Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/347

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

altranguloj kaj liaj korteganoj; kaj la reĝo de Babel prenis lin en la oka jaro de sia reĝado. 13 Kaj li elprenis el tie ĉiujn trezorojn de la domo de la Eternulo kaj la trezorojn de la reĝa domo, kaj li disrompis ĉiujn orajn vazojn, kiujn Salomono, reĝo de Izrael, faris en la templo de la Eternulo, kiel diris la Eternulo. 14 Kaj li forkondukis ĉiujn Jerusalemanojn, ĉiujn eminentulojn, ĉiujn fortajn militistojn-dek mil estis forkondukitaj-kaj ĉiujn artistojn kaj ĉiujn forĝistojn; restis neniu krom la malriĉa popolo de la lando. 15 Kaj li forkondukis Jehojaĥinon en Babelon; kaj la patrinon de la reĝo kaj la edzinojn de la reĝo kaj liajn korteganojn kaj la potenculojn de la lando li forkondukis en kaptitecon el Jerusalem en Babelon. 16 Kaj ĉiujn fortulojn, sep mil, kaj la artistojn kaj la forĝistojn, mil, ĉiujn bravajn militistojn, la reĝo de Babel forkondukis en kaptitecon en Babelon. 17 Kaj la reĝo de Babel faris reĝo anstataŭ li lian onklon Matanja, kaj ŝanĝis lian nomon je Cidkija. 18 La aĝon de dudek unu jaroj havis Cidkija, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek unu jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Ĥamutal, filino de Jeremia, el Libna. 19 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis Jehojakim. 20 Ĉar la kolero de la Eternulo estis kontraŭ Jerusalem kaj kontraŭ Judujo, ĝis Li forĵetis ilin de antaŭ Sia vizaĝo. Kaj Cidkija defalis de la reĝo de Babel.

1 En la naŭa jaro de lia reĝado, en la deka monato, en la deka tago de la monato, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li kaj lia tuta militistaro, kontraŭ Jerusalemon, kaj eksieĝis ĝin, kaj oni konstruis ĉirkaŭ ĝi bastionojn. 2 Kaj la urbo restis sieĝata ĝis la dek-unua jaro de la reĝo Cidkija. 3 En la naŭa tago de la kvara monato, kiam la malsato tiel fortiĝis en la urbo, ke la popolo de la lando ne havis panon, 4 tiam oni faris enrompon en la urbon; kaj ĉiuj militistoj forkuris en la nokto laŭ la vojo de la pordego inter la du muregoj apud la ĝardeno de la reĝo, kaj foriris laŭ la vojo al la stepo. Kaj la Ĥaldeoj staris ĉirkaŭ la urbo. 5 Kaj la militistaro de la Ĥaldeoj postkuris la reĝon kaj kuratingis lin sur la stepo de Jeriĥo, kaj lia tuta militistaro diskuris for de li. 6 Kaj ili kaptis la reĝon kaj forkondukis lin al la reĝo de Babel en Riblan, kaj oni faris pri li juĝon. 7 La filojn de Cidkija oni buĉis antaŭ liaj okuloj, kaj al Cidkija oni blindigis liajn okulojn, kaj oni ligis lin per kupraj katenoj kaj forkondukis lin en Babelon. 8 En la kvina monato, en la sepa tago de la monato, tio estas en la dek- naŭa jaro de la reĝo Nebukadnecar, reĝo de Babel, venis Nebuzaradan, estro de la korpogardistoj, servanto de la reĝo de Babel, en Jerusalemon. 9 Kaj li forbruligis la domon de la Eternulo kaj la domon de la reĝo kaj ĉiujn domojn de Jerusalem; ĉiujn grandajn domojn li forbruligis per fajro. 10 Kaj la muregojn de Jerusalem ĉirkaŭe detruis la tuta militistaro de la Ĥaldeoj, kiu estis kun la estro de la korpogardistoj. 11 La ceteran popolon, kiu restis en la urbo, kaj la transkurintojn, kiuj transkuris al la reĝo de Babel, kaj la ceteran popolamason forkondukis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj. 12 Sed iom el la malriĉuloj de la lando la estro de la korpogardistoj restigis, ke ili estu vinberistoj kaj terkultivistoj. 13 La kuprajn kolonojn, kiuj estis en la domo de la Eternulo, kaj la bazaĵojn kaj la kupran maron, kiuj estis en la domo de la Eternulo, la Ĥaldeoj disrompis kaj forportis ilian kupron en Babelon. 14 Kaj la potojn kaj la ŝovelilojn kaj la tranĉilojn kaj la kulerojn kaj ĉiujn kuprajn vazojn, kiuj estis uzataj ĉe la servado, ili forprenis. 15 Kaj la karbujojn kaj la aspergajn kalikojn, kiuj estis aŭ el oro aŭ el arĝento, prenis la estro de la korpogardistoj. 16 Koncerne la du kolonojn, la unu maron, kaj la bazaĵojn, kiujn faris Salomono por la domo de la Eternulo:la kvanto de la kupro en ĉiuj tiuj iloj estis nemezurebla. 17 La alton de dek ok ulnoj havis unu kolono; la kapitelo sur ĝi estis kupra, kaj la alto de la kapitelo estis tri ulnoj, kaj ĉirkaŭ la kapitelo estis kradaĵo kaj granatoj, ĉio el kupro; tiel same estis ĉe la dua kolono, ankaŭ kun kradaĵo.