Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/354

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

54 Kaj jen estas iliaj loĝlokoj, laŭ iliaj vilaĝoj en iliaj limoj:al la idoj de Aaron, al la familioj de la Kehatidoj, ĉar al ili destinis la loto, 55 oni donis Ĥebronon, en la lando de Jehuda, kaj ĝiajn antaŭurbojn ĉirkaŭ ĝi; 56 sed la kampon de tiu urbo kaj ĝiajn vilaĝojn oni donis al Kaleb, filo de Jefune. 57 Al la idoj de Aaron oni donis la urbojn de rifuĝo:Ĥebronon, Libnan kaj ĝiajn antaŭurbojn, Jatiron, Eŝtemoan kaj ĝiajn antaŭurbojn, 58 Ĥilenon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Debiron kaj ĝiajn antaŭurbojn, 59 Aŝanon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bet-Ŝemeŝon kaj ĝiajn antaŭurbojn; 60 kaj de la tribo de Benjamen:Geban kaj ĝiajn antaŭurbojn, Alemeton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Anatoton kaj ĝiajn antaŭurbojn. La nombro de ĉiuj iliaj urboj en iliaj familioj estis dek tri urboj. 61 Al la idoj de Kehat, kiuj restis el la familio de la tribo, oni donis de la duontribo de Manase laŭlote dek urbojn. 62 Al la idoj de Gerŝon laŭ iliaj familioj oni donis de la tribo Isaĥar, de la tribo Aŝer, de la tribo Naftali, kaj de la tribo Manase en Baŝan dek tri urbojn. 63 Al la idoj de Merari laŭ iliaj familioj oni donis de la tribo Ruben, de la tribo Gad, kaj de la tribo Zebulun laŭlote dek du urbojn. 64 Kaj la Izraelidoj donis al la Levidoj la urbojn kaj iliajn antaŭurbojn. 65 Ili donis laŭlote de la tribo de la Jehudaidoj, de la tribo de la Simeonidoj, kaj de la tribo de la Benjamenidoj tiujn urbojn, kiujn ili nomis laŭ la nomoj. 66 Al kelkaj familioj el la idoj de Kehat oni donis urbojn, apartenontajn al ili, de la tribo Efraim. 67 Kaj oni donis al ili la urbojn de rifuĝo:Ŝeĥemon kaj ĝiajn antaŭurbojn, sur la monto de Efraim, Gezeron kaj ĝiajn antaŭurbojn, 68 Jokmeamon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bet-Ĥoronon kaj ĝiajn antaŭurbojn, 69 Ajalonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Gat-Rimonon kaj ĝiajn antaŭurbojn; 70 kaj de la duontribo de Manase:Aneron kaj ĝiajn antaŭurbojn, Bileamon kaj ĝiajn antaŭurbojn. Tio estis por la restintaj familioj de la Kehatidoj. 71 Al la idoj de Gerŝon oni donis de la familioj de la duontribo de Manase:Golanon en Baŝan kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Aŝtaroton kaj ĝiajn antaŭurbojn; 72 de la tribo Isaĥar:Kedeŝon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Dabraton kaj ĝiajn antaŭurbojn, 73 Ramoton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Anemon kaj ĝiajn antaŭurbojn; 74 de la tribo Aŝer:Maŝalon kaj ĝiajn antaŭurbojn, Abdonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, 75 Ĥukokon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Reĥobon kaj ĝiajn antaŭurbojn; 76 de la tribo Naftali:Kedeŝon en Galileo kaj ĝiajn antaŭurbojn, Ĥamonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Kirjataimon kaj ĝiajn antaŭurbojn. 77 Al la ceteraj idoj de Merari oni donis de la tribo Zebulun:Rimonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Taboron kaj ĝiajn antaŭurbojn; 78 kaj transe de Jordan, kontraŭ Jeriĥo, oriente de Jordan, oni donis de la tribo Ruben:Beceron en la dezerto kaj ĝiajn antaŭurbojn, Jahacon kaj ĝiajn antaŭurbojn, 79 Kedemoton kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Mefaaton kaj ĝiajn antaŭurbojn; 80 kaj de la tribo Gad:Ramoton en Gilead kaj ĝiajn antaŭurbojn, Maĥanaimon kaj ĝiajn antaŭurbojn, 81 Ĥeŝbonon kaj ĝiajn antaŭurbojn, kaj Jazeron kaj ĝiajn antaŭurbojn.

1 La filoj de Isaĥar estis:Tola, Pua, Jaŝub, kaj Ŝimron-kvar. 2 La idoj de Tola:Uzi, Refaja, Jeriel, Jaĥmaj, Jibsam, kaj Ŝemuel, ĉefoj de patrodomoj de Tola, kuraĝaj militistoj en siaj generacioj; ilia nombro en la tempo de David estis dudek du mil sescent. 3 La idoj de Uzi:Jizraĥja; la idoj de Jizraĥja:Miĥael, Obadja, Joel, kaj Jiŝija-kune kvin patrodomoj. 4 Kun ili, laŭ iliaj generacioj, laŭ iliaj patrodomoj, estis da militistoj armitaj por milito tridek ses mil; ĉar ili havis multe da edzinoj kaj infanoj. 5 Da iliaj fratoj, en ĉiuj familioj de Isaĥar, estis okdek sep mil batalkapabluloj, ĉiuj enskribitaj en la genealogiajn listojn. 6 Ĉe Benjamen:Bela, Beĥer, kaj Jediael-tri. 7 La idoj de Bela:Ecbon, Uzi, Uziel, Jerimot, kaj Iri-kvin patrodomoj, militkapablaj. En la genealogiaj listoj ili prezentis la nombron de dudek du mil tridek kvar. 8 La idoj de Beĥer:Zemira, Joaŝ, Eliezer, Eljoenaj, Omri, Jeremot, Abija, Anatot, kaj Alemet; ĉiuj ili estis la filoj de Beĥer. 9 En la listoj, laŭ ilia genealogio, laŭ iliaj