Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/36

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiam li revenis el Mezopotamio, kaj benis lin. 10 Kaj Dio diris al li: Via nomo estas Jakob; tamen ne plue estu nomata Jakob, sed Izrael estu via nomo. Kaj Li donis al li la nomon Izrael. 11 Kaj Dio diris al li: Mi estas Dio la Plejpotenca; fruktu kaj multiĝu; popolo kaj popolaro fariĝos el vi, kaj reĝoj eliros el via lumbo. 12 Kaj la landon, kiun Mi donis al Abraham kaj al Isaak, Mi donos al vi, kaj al via idaro post vi Mi donos la landon. 13 Kaj Dio forleviĝis de li sur la loko, kie Li parolis kun li. 14 Jakob starigis monumenton sur la loko, kie Li parolis kun li, monumenton ŝtonan; kaj li verŝis sur ĝin verŝoferon kaj verŝis sur ĝin oleon. 15 Kaj al la loko, kie Dio parolis kun li, Jakob donis la nomon Bet-El. 16 Kaj ili forlasis Bet-Elon. Kiam restis ankoraŭ negranda interspaco, por veni al Efrata, Raĥel naskis, kaj ŝia akuŝiĝo estis malfacila. 17 Dum ŝia akuŝiĝa suferado la akuŝistino diris al ŝi: Ne timu, ĉar ankaŭ ĉi tiu ĉe vi estas filo. 18 Dum la elirado de ŝia animo, ĉar ŝi estis mortanta, ŝi donis al li la nomon Ben-Oni; sed lia patro donis al li la nomon Benjamen. 19 Kaj Raĥel mortis, kaj oni enterigis ŝin sur la vojo al Efrata, kiu estas Bet-Leĥem. 20 Kaj Jakob starigis monumenton super ŝia tombo. Tio estas la tomba monumento de Raĥel ĝis la nuna tago. 21 Kaj Izrael formigris, kaj starigis sian tendon transe de la turo Eder. 22 En la tempo, kiam Izrael loĝis en tiu lando, Ruben iris kaj kuŝis kun Bilha, la kromvirino de lia patro. Kaj pri tio aŭdis Izrael.

La filoj de Jakob estis dek du: 23 la filoj de Lea: Ruben, la unuenaskito de Jakob, kaj Simeon kaj Levi kaj Jehuda kaj Isaĥar kaj Zebulun; 24 la filoj de Raĥel: Jozef kaj Benjamen; 25 kaj la filoj de Bilha, sklavino de Raĥel: Dan kaj Naftali; 26 kaj la filoj de Zilpa, sklavino de Lea: Gad kaj Aŝer. Tio estas la filoj de Jakob, kiuj naskiĝis al li en Mezopotamio. 27 Kaj Jakob venis al sia patro Isaak en Mamre, al Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron), kie vivis fremdule Abraham kaj Isaak. 28 Isaak havis la aĝon de cent okdek jaroj. 29 Kaj Isaak konsumiĝis kaj mortis kaj alkolektiĝis al sia popolo, estante maljuna kaj sata de vivo. Kaj lin enterigis liaj filoj Esav kaj Jakob.


36 JEN estas la generaciaro de Esav, kiu ankaŭ estas Edom. 2 Esav prenis siajn edzinojn el la Kanaanidinoj: Adan, filinon de Elon la Ĥetido, kaj Oholibaman, filinon de Ana, filino de Cibeon la Ĥivido, 3 kaj Basmaton, filinon de Iŝmael, fratinon de Nebajot. 4 Kaj Ada naskis al Esav Elifazon, kaj Basmat naskis Reuelon. 5 Kaj Oholibama naskis Jeuŝon kaj Jalamon kaj Koraĥon. Tio estas la filoj de Esav, kiuj naskiĝis al li en la lando Kanaana. 6 Kaj Esav prenis siajn edzinojn kaj siajn filojn kaj siajn filinojn kaj ĉiujn siajn domanojn kaj sian havon kaj ĉiujn siajn brutojn kaj sian tutan akiritaĵon, kiun li akiris en la lando Kanaana; kaj foriris en alian landon, for de sia frato Jakob. 7 Ĉar ilia havo estis tiel granda, ke ili ne povis loĝi kune; kaj la lando, en kiu ili vivis fremdule, ne povis teni ilin pro la grandeco de iliaj brutaroj. 8 Kaj Esav ekloĝis sur la monto Seir; Esav estas ankaŭ Edom. 9 Kaj jen estas la generaciaro de Esav, la patro de la Edomidoj, sur la monto Seir: 10 jen estas la nomoj de la filoj de Esav: Elifaz, filo de Ada, edzino de Esav; Reuel, filo de Basmat, edzino de Esav. 11 Kaj la filoj de Elifaz estis: Teman, Omar, Cefo kaj Gatam kaj Kenaz. 12 Kaj Timna estis kromvirino de Elifaz, filo de Esav, kaj ŝi naskis al Elifaz Amalekon. Tio estas la filoj de Ada, edzino de Esav. 13 Kaj jen estas la filoj de Reuel: Naĥat kaj Zeraĥ, Ŝama kaj Miza. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav. 14 Kaj jen estas la filoj de Oholibama, filino de Ana, filino de Cibeon, edzino de Esav: ŝi naskis al Esav Jeuŝon kaj Jalamon kaj Koraĥon. 15 Jen estas la ĉefoj de la filoj de Esav: la filoj de Elifaz, unuenaskito de Esav: ĉefo Teman, ĉefo Omar, ĉefo Cefo, ĉefo Kenaz, 16 ĉefo Koraĥ, ĉefo Gatam, ĉefo Amalek. Tio estas la ĉefoj de Elifaz en la lando de Edom. Tio estas la filoj de Ada. 17 Kaj jen estas la filoj de Reuel, filo de Esav: ĉefo Naĥat, ĉefo Zeraĥ, ĉefo Ŝama, ĉefo Miza. Tio estas la ĉefoj de Reuel en