Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/346

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

al la Eternulo en Jerusalem. 24 Kaj la aŭguristojn kaj la sorĉistojn kaj la domajn diojn kaj la idolojn kaj ĉiujn abomenindaĵojn, kiuj montriĝis en la Juda lando kaj en Jerusalem, Joŝija ekstermis, por plenumi la vortojn de la instruo, skribitajn en la libro, kiun la pastro Ĥilkija trovis en la domo de la Eternulo. 25 Ne estis antaŭ li reĝo simila al li, kiu turnis sin al la Eternulo per sia tuta koro kaj per sia tuta animo kaj per sia tuta forto, konforme al la tuta instruo de Moseo; kaj post li ne aperis simila al li. 26 Tamen la Eternulo ne deturnis Sin de la granda furiozo de Sia kolero, per kiu Lia kolero ekflamis kontraŭ Judujo pro ĉiuj incitoj, per kiuj incitis Lin Manase. 27 Kaj la Eternulo diris:Ankaŭ Judujon Mi forigos de antaŭ Mia vizaĝo, kiel Mi forigis Izraelon, kaj Mi forpuŝos ĉi tiun urbon, kiun Mi elektis, Jerusalemon, kaj la domon, pri kiu Mi diris, ke Mia nomo tie estos. 28 La cetera historio de Joŝija, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 29 En lia tempo Faraono Neĥo, reĝo de Egiptujo, iris kontraŭ la reĝon de Asirio al la rivero Eŭfrato. La reĝo Joŝija iris renkonte al li, kaj ĉi tiu mortigis lin en Megido, kiam li ekvidis lin. 30 Kaj liaj servantoj forveturigis lin mortintan el Megido kaj venigis lin en Jerusalemon kaj enterigis lin en lia tombo. Kaj la popolo de la lando prenis Jehoaĥazon, filon de Joŝija, kaj sanktoleis lin kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro. 31 La aĝon de dudek tri jaroj havis Jehoaĥaz, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna. 32 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same kiel agadis liaj patroj. 33 Kaj Faraono Neĥo malliberigis lin en Ribla en la lando Ĥamat, por ke li ne reĝu en Jerusalem, kaj li metis sur la landon monpunon de cent kikaroj da arĝento kaj unu kikaro da oro. 34 Kaj Faraono Neĥo ekreĝigis Eljakimon, filon de Joŝija, anstataŭ lia patro Joŝija, kaj ŝanĝis lian nomon je Jehojakim; sed Jehoaĥazon li prenis kaj venigis en Egiptujon, kaj tie li mortis. 35 La arĝenton kaj oron Jehojakim donis al Faraono; sed li metis tion sur la landon, ke oni donu la arĝenton laŭ la ordono de Faraono:de ĉiu laŭ taksado li prenis la arĝenton kaj la oron de la popolo de la lando, por doni al Faraono Neĥo. 36 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jehojakim, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Zebuda, filino de Pedaja, el Ruma. 37 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis liaj patroj.

1 En lia tempo venis Nebukadnecar, reĝo de Babel; kaj Jehojakim estis lia subulo dum tri jaroj, sed poste li defalis de li. 2 La Eternulo sendis sur lin hordojn da Ĥaldeoj, hordojn da Sirianoj, hordojn da Moabidoj, kaj hordojn da Amonidoj, sendis ilin sur Judujon, por pereigi ĝin, konforme al la vorto de la Eternulo, kiun Li diris per Siaj servantoj, la profetoj. 3 Sed laŭ la ordono de la Eternulo tio fariĝis al Judujo, por forpuŝi ĝin de antaŭ Lia vizaĝo pro la pekoj de Manase, pro ĉio, kion li faris; 4 ankaŭ pro la senkulpa sango, kiun li verŝis, plenigante Jerusalemon per senkulpa sango, la Eternulo ne volis pardoni. 5 La cetera historio de Jehojakim, kaj ĉio, kion li faris, estas priskribitaj en la libro de kroniko de la reĝoj de Judujo. 6 Kaj Jehojakim ekdormis kun siaj patroj, kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jehojaĥin. 7 La reĝo de Egiptujo ne eliris plu el sia lando, ĉar la reĝo de Babel forprenis ĉion, kio apartenis al la reĝo de Egiptujo, de la torento de Egiptujo ĝis la rivero Eŭfrato. 8 La aĝon de dek ok jaroj havis Jehojaĥin, kiam li fariĝis reĝo, kaj tri monatojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Neĥuŝta, filino de Elnatan, el Jerusalem. 9 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro. 10 En tiu tempo la servantoj de Nebukadnecar, reĝo de Babel, iris kontraŭ Jerusalemon, kaj oni komencis sieĝi la urbon. 11 Kaj Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis al la urbo, kiam liaj servantoj ĝin sieĝis. 12 Kaj Jehojaĥin, reĝo de Judujo, eliris al la reĝo de Babel, li kaj lia patrino kaj liaj servantoj kaj liaj