Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/357

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kaj ili devis nur de tempo al tempo, unu fojon en sep tagoj, veni al ili. 26 Ĉar konstante estis kvar estroj de pordegistoj, ili estis Levidoj; ili estis super la ĉambroj kaj super la trezoroj en la domo de Dio. 27 Ili noktadis ĉirkaŭ la domo de Dio, ĉar ili havis la devon gardi, kaj ili devis malfermi ĉiumatene. 28 Parto el ili estis super ĉiuj vazoj de la servado, laŭkalkule ili enportadis kaj laŭkalkule elportadis. 29 Parto el ili estis komisiita pri la ceteraj vazoj kaj pri ĉiuj sanktaj objektoj, pri la faruno, la vino, la oleo, la olibano, kaj la aromaĵoj. 30 El la pastridoj kelkaj pretigadis la ŝmiraĵojn el aromaĵoj. 31 Al Matitja el la Levidoj, kiu estis unuenaskito de Ŝalum, Koraĥido, estis komisiitaj la aferoj de la patoj. 32 Al parto de la Kehatidoj, iliaj fratoj, estis komisiitaj la panoj de propono, kiujn ili devis pretigi por ĉiu sabato. 33 La kantistoj, ĉefoj de patrodomoj inter la Levidoj, estis liberaj de servado en la ĉambroj, ĉar tage kaj nokte ili devis sin okupadi per sia arto. 34 Tio estas la ĉefoj de patrodomoj de la Levidoj en siaj generacioj. Ili loĝis en Jerusalem. 35 En Gibeon loĝis:Jeiel, la fondinto de Gibeon-la nomo de lia edzino estis Maaĥa- 36 kaj lia unuenaskita filo Abdon, kaj Cur, Kiŝ, Baal, Ner, Nadab, 37 Gedor, Aĥjo, Zeĥarja, kaj Miklot. 38 Miklot naskigis Ŝimamon. Ili ankaŭ apud siaj fratoj enloĝiĝis en Jerusalem kun siaj fratoj. 39 Ner naskigis Kiŝon, Kiŝ naskigis Saulon, Saul naskigis Jonatanon, Malki-Ŝuan, Abinadabon, kaj Eŝbaalon. 40 La filo de Jonatan estis Merib-Baal, kaj Merib-Baal naskigis Miĥan. 41 La filoj de Miĥa estis:Piton, Meleĥ, kaj Taĥrea, 42 kaj Aĥaz-li naskigis Jaaran, Jaara naskigis Alemeton, Azmaveton, kaj Zimrin; Zimri naskigis Mocan; 43 Moca naskigis Binean; lia filo estis Refaja, lia filo estis Eleasa, lia filo estis Acel. 44 Acel havis ses filojn; jen estas iliaj nomoj:Azrikam, Boĥru, Iŝmael, Ŝearja, Obadja, kaj Ĥanan. Tio estis la filoj de Acel.

1 Dume la Filiŝtoj batalis kontraŭ Izrael; kaj la Izraelidoj forkuris de la Filiŝtoj, kaj falis mortigitaj sur la monto Gilboa. 2 Kaj la Filiŝtoj kuratingis Saulon kaj liajn filojn; kaj la Filiŝtoj mortigis Jonatanon kaj Abinadabon kaj Malki-Ŝuan, filojn de Saul. 3 La batalo fortiĝis kontraŭ Saul; kaj la arkpafistoj trovis lin, kaj li estis vundita de la arkpafistoj. 4 Tiam Saul diris al sia armilportisto:Eltiru vian glavon, kaj trapiku min per ĝi, por ke ne venu tiuj necirkumciditoj kaj ne mokmalhonoru min. Sed lia armilportisto ne volis, ĉar li forte timis. Tiam Saul prenis sian glavon kaj faligis sin sur ĝin. 5 Kiam lia armilportisto vidis, ke Saul mortis, li ankaŭ faligis sin sur la glavon kaj mortis. 6 Tiamaniere mortis Saul kaj liaj tri filoj, kaj lia tuta domo kune mortis. 7 Kiam ĉiuj Izraelidoj, kiuj estis en la valo, vidis, ke oni forkuras kaj ke Saul kaj liaj filoj mortis, tiam ili forlasis siajn urbojn kaj forkuris; kaj venis la Filiŝtoj kaj enloĝiĝis en ili. 8 En la sekvanta tago venis la Filiŝtoj, por senvestigi la mortigitojn, kaj ili trovis Saulon kaj liajn filojn falintajn sur la monto Gilboa. 9 Kaj ili senvestigis lin kaj prenis lian kapon kaj liajn armilojn kaj sendis en la landon de la Filiŝtoj ĉirkaŭen, por anonci al iliaj idoloj kaj al la popolo. 10 Kaj ili metis liajn armilojn en la domon de siaj dioj, kaj lian kranion ili alfiksis en la domo de Dagon. 11 Kiam la tuta Jabeŝ en Gilead aŭdis pri ĉio, kion faris la Filiŝtoj al Saul, 12 tiam leviĝis ĉiuj kuraĝuloj, kaj prenis la korpon de Saul kaj la korpojn de liaj filoj kaj alportis ilin en Jabeŝon, kaj enterigis iliajn ostojn sub la kverko en Jabeŝ, kaj fastis dum sep tagoj. 13 Tiamaniere mortis Saul pro siaj malbonagoj, kiujn li faris antaŭ la Eternulo, ne plenumante la vorton de la Eternulo; ankaŭ pro tio, ke li turnis sin al antaŭdiristino, por demandi, 14 sed ne demandis la Eternulon. Pro tio Li mortigis lin, kaj transdonis la reĝadon al David, filo de Jiŝaj.

1 Kaj kunvenis ĉiuj Izraelidoj al David en Ĥebronon, kaj diris:Jen ni estas via osto kaj via karno. 2 Ankaŭ hieraŭ kaj antaŭhieraŭ, kiam Saul estis ankoraŭ reĝo, vi elkondukadis kaj enkondukadis Izraelon; kaj la Eternulo, via Dio, diris al vi:Vi paŝtos Mian popolon Izrael, kaj vi estos estro de Mia