Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/349

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Dikla, 22 Ebal, Abimael, Ŝeba, 23 Ofir, Ĥavila, kaj Jobab. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Joktan. 24 Ŝem, Arpaĥŝad, Ŝelaĥ, 25 Eber, Peleg, Reu, 26 Serug, Naĥor, Teraĥ, 27 Abram (tio estas Abraham). 28 La filoj de Abraham:Isaak kaj Iŝmael. 29 Jen estas ilia genealogio:de Iŝmael, la unuenaskito Nebajot, poste Kedar, Adbeel, Mibsam, 30 Miŝma, Duma, Masa, Ĥadad, Tema, 31 Jetur, Nafiŝ, kaj Kedma. Tio estas la filoj de Iŝmael. 32 La filoj de Ketura, kromvirino de Abraham, kiujn ŝi naskis:Zimran, Jokŝan, Medan, Midjan, Jiŝbak, kaj Ŝuaĥ. Kaj la filoj de Jokŝan estis Ŝeba kaj Dedan. 33 La filoj de Midjan:Efa, Efer, Ĥanoĥ, Abida, kaj Eldaa. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Ketura. 34 Abraham naskigis Isaakon. La filoj de Isaak:Esav kaj Izrael. 35 La filoj de Esav:Elifaz, Reuel, Jeuŝ, Jalam, kaj Koraĥ. 36 La filoj de Elifaz:Teman, Omar, Cefi, Gatam, Kenaz, Timna, kaj Amalek. 37 La filoj de Reuel:Naĥat, Zeraĥ, Ŝama, kaj Miza. 38 La filoj de Seir:Lotan, Ŝobal, Cibeon, Ana, Diŝon, Ecer, kaj Diŝan. 39 La filoj de Lotan:Ĥori kaj Homam; la fratino de Lotan estis Timna. 40 La filoj de Ŝobal:Aljan, Manaĥat, Ebal, Ŝefi, kaj Onam. La filoj de Cibeon:Aja kaj Ana. 41 La filoj de Ana:Diŝon. La filoj de Diŝon:Ĥamran, Eŝban, Jitran, kaj Keran. 42 La filoj de Ecer:Bilhan, Zaavan, kaj Jaakan. La filoj de Diŝan:Uc kaj Aran. 43 Jen estas la reĝoj, kiuj reĝis en la lando de Edom, antaŭ ol aperis reĝo ĉe la Izraelidoj:Bela, filo de Beor; la nomo de lia urbo estis Dinhaba. 44 Kaj Bela mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Jobab, filo de Zeraĥ, el Bocra. 45 Kaj Joab mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Ĥuŝam, el la lando de la Temanidoj. 46 Kaj Ĥuŝam mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; la nomo de lia urbo estis Avit. 47 Kaj Hadad mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Samla el Masreka. 48 Kaj Samla mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Ŝaul el Reĥobot ĉe la Rivero. 49 Kaj Ŝaul mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor. 50 Kaj Baal-Ĥanan mortis, kaj anstataŭ li ekreĝis Hadad; la nomo de lia urbo estis Pai; la nomo de lia edzino estis Mehetabel, filino de Matred, filino de Me-Zahab. 51 Kaj Hadad mortis. Tiam la ĉefoj de Edom estis:ĉefo Timna, ĉefo Alva, ĉefo Jetet, 52 ĉefo Oholibama, ĉefo Ela, ĉefo Pinon, 53 ĉefo Kenaz, ĉefo Teman, ĉefo Mibcar, 54 ĉefo Magdiel, ĉefo Iram. Tio estas la ĉefoj de Edom.

1 Jen estas la filoj de Izrael:Ruben, Simeon, Levi, Jehuda, Isaĥar, Zebulun, 2 Dan, Jozef, Benjamen, Naftali, Gad, kaj Aŝer. 3 La filoj de Jehuda:Er, Onan, kaj Ŝela, tri naskiĝis al li de Bat-Ŝua, la Kanaanidino. Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaŭ la Eternulo, kaj Li mortigis lin. 4 Kaj lia bofilino Tamar naskis al li Perecon kaj Zeraĥon. La nombro de ĉiuj filoj de Jehuda estis kvin. 5 La filoj de Perec:Ĥecron kaj Ĥamul. 6 La filoj de Zeraĥ:Zimri, Etan, Heman, Kalkol, kaj Dara; da ili ĉiuj estis kvin. 7 La filoj de Karmi:Aĥan, kiu malĝojigis Izraelon, pekinte kontraŭ anatemaĵo. 8 La filoj de Etan:Azarja. 9 La filoj de Ĥecron, kiuj naskiĝis al li:Jeraĥmeel, Ram, kaj Kelubaj. 10 Ram naskigis Aminadabon; Aminadab naskigis Naĥŝonon, princon de la idoj de Jehuda; 11 Naĥŝon naskigis Salman; Salma naskigis Boazon; 12 Boaz naskigis Obedon; Obed naskigis Jiŝajon; 13 Jiŝaj naskigis sian unuenaskiton Eliab, la dua estis Abinadab, la tria estis Ŝimea, 14 la kvara estis Netanel, la kvina estis Radaj, 15 la sesa estis Ocem, la sepa estis David. 16 Iliaj fratinoj estis:Ceruja kaj Abigail. La filoj de Ceruja estis:Abiŝaj, Joab, kaj Asahel-tri. 17 Abigail naskis Amasan; la patro de Amasa estis Jeter, Iŝmaelido. 18 Kaleb, filo de Ĥecron, naskigis de sia edzino Azuba kaj de Jeriot; jen estas ŝiaj filoj:Jeŝer, Ŝobab, kaj Ardon. 19 Kiam mortis Azuba, Kaleb prenis al si Efratan, kaj ŝi naskis al li Ĥuron. 20 Ĥur naskigis Urin; kaj Uri naskigis Becalelon. 21 Poste Ĥecron envenis al la filino de Maĥir, patro de Gilead; li prenis ŝin, kiam li havis la aĝon de sesdek jaroj, kaj ŝi