Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/356

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

lia, kaj Jobab estis la filoj de Elpaal. 19 Jakim, Ziĥri, Zabdi, 20 Elienaj, Ciltaj, Eliel, 21 Adaja, Beraja, kaj Ŝimrat estis la filoj de Ŝimei. 22 Jiŝpan, Eber, Eliel, 23 Abdon, Ziĥri, Ĥanan, 24 Ĥananja, Elam, Antotija, 25 Jifdeja, kaj Penuel estis la filoj de Ŝaŝak. 26 Ŝamŝeraj, Ŝeĥarja, Atalja, 27 Jaareŝja, Elija, kaj Ziĥri estis la filoj de Jeroĥam. 28 Tio estis la ĉefoj de patrodomoj, ĉefoj laŭ siaj generacioj; ili loĝis en Jerusalem. 29 En Gibeon loĝis:la fondinto de Gibeon-la nomo de lia edzino estis Maaĥa- 30 kaj lia unuenaskita filo Abdon, Cur, Kiŝ, Baal, Nadab, 31 Gedor, Aĥjo, kaj Zeĥer. 32 Miklot naskigis Ŝiman. Ankaŭ ili apud siaj fratoj enloĝiĝis en Jerusalem kun siaj fratoj. 33 Ner naskigis Kiŝon, Kiŝ naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-Ŝuan, Abinadabon, kaj Eŝbaalon. 34 La filo de Jonatan estis Merib-Baal, kaj Merib-Baal naskigis Miĥan. 35 La filoj de Miĥa estis Piton, Meleĥ, Taarea, kaj Aĥaz. 36 Aĥaz naskigis Jehoadan; Jehoada naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis Mocan. 37 Moca naskigis Binean; lia filo estis Rafa, lia filo estis Eleasa, lia filo estis Acel. 38 Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj:Azrikam, Boĥru, Iŝmael, Ŝearja, Obadja, kaj Ĥanan. Ĉiuj ĉi tiuj estis la filoj de Acel. 39 La filoj de lia frato Eŝek:lia unuenaskito estis Ulam, la dua estis Jeuŝ, kaj la tria estis Elifelet. 40 La filoj de Ulam estis kuraĝaj militistoj, pafarkistoj, kaj ili havis multe da filoj kaj nepoj:cent kvindek. Ĉiuj ĉi tiuj estis el la Benjamenidoj.

1 Ĉiuj Izraelidoj estis kalkulitaj, kaj ili estis enskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael. La Judojn oni forkondukis en Babelon pro iliaj malbonagoj. 2 La unuaj loĝantoj, kiuj loĝis en siaj posedaĵoj, en siaj urboj, estis Izraelidoj, pastroj, Levidoj, kaj Netinoj. 3 En Jerusalem loĝis parto de la idoj de Jehuda, de la idoj de Benjamen, kaj de la idoj de Efraim kaj de Manase: 4 Utaj, filo de Amihud, filo de Omri, filo de Imri, filo de Bani, el la idoj de Perec, filo de Jehuda; 5 kaj el la Ŝiloanoj:Asaja, la unuenaskito, kaj liaj filoj; 6 el la idoj de Zeraĥ:Jeuel, kaj iliaj fratoj, sescent naŭdek; 7 el la Benjamenidoj:Salu, filo de Meŝulam, filo de Hodavja, filo de Hasenua, 8 kaj Jibneja, filo de Jeroĥam, Ela, filo de Uzi, filo de Miĥri, kaj Meŝulam, filo de Ŝefatja, filo de Reuel, filo de Jibnija; 9 kaj iliaj fratoj laŭ sia deveno, naŭcent kvindek ses. Ĉiuj ĉi tiuj estis ĉefoj de patrodomoj en siaj patrodomoj. 10 Kaj el la pastroj:Jedaja, Jehojarib, Jaĥin; 11 Azarja, filo de Ĥilkija, filo de Meŝulam, filo de Cadok, filo de Merajot, filo de Aĥitub, estro en la domo de Dio; 12 kaj Adaja, filo de Jeroĥam, filo de Paŝĥur, filo de Malkija, kaj Maasaj, filo de Adiel, filo de Jaĥzera, filo de Meŝulam, filo de Meŝilemit, filo de Imer; 13 kaj iliaj fratoj, ĉefoj de siaj patrodomoj, mil sepcent sesdek, tre lertaj en la laboro de la servado en la domo de Dio. 14 El la Levidoj:Ŝemaja, filo de Ĥaŝub, filo de Azrikam, filo de Ĥaŝabja, el la idoj de Merari; 15 kaj Bakbakar, Ĥereŝ, Galal, Matanja, filo de Miĥa, filo de Ziĥri, filo de Asaf, 16 Obadja, filo de Ŝemaja, filo de Galal, filo de Jedutun, Bereĥja, filo de Asa, filo de Elkana, kiu loĝis en la vilaĝoj de la Netofaanoj. 17 Kaj la pordegistoj:Ŝalum, Akub, Talmon, Aĥiman, kaj iliaj fratoj; Ŝalum estis la ĉefo. 18 Kaj ĝis nun ĉe la reĝa pordego, oriente, ili estas pordegistoj el la anaro de la Levidoj. 19 Ŝalum, filo de Kore, filo de Ebjasaf, filo de Koraĥ, kaj liaj fratoj el lia patrodomo, la Koraĥidoj, laŭ sia ofico estis gardistoj de la sojloj de la tabernaklo, kiel iliaj patroj ĉe la restejo de la Eternulo estis gardistoj de la eniro. 20 Pineĥas, filo de Eleazar, en la antaŭa tempo estis ilia estro, kaj la Eternulo estis kun li. 21 Zeĥarja, filo de Meŝelemja, estis pordisto ĉe la tabernaklo de kunveno. 22 La tuta nombro de tiuj, kiuj estis elektitaj kiel pordegistoj ĉe la sojloj, estis ducent dek du. Ili estis enregistritaj laŭ siaj vilaĝoj. Ilin starigis David, kaj Samuel, la antaŭvidisto, pro ilia fideleco. 23 Ili kaj iliaj filoj estis gardistoj de la pordegoj en la domo de la Eternulo, la domo de la tabernaklo, laŭ deĵoroj. 24 Ĉe la kvar flankoj estis la pordegistoj:oriente, okcidente, norde, kaj sude. 25 Iliaj fratoj estis en siaj vilaĝoj,