Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/38

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

tiu respondis al li: Jen mi estas. 14 Kaj Izrael diris al li: Iru, rigardu, kiel fartas viaj fratoj kaj kiel fartas la ŝafoj, kaj alportu al mi respondon. Kaj li forsendis lin el la valo de Ĥebron, kaj tiu venis Ŝeĥemon. 15 Kaj iu viro trovis lin, kaj vidis, ke li erarvagas sur la kampo; kaj la viro demandis lin: Kion vi serĉas? 16 Kaj li diris: Miajn fratojn mi serĉas; diru al mi, kie ili paŝtas. 17 Kaj la viro diris: Ili foriris de ĉi tie; ĉar mi aŭdis, ke ili diris: Ni iru al Dotan. Kaj Jozef iris serĉi siajn fratojn, kaj trovis ilin en Dotan. 18 Kaj ili ekvidis lin de malproksime; kaj antaŭ ol li alproksimiĝis al ili, naskiĝis en ili la malbona intenco mortigi lin. 19 Kaj ili diris unu al alia: Jen tiu sonĝisto venas; 20 nun ni iru kaj mortigu lin, kaj ni ĵetu lin en unu el la putoj, kaj ni diru, ke sovaĝa besto lin formanĝis; kaj ni vidos, kio fariĝos el liaj sonĝoj. 21 Sed tion aŭdis Ruben kaj savis lin el iliaj manoj, kaj diris: Ni ne mortigu lin. 22 Kaj Ruben diris al ili: Ne verŝu sangon; ĵetu lin en ĉi tiun puton, kiu estas en la dezerto, sed manon ne metu sur lin. Ĉar li intencis savi lin el iliaj manoj kaj revenigi lin al sia patro. 23 Kaj kiam Jozef venis al siaj fratoj, ili deprenis de li lian veston, la mikskoloran veston, kiu estis sur li; 24 kaj ili prenis lin kaj ĵetis lin en la puton; sed la puto estis malplena, akvo ne estis en ĝi. 25 Kiam ili sidiĝis, por manĝi panon, ili levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen karavano da Iŝmaelidoj venas el Gilead, kaj iliaj kameloj portas aromaĵojn kaj balzamon kaj mirhon; ili iras, direktante sin al Egiptujo. 26 Kaj Jehuda diris al siaj fratoj: Kian profiton ni havos, se ni mortigos nian fraton kaj kaŝos lian sangon? 27 Venu, ni vendos lin al la Iŝmaelidoj, por ke nia mano ne metiĝu sur lin; ĉar li estas nia frato, nia karno. Kaj liaj fratoj akceptis lian proponon. 28 Kaj kiam la Midjanidoj, la komercistoj, preteriris, ili eltiris kaj levis Jozefon el la puto kaj vendis Jozefon al la Iŝmaelidoj por dudek arĝentaj moneroj; kaj tiuj forkondukis Jozefon al Egiptujo. 29 Kiam Ruben revenis al la puto, li vidis, ke Jozef ne estas en la puto. Kaj li disŝiris siajn vestojn. 30 Kaj li reiris al siaj fratoj, kaj diris: La knabo forestas, kaj kien mi nun iros? 31 Kaj ili prenis la veston de Jozef kaj buĉis kapron kaj trempis la veston en la sango. 32 Kaj ili sendis la mikskoloran veston kaj venigis ĝin al sia patro, kaj dirigis: Ĉi tion ni trovis; rigardu, ĉu ĝi estas la vesto de via filo aŭ ne. 33 Kaj li rekonis ĝin, kaj diris: Ĝi estas la vesto de mia filo! sovaĝa besto lin formanĝis! disŝirita estas Jozef! 34 Kaj Jakob disŝiris siajn vestojn kaj metis sakaĵon ĉirkaŭ sian lumbon kaj funebris pri sia filo multe da tagoj. 35 Kaj ĉiuj liaj filoj kaj filinoj penis konsoli lin, sed li ne volis konsoliĝi, kaj diris: En funebro mi iros en Ŝeolon al mia filo. Tiel ploris pri li lia patro. 36 Sed la Midjanidoj vendis lin en Egiptujo al Potifar, kortegano de Faraono, estro de la korpogardistoj.


38 EN tiu tempo Jehuda apartiĝis for de siaj fratoj, kaj ekloĝis apud iu Adulamano, kiu estis nomata Ĥira. 2 Kaj Jehuda vidis tie filinon de iu Kanaanido, nomata Ŝua, kaj li prenis ŝin kaj envenis al ŝi. 3 Kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon; kaj li donis al li la nomon Er. 4 Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filon, kaj ŝi donis al li la nomon Onan. 5 Kaj ankoraŭ plue ŝi naskis filon, kaj donis al li la nomon Ŝela. Sed Jehuda estis en Kezib, kiam ŝi naskis tiun. 6 Kaj Jehuda prenis edzinon por sia unuenaskito Er, kaj ŝia nomo estis Tamar. 7 Sed Er, la unuenaskito de Jehuda, estis malbona antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj la Eternulo lin mortigis. 8 Tiam Jehuda diris al Onan: Envenu al la edzino de via frato, kaj boedziĝu kun ŝi kaj naskigu idaron al via frato. 9 Sed Onan sciis, ke ne por li estos la idaro; tial, envenante al la edzino de sia frato, li elverŝadis la semon sur la teron, por ne doni idaron al sia frato. 10 Kaj malplaĉis al la Eternulo tio, kion li faris, kaj Li mortigis ankaŭ lin. 11 Tiam Jehuda diris al sia bofilino Tamar: Restu kiel vidvino en la domo de via patro, ĝis grandiĝos mia filo Ŝela. Ĉar li timis, ke eble li ankaŭ mortos, kiel liaj fratoj. Kaj Tamar iris kaj ekloĝis en la domo