Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/348

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

18 Kaj la estro de la korpogardistoj prenis la ĉefpastron Seraja kaj la duan pastron Cefanja kaj la tri pordogardistojn. 19 Kaj el la urbo li prenis unu korteganon, kiu estis super la militistoj, kaj kvin virojn el la adjutantoj de la reĝo, kiuj troviĝis en la urbo, kaj la skribiston de la militestro, kiu enregistradis la militistojn el la popolo de la lando, kaj sesdek homojn el la popolo de la lando, kiuj troviĝis en la urbo. 20 Ilin prenis Nebuzaradan, la estro de la korpogardistoj, kaj forkondukis al la reĝo de Babel en Riblan. 21 Kaj la reĝo de Babel frapis ilin kaj mortigis ilin en Ribla, en la lando Ĥamat. Tiamaniere Jehuda estis elhejmigita el sia lando. 22 Super la popolo, kiu restis en la Juda lando kaj kiun restigis Nebukadnecar, reĝo de Babel, li estrigis super ili Gedaljan, filon de Aĥikam, filo de Ŝafan. 23 Kiam ĉiuj militestroj, ili kaj iliaj homoj, aŭdis, ke la reĝo de Babel estrigis Gedaljan, ili venis al Gedalja en Micpan, nome:Iŝmael, filo de Netanja, kaj Joĥanan, filo de Kareaĥ, kaj Seraja, filo de Tanĥumet, Netofaano, kaj Jaazanja, filo de Maaĥatano, ili kaj iliaj homoj. 24 Kaj Gedalja ĵuris al ili kaj al iliaj homoj, kaj diris al ili:Ne timu esti subuloj de la Ĥaldeoj; loĝu en la lando kaj servu al la reĝo de Babel, kaj estos al vi bone. 25 Sed en la sepa monato venis Iŝmael, filo de Netanja, filo de Eliŝama, el la reĝa idaro, kune kun dek viroj, kaj ili frapis Gedaljan, kaj li mortis, ankaŭ la Judojn kaj la Ĥaldeojn, kiuj estis kun li en Micpa. 26 Tiam leviĝis la tuta popolo, de la malgrandaj ĝis la grandaj, kaj ankaŭ la militestroj, kaj ili foriris en Egiptujon, ĉar ili timis la Ĥaldeojn. 27 En la tridek-sepa jaro post la elpatrujigo de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, en la dek-dua monato, en la dudek-sepa tago de la monato, Evil- Merodaĥ, reĝo de Babel, en la jaro de sia reĝiĝo levis la kapon de Jehojaĥin, reĝo de Judujo, el la malliberejo; 28 kaj li parolis kun li afable, kaj starigis lian tronon pli alte ol la tronoj de la aliaj reĝoj, kiuj estis ĉe li en Babel; 29 kaj li ŝanĝis liajn vestojn de malliberejo; kaj li manĝadis ĉiam ĉe li dum sia tuta vivo; 30 kaj liaj vivrimedoj, vivrimedoj konstantaj, estis donataj al li de la reĝo ĉiutage dum lia tuta vivo.


KRONIKO
LIBRO UNUA


1 Adam, Set, Enoŝ, 2 Kenan, Mahalalel, Jared, 3 Ĥanoĥ, Metuŝelaĥ, Lemeĥ, 4 Noa, Ŝem, Ĥam, kaj Jafet. 5 La filoj de Jafet:Gomer, Magog, Madaj, Javan, Tubal, Meŝeĥ, kaj Tiras. 6 La filoj de Gomer:Aŝkenaz, Rifat, kaj Togarma. 7 La filoj de Javan:Eliŝa, Tarŝiŝ, Kitim, kaj Dodanim. 8 La filoj de Ĥam:Kuŝ, Micraim, Put, kaj Kanaan. 9 La filoj de Kuŝ:Seba, Ĥavila, Sabta, Raama, kaj Sabteĥa. La filoj de Raama:Ŝeba kaj Dedan. 10 Kuŝ naskigis ankaŭ Nimrodon; ĉi tiu komencis esti potenculo sur la tero. 11 Micraim naskigis la Ludidojn, la Anamidojn, la Lehabidojn, la Naftuĥidojn, 12 la Patrusidojn, la Kasluĥidojn (de kiuj devenis la Filiŝtoj), kaj la Kaftoridojn. 13 De Kanaan naskiĝis Cidon, lia unuenaskito, kaj Ĥet, 14 la Jebusidoj, la Amoridoj, la Girgaŝidoj, 15 la Ĥividoj, la Arkidoj, la Sinidoj, 16 la Arvadidoj, la Cemaridoj, la Ĥamatidoj. 17 La filoj de Ŝem:Elam, Aŝur, Arpaĥŝad, Lud, Aram, Uc, Ĥul, Geter, kaj Meŝeĥ. 18 De Arpaĥŝad naskiĝis Ŝelaĥ, de Ŝelaĥ naskiĝis Eber. 19 Al Eber naskiĝis du filoj:la nomo de unu estis Peleg, ĉar en lia tempo estis dividita la tero; la nomo de lia frato estis Joktan. 20 De Joktan naskiĝis Almodad, Ŝelef, Ĥacarmavet, Jeraĥ, 21 Hadoram, Uzal,