Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/37

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

la lando de Edom. Tio estas la filoj de Basmat, edzino de Esav. 18 Kaj jen estas la filoj de Oholibama, edzino de Esav: ĉefo Jeuŝ, ĉefo Jalam, ĉefo Koraĥ. Tio estas la ĉefoj de Oholibama, filino de Ana, edzino de Esav. 19 Tio estas la filoj de Esav, kaj tio estas iliaj ĉefoj. Tio estas Edom.

20 Jen estas la filoj de Seir la Ĥorido, kiuj loĝis en la lando: Lotan kaj Ŝobal kaj Cibeon kaj Ana 21 kaj Diŝon kaj Ecer kaj Diŝan. Tio estas la ĉefoj de la Ĥoridoj, filoj de Seir, en la lando de Edom. 22 La filoj de Lotan estis: Ĥori kaj Hemam; kaj la fratino de Lotan estis Timna. 23 Kaj jen estas la filoj de Ŝobal: Alvan kaj Manaĥat kaj Ebal, Ŝefo kaj Onam. 24 Kaj jen estas la infanoj de Cibeon: Aja kaj Ana. Tio estas tiu Ana, kiu trovis la varmajn akvojn en la dezerto, kiam li paŝtis la azenojn de sia patro Cibeon. 25 Kaj jen estas la infanoj de Ana: Diŝon, kaj Oholibama, filino de Ana. 26 Kaj jen estas la filoj de Diŝon: Ĥemdan kaj Eŝban kaj Jitran kaj Keran. 27 Jen estas la filoj de Ecer: Bilhan kaj Zaavan kaj Akan. 28 Jen estas la filoj de Diŝan: Uc kaj Aran. 29 Jen estas la ĉefoj de la Ĥoridoj: ĉefo Lotan, ĉefo Ŝobal, ĉefo Cibeon, ĉefo Ana, 30 ĉefo Diŝon, ĉefo Ecer, ĉefo Diŝan. Tio estas la ĉefoj de la Ĥoridoj, laŭ la ordo de ilia ĉefeco en la lando Seir.

31 Kaj jen estas la reĝoj, kiuj reĝis en la lando de Edom, antaŭ ol aperis reĝoj ĉe la Izraelidoj: 32 En Edom reĝis Bela, filo de Beor, kaj la nomo de lia urbo estis Dinhaba. 33 Kiam Bela mortis, ekreĝis anstataŭ li Jobab, filo de Zeraĥ el Bocra. 34 Kiam mortis Jobab, ekreĝis anstataŭ li Ĥuŝam el la lando de la Temananoj. 35 Kiam mortis Ĥuŝam, ekreĝis anstataŭ li Hadad, filo de Bedad, kiu venkobatis la Midjanidojn sur la kampo de Moab; kaj la nomo de lia urbo estis Avit. 36 Kiam mortis Hadad, ekreĝis anstataŭ li Samla el Masreka. 37 Kiam mortis Samla, ekreĝis anstataŭ li Ŝaul el Reĥobot ĉe la Rivero. 38 Kiam mortis Ŝaul, ekreĝis anstataŭ li Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor. 39 Kiam mortis Baal-Ĥanan, filo de Aĥbor, ekreĝis anstataŭ li Hadar; la nomo de lia urbo estis Pau, kaj la nomo de lia edzino estis Mehetabel, filino de Matred, filino de Me-Zahab. 40 Kaj jen estas la nomoj de la ĉefoj de Esav, laŭ iliaj gentoj, lokoj, kaj nomoj: ĉefo Timna, ĉefo Alva, ĉefo Jetet, 41 ĉefo Oholibama, ĉefo Ela, ĉefo Pinon, 42 ĉefo Kenaz, ĉefo Teman, ĉefo Mibcar, 43 ĉefo Magdiel, ĉefo Iram. Tio estas la ĉefoj de Edom, kiel ili loĝis en la lando, posedata de ili. Esav estis la patro de la Edomidoj.


37 JAKOB loĝis en la lando, en kiu lia patro loĝis fremdule, en la lando Kanaana. 2 Jen estas la generaciaro de Jakob. Jozef, havante la aĝon de dek sep jaroj, paŝtis kune kun siaj fratoj la brutaron; li estis knabo kune kun la filoj de Bilha kaj la filoj de Zilpa, la edzinoj de lia patro; kaj malbonajn famojn pri ili Jozef raportadis al ilia patro. 3 Kaj Izrael amis Jozefon pli ol ĉiujn siajn filojn, ĉar li estis por li filo naskita en maljuneco; kaj li faris al li mikskoloran veston. 4 Ĉar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol ĉiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace. 5 Jozef havis sonĝon, kaj li rakontis ĝin al siaj fratoj; tiam ili ekmalamis lin ankoraŭ pli. 6 Li diris al ili: Aŭskultu la sonĝon, kiun mi sonĝis: 7 ni ligis garbojn meze de la kampo; kaj jen mia garbo stariĝis kaj restis starante, kaj viaj garboj ĝin ĉirkaŭis kaj profunde kliniĝis antaŭ mia garbo. 8 Tiam liaj fratoj diris al li: Ĉu vi estos reĝo super ni? aŭ ĉu vi regos super ni? Kaj ili ankoraŭ pli ekmalamis lin pro liaj sonĝoj kaj pro liaj vortoj. 9 Kaj li sonĝis ankoraŭ alian sonĝon kaj rakontis ĝin al siaj fratoj, kaj diris: Mi sonĝis ankoraŭ unu sonĝon: jen la suno kaj la luno kaj dek unu steloj kliniĝas antaŭ mi. 10 Kaj li rakontis al sia patro kaj al siaj fratoj; kaj lia patro faris al li riproĉon, kaj diris al li: Kion vi volas kun tiu sonĝo, kiun vi sonĝis? ĉu mi kaj via patrino kaj viaj fratoj venos, por kliniĝi antaŭ vi ĝis la tero? 11 Kaj liaj fratoj lin enviis, sed lia patro konservis en la memoro la aferon. 12 Liaj fratoj iris paŝti la ŝafojn de sia patro en Ŝeĥem. 13 Kaj Izrael diris al Jozef: Viaj fratoj paŝtas ja en Ŝeĥem; venu do, mi sendos vin al ili. Kaj