Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/350

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

naskis al li Segubon. 22 Segub naskigis Jairon, kaj li havis dudek tri urbojn en la lando Gilead. 23 Sed la Geŝuranoj kaj Sirianoj forprenis de ili la Vilaĝojn de Jair, Kenaton kaj ĝiajn dependaĵojn, sesdek urbetojn. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Maĥir, patro de Gilead. 24 Post la morto de Ĥecron en Kaleb-Efrata la edzino de Ĥecron, Abija, naskis al li Aŝĥuron, la fondinton de Tekoa. 25 La filoj de Jeraĥmeel, unuenaskito de Ĥecron, estis:la unuenaskito Ram, poste Buna, Oren, Ocem, kaj Aĥija. 26 Jeraĥmeel havis ankaŭ alian edzinon, ŝia nomo estis Atara; ŝi estis la patrino de Onam. 27 La filoj de Ram, la unuenaskito de Jeraĥmeel, estis:Maac, Jamin, kaj Eker. 28 La filoj de Onam estis:Ŝamaj kaj Jada. La filoj de Ŝamaj estis:Nadab kaj Abiŝur. 29 La nomo de la edzino de Abiŝur estis Abiĥail; ŝi naskis al li Aĥbanon kaj Molidon. 30 La filoj de Nadab estis:Seled kaj Apaim. Seled mortis sen infanoj. 31 La filo de Apaim estis Jiŝei. La filo de Jiŝei estis Ŝeŝan. La filo de Ŝeŝan estis Aĥlaj. 32 La filoj de Jada, frato de Ŝamaj, estis:Jeter kaj Jonatan. Jeter mortis sen infanoj. 33 La filoj de Jonatan estis:Pelet kaj Zaza. Tio estis la idoj de Jeraĥmeel. 34 Ŝeŝan ne havis filojn, sed nur filinojn. Ŝeŝan havis sklavon Egipton, kies nomo estis Jarĥa; 35 kaj Ŝeŝan donis sian filinon kiel edzinon al sia sklavo Jarĥa, kaj ŝi naskis al li Atajon. 36 Ataj naskigis Natanon; kaj Natan naskigis Zabadon. 37 Zabad naskigis Eflalon; kaj Eflal naskigis Obedon. 38 Obed naskigis Jehun, kaj Jehu naskigis Azarjan. 39 Azarja naskigis Ĥelecon; kaj Ĥelec naskigis Eleasan. 40 Eleasa naskigis Sismajon; kaj Sismaj naskigis Ŝalumon. 41 Ŝalum naskigis Jekamjan; kaj Jekamja naskigis Eliŝaman. 42 La filoj de Kaleb, frato de Jeraĥmeel:lia unuenaskito Meŝa, kiu estis la fondinto de Zif; kaj la filoj de Mareŝa, fondinto de Ĥebron. 43 La filoj de Ĥebron:Koraĥ, Tapuaĥ, Rekem, kaj Ŝema. 44 Ŝema naskigis Raĥamon, fondinton de Jorkeam; kaj Rekem naskigis Ŝamajon. 45 La filo de Ŝamaj estis Maon; kaj Maon estis la fondinto de Bet-Cur. 46 Kaj Efa, kromvirino de Kaleb, naskis Ĥaranon, Mocan, kaj Gazezon; kaj Ĥaran naskigis Gazezon. 47 La filoj de Jedaj estis:Regem, Jotam, Geŝan, Pelet, Efa, kaj Ŝaaf. 48 Maaĥa, kromvirino de Kaleb, naskis Ŝeberon kaj Tirĥanan. 49 Ŝi naskis ankaŭ Ŝaafon, la fondinton de Madmana, Ŝevan, la fondinton de Maĥbena kaj la fondinton de Gibea. La filino de Kaleb estis Aĥsa. 50 Tio estis la idoj de Kaleb:la filo de Ĥur, unuenaskito de Efrata:Ŝobal, fondinto de Kirjat-Jearim, 51 Salma, fondinto de Bet-Leĥem, Ĥaref, fondinto de Bet-Gader. 52 Ŝobal, fondinto de Kirjat-Jearim, havis la filojn:Haroe, duono de la Menuĥot. 53 La familioj de Kirjat-Jearim estis:la Jetridoj, la Putidoj, la Ŝumatidoj, la Miŝraidoj. De ĉi tiuj devenis la Coreaidoj kaj la Eŝtaolidoj. 54 La idoj de Salma:la Bet-Leĥemanoj, la Netofaanoj, la Atrotanoj de la domo de Joab, la duono de la Manaĥatanoj, la Coreanoj; 55 kaj la familioj de la skribistoj, kiuj loĝis en Jabec, la Tiratidoj, Ŝimeatidoj, kaj Suĥatidoj; tio estis la Kenidoj, kiuj devenis de Ĥamat, la fondinto de Bet-Reĥab.

1 Jen estas la filoj de David, kiuj naskiĝis al li en Ĥebron:la unuenaskito Amnon, de la Jizreelanino Aĥinoam; la dua estis Daniel, de la Karmelanino Abigail; 2 la tria estis Abŝalom, filo de Maaĥa, filino de Talmaj, reĝo de Geŝur; la kvara estis Adonija, filo de Ĥagit; 3 la kvina estis Ŝefatja, de Abital; la sesa estis Jitream, de lia edzino Egla; 4 ses naskiĝis al li en Ĥebron. Li reĝis tie sep jarojn kaj ses monatojn; kaj tridek tri jarojn li reĝis en Jerusalem. 5 Kaj jen estas tiuj, kiuj naskiĝis al li en Jerusalem:Ŝimea, Ŝobab, Natan, Salomono-ĉi tiuj kvar de Bat-Ŝua, filino de Amiel; 6 Jibĥar, Eliŝama, Elifelet, 7 Noga, Nefeg, Jafia, 8 Eliŝama, Eljada, kaj Elifelet-naŭ. 9 Tio estas ĉiuj filoj de David, krom la filoj de kromvirinoj; kaj ilia fratino estis Tamar. 10 La filo de Salomono estis Reĥabeam; la filo de ĉi tiu estis Abija; la filo de ĉi tiu:Asa; la filo de ĉi tiu:Jehoŝafat; 11 la filo de ĉi tiu:Joram; la filo de ĉi tiu:Aĥazja; la filo de ĉi tiu:Joaŝ; 12 la filo de ĉi tiu:Amacja; la filo de ĉi tiu: