Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/355

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

patrodomoj, estis dudek mil ducent batalkapabluloj. 10 La idoj de Jediael:Bilhan; la idoj de Bilhan:Jeuŝ, Benjamen, Ehud, Kenaana, Zetan, Tarŝiŝ, kaj Aĥiŝaĥar. 11 Ĉiuj ili estis la idoj de Jediael, laŭ patrodomoj, batalkapabluloj, dek sep mil ducent armitaj por milito. 12 Ŝupim kaj Ĥupim, idoj de Ir; Ĥuŝim, idoj de Aĥer. 13 La filoj de Naftali:Jaĥciel, Guni, Jecer, kaj Ŝalum, filoj de Bilha. 14 La filoj de Manase:Asriel, kiun naskis lia kromvirino, Sirianino; ŝi naskis ankaŭ Maĥiron, la patron de Gilead. 15 Maĥir prenis edzinon el la domanaro de Ĥupim kaj Ŝupim; la nomo de lia fratino estis Maaĥa. La nomo de la dua estis Celofĥad. Celofĥad havis nur filinojn. 16 Kaj Maaĥa, la edzino de Maĥir, naskis filon kaj donis al li la nomon Pereŝ; la nomo de lia frato estis Ŝereŝ; liaj filoj estis Ulam kaj Rekem. 17 La filo de Ulam estis Bedan. Tio estas la filoj de Gilead, filo de Maĥir, filo de Manase. 18 Lia fratino Moleĥet naskis Iŝ-Hodon, Abiezeron, kaj Maĥlan. 19 La filoj de Ŝemida estis:Aĥjan, Ŝeĥem, Likĥi, kaj Aniam. 20 La idoj de Efraim:Ŝutelaĥ, kaj lia filo Bered, kaj lia filo Taĥat, kaj lia filo Eleada, kaj lia filo Taĥat, 21 kaj lia filo Zabad, kaj lia filo Ŝutelaĥ, kaj Ezer, kaj Elead. Kaj mortigis ilin la loĝantoj de Gat, la indiĝenoj de la lando, kiam ili iris, por forpreni iliajn brutojn. 22 Kaj ilia patro Efraim funebris longan tempon, kaj liaj fratoj venis, por konsoli lin. 23 Kaj li envenis al sia edzino, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon, kaj donis al li la nomon Beria, ĉar malfeliĉo okazis en lia domo. 24 Lia filino estis Ŝeera. Ŝi konstruis Bet-Ĥoronon, la malsupran kaj la supran, kaj Uzen-Ŝeeran. 25 Kaj lia filo estis Refaĥ, lia filo estis Reŝef, lia filo estis Telaĥ, lia filo estis Taĥan, 26 lia filo estis Ladan, lia filo estis Amihud, lia filo estis Eliŝama, 27 lia filo estis Nun, lia filo estis Josuo. 28 Ilia posedaĵo kaj loĝloko estis Bet-El kaj ĝiaj filinurboj, oriente Naaran, okcidente Gezer kun ĝiaj filinurboj, kaj Ŝeĥem kun ĝiaj filinurboj, ĝis Aza kun ĝiaj filinurboj; 29 ĉe la flanko de la Manaseidoj:Bet-Ŝean kun ĝiaj filinurboj, Taanaĥ kun ĝiaj filinurboj, Megido kun ĝiaj filinurboj, Dor kun ĝiaj filinurboj. En tiuj lokoj loĝis la idoj de Jozef, filo de Izrael. 30 La filoj de Aŝer:Jimna, Jiŝva, Jiŝvi, Beria; ilia fratino estis Seraĥ. 31 La filoj de Beria:Ĥeber, kaj Malkiel, kiu estis la patro de Birzait. 32 Ĥeber naskigis Jafleton, Ŝomeron, Ĥotamon, kaj Ŝuan, ilian fratinon. 33 La filoj de Jaflet:Pasaĥ, Bimhal, kaj Aŝvat. Tio estas la filoj de Jaflet. 34 La filoj de Ŝemer:Aĥi, Rohaga, Jeĥuba, kaj Aram. 35 La filoj de lia frato Helem:Cofaĥ, Jimna, Ŝeleŝ, kaj Amal. 36 La filoj de Cofaĥ:Suaĥ, Ĥarnefer, Ŝual, Beri, Jimra, 37 Becer, Hod, Ŝama, Ŝilŝa, Jitran, kaj Beera. 38 La filoj de Jeter:Jefune, Pispa, kaj Ara. 39 La filoj de Ula:Araĥ, Ĥaniel, kaj Ricja. 40 Ĉiuj ĉi tiuj estis idoj de Aŝer, ĉefoj de patrodomoj, elektitaj, kuraĝaj militistoj, ĉefaj estroj. Ili estis enskribitaj en la genealogia listo, en la militistaro, por milito; ilia nombro estis dudek ses mil viroj.

1 De Benjamen naskiĝis:Bela, lia unuenaskito, Aŝbel, la dua, Aĥraĥ, la tria; 2 Noĥa estis la kvara, kaj Rafa estis la kvina. 3 La filoj de Bela estis:Adar, Gera, Abihud, 4 Abiŝua, Naaman, Aĥoaĥ, 5 Gera, Ŝefufan, kaj Ĥuram. 6 Jen estas la filoj de Ehud, kiuj estis ĉefoj de patrodomoj, kiuj loĝis en Geba kaj elmigris en Manaĥaton: 7 Naaman, Aĥija, Gera; ĉi tiu elmigrigis ilin, kaj li naskigis Uzan kaj Aĥiĥudon. 8 Ŝaĥaraim naskigis sur la kampoj de Moab, post kiam li forigis de si siajn edzinojn Ĥuŝim kaj Baara. 9 Li naskigis de sia edzino Ĥodeŝ:Jobabon, Cibjan, Meŝan, Malkamon, 10 Jeucon, Ŝoĥjan, kaj Mirman. Tio estis liaj filoj, ĉefoj de patrodomoj. 11 De Ĥuŝim li naskigis Abitubon kaj Elpaalon. 12 La filoj de Elpaal:Eber, Miŝeam, kaj Ŝemer; ĉi tiu konstruis Onon kaj Lodon kaj ĝiajn filinurbojn; 13 kaj Beria, kaj Ŝema. Ili estis la ĉefoj de patrodomoj de la loĝantoj de Ajalon; ili elpelis la loĝantojn de Gat. 14 Aĥjo, Ŝaŝak, Jeremot, 15 Zebadja, Arad, Eder, 16 Miĥael, Jiŝpa, kaj Joĥa estis la filoj de Beria. 17 Zebadja, Meŝulam, Ĥizki, Ĥeber, 18 Jiŝmeraj, Jiz-