Judujo; 23 nur en la dek-oka jaro de la reĝo Joŝija estis farita tiu Pasko