Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/353

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

enlandaj popoloj, kiujn Dio ekstermis antaŭ ili; 26 tial Dio de Izrael ekscitis kontraŭ ili la spiriton de Pul, reĝo de Asirio, kaj la spiriton de Tiglat-Pileser, reĝo de Asirio, kaj li elpatrujigis la Rubenidojn, la Gadidojn, kaj la duontribon de la Manaseidoj, kaj forkondukis ilin en Ĥalaĥon, Ĥaboron, Haran, kaj al la rivero Gozan ĝis la nuna tago.

1 La filoj de Levi:Gerŝon, Kehat, kaj Merari. 2 La filoj de Kehat:Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel. 3 La infanoj de Amram:Aaron, Moseo, kaj Mirjam; kaj la filoj de Aaron:Nadab, Abihu, Eleazar, kaj Itamar. 4 Eleazar naskigis Pineĥason, Pineĥas naskigis Abiŝuan, 5 Abiŝua naskigis Bukin, Buki naskigis Uzin, 6 Uzi naskigis Zeraĥjan, Zeraĥja naskigis Merajoton, 7 Merajot naskigis Amarjan, Amarja naskigis Aĥitubon, 8 Aĥitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis Aĥimaacon, 9 Aĥimaac naskigis Azarjan, Azarja naskigis Joĥananon, 10 Joĥanan naskigis Azarjan (li estis tiu, kiu estis pastro en la domo, kiun Salomono konstruis en Jerusalem), 11 Azarja naskigis Amarjan, Amarja naskigis Aĥitubon, 12 Aĥitub naskigis Cadokon, Cadok naskigis Ŝalumon, 13 Ŝalum naskigis Ĥilkijan, Ĥilkija naskigis Azarjan, 14 Azarja naskigis Serajan, Seraja naskigis Jehocadakon. 15 Jehocadak iris en kaptitecon, kiam la Eternulo elpatrujigis la Judojn kaj la Jerusalemanojn per Nebukadnecar. 16 La filoj de Levi:Gerŝon, Kehat, kaj Merari. 17 Jen estas la nomoj de la filoj de Gerŝon:Libni kaj Ŝimei. 18 La filoj de Kehat:Amram, Jichar, Ĥebron, kaj Uziel. 19 La filoj de Merari:Maĥli kaj Muŝi. Kaj jen estas la familioj de Levi laŭ iliaj patrodomoj: 20 la idoj de Gerŝon:Libni; lia filo:Jaĥat; lia filo:Zima; 21 lia filo:Joaĥ; lia filo:Ido; lia filo:Zeraĥ; lia filo:Jeatraj. 22 La idoj de Kehat:lia filo:Aminadab; lia filo:Koraĥ; lia filo:Asir; 23 lia filo:Elkana; lia filo:Ebjasaf; lia filo:Asir; 24 lia filo:Taĥat; lia filo:Uriel; lia filo:Uzija; lia filo:Ŝaul. 25 La filoj de Elkana:Amasaj kaj Aĥimot. 26 Elkana:la idoj de Elkana:lia filo:Cofaj; lia filo:Naĥat; 27 lia filo:Eliab; lia filo:Jeroĥam; lia filo:Elkana. 28 La filoj de Samuel:la unuenaskito Vaŝni, kaj Abija. 29 La idoj de Merari:Maĥli; lia filo:Libni; lia filo:Ŝimei; lia filo:Uza; 30 lia filo:Ŝimea; lia filo:Ĥagija; lia filo:Asaja. 31 Jen estas tiuj, kiujn David starigis por kantado en la domo de la Eternulo de post la tempo, kiam la sankta kesto trovis tie ripozejon; 32 ili servadis antaŭ la tabernaklo de kunveno per kantado, ĝis Salomono konstruis la domon de la Eternulo en Jerusalem; kaj ili stariĝadis al sia servado laŭ sia regularo; 33 jen estas tiuj, kiuj stariĝadis, kaj iliaj filoj:el la Kehatidoj estis la kantisto Heman, filo de Joel, filo de Samuel, 34 filo de Elkana, filo de Jeroĥam, filo de Eliel, filo de Toaĥ, 35 filo de Cuf, filo de Elkana, filo de Maĥat, filo de Amasaj, 36 filo de Elkana, filo de Joel, filo de Azarja, filo de Cefanja, 37 filo de Taĥat, filo de Asir, filo de Ebjasaf, filo de Koraĥ, 38 filo de Jichar, filo de Kehat, filo de Levi, filo de Izrael. 39 Kaj lia frato Asaf, kiu staradis dekstre de li, Asaf, filo de Bereĥja, filo de Ŝimea, 40 filo de Miĥael, filo de Baaseja, filo de Malkija, 41 filo de Etni, filo de Zeraĥ, filo de Adaja, 42 filo de Etan, filo de Zima, filo de Ŝimei, 43 filo de Jaĥat, filo de Gerŝon, filo de Levi. 44 La idoj de Merari, iliaj fratoj, staradis maldekstre:Etan, filo de Kiŝi, filo de Abdi, filo de Maluĥ, 45 filo de Ĥaŝabja, filo de Amacja, filo de Ĥilkija, 46 filo de Amci, filo de Bani, filo de Ŝemer, 47 filo de Maĥli, filo de Muŝi, filo de Merari, filo de Levi. 48 Kaj iliaj fratoj, la Levidoj, estis destinitaj por ĉiuj servoj en la tabernaklo de la domo de Dio. 49 Aaron kaj liaj filoj incensadis sur la altaro de bruloferoj kaj sur la altaro de incensado; ili estis destinitaj por ĉiuj servoj en la plejsanktejo, kaj por pekliberigi Izraelon, konforme al ĉio, kion ordonis Moseo, servanto de Dio. 50 Kaj jen estas la idoj de Aaron:lia filo:Eleazar; lia filo:Pineĥas; lia filo:Abiŝua; 51 lia filo:Buki; lia filo:Uzi; lia filo:Zeraĥja; 52 lia filo:Merajot; lia filo:Amarja; lia filo:Aĥitub; 53 lia filo:Cadok; lia filo:Aĥimaac.