Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/377

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kiam ektondris la voĉo de la trumpetoj kaj cimbaloj kaj aliaj muzikaj instrumentoj, kaj de la glorkantado al la Eternulo, ke Li estas bona kaj ke Lia favorkoreco estas eterna:tiam la domo pleniĝis de nubo, la domo de la Eternulo; 14 kaj la pastroj ne povis stari kaj servi pro la nubo, ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de Dio.

1 Tiam Salomono ekparolis:La Eternulo diris, ke Li deziras loĝi en mallumo; 2 tial mi konstruis domon por Via loĝado, kaj lokon por Via restado eterna. 3 Kaj la reĝo turnis sian vizaĝon kaj benis la tutan komunumon de Izrael; kaj la tuta komunumo de Izrael staris. 4 Kaj li diris:Benata estu la Eternulo, Dio de Izrael, kiu parolis per Sia buŝo al mia patro David, kaj nun plenumis per Sia mano, dirante: 5 De post la tago, kiam Mi elkondukis Mian popolon el la lando Egipta, Mi elektis neniun urbon inter ĉiuj triboj de Izrael, por konstrui domon, en kiu estus Mia nomo; kaj Mi ne elektis homon, ke li estu reganto super Mia popolo Izrael. 6 Sed Mi elektis Jerusalemon, ke Mia nomo tie estu; kaj Mi elektis Davidon, ke li estu super Mia popolo Izrael. 7 Mia patro David havis la intencon konstrui domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael. 8 Sed la Eternulo diris al mia patro David:Intencante konstrui domon al Mia nomo, vi agis bone, havante tian intencon; 9 tamen la domon konstruos ne vi, sed nur via filo, kiu eliris el viaj lumboj, li konstruos la domon al Mia nomo. 10 Kaj la Eternulo plenumis Sian vorton, kiun Li diris:mi leviĝis anstataŭ mia patro David kaj sidiĝis sur la trono de Izrael, kiel diris la Eternulo, kaj mi konstruis la domon al la nomo de la Eternulo, Dio de Izrael. 11 Kaj mi metis tien la keston, en kiu troviĝas la interligo de la Eternulo, kiun Li faris kun la Izraelidoj. 12 Kaj li stariĝis antaŭ la altaro de la Eternulo kontraŭ la tuta komunumo de Izrael, kaj li etendis siajn manojn 13 (ĉar Salomono estis farinta kupran ambonon, havantan la longon de kvin ulnoj, la larĝon de kvin ulnoj, kaj la alton de tri ulnoj, kaj li estis lokinta ĝin meze de la antaŭkorto:li nun stariĝis sur ĝi, ekgenuis antaŭ la tuta komunumo de Izrael, etendis siajn manojn al la ĉielo), 14 kaj li parolis:Ho Eternulo, Dio de Izrael! ne ekzistas dio simila al Vi en la ĉielo nek sur la tero; Vi konservas la interligon kaj la favorkorecon al Viaj servantoj, kiuj iradas antaŭ Vi per sia tuta koro; 15 Vi plenumis al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li; Vi parolis per Via buŝo, kaj Vi plenumis per Via mano, kiel ni nun vidas. 16 Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, plenumu plue al Via servanto David, mia patro, kion Vi promesis al li, dirante:Ne mankos ĉe vi antaŭ Mi viro, sidanta sur la trono de Izrael, se viaj filoj nur observados sian vojon, por iri laŭ Mia instruo, kiel vi iradis antaŭ Mi. 17 Nun, ho Eternulo, Dio de Izrael, veriĝu Via vorto, kiun Vi diris al Via servanto David. 18 Ĉu efektive Dio loĝus kun homoj sur la tero? ja la ĉielo kaj la ĉielo de ĉieloj ne povas Vin ampleksi; des pli tion ne povas ĉi tiu domo, kiun mi konstruis! 19 Sed turnu Vin al la preĝo de Via servanto kaj al lia petego, ho Eternulo, mia Dio, por aŭskulti la vokadon kaj la preĝon, per kiu Via servanto preĝas antaŭ Vi, 20 por ke Viaj okuloj estu nefermitaj super ĉi tiu domo tage kaj nokte, super la loko, pri kiu Vi promesis, ke Vi estigos tie Vian nomon; por aŭskulti la preĝon, kiun Via servanto faros sur ĉi tiu loko. 21 Kaj aŭskultu la petegojn de Via servanto kaj de Via popolo Izrael, per kiuj ili preĝos sur ĉi tiu loko; aŭskultu el la loko de Via loĝado, el la ĉielo; kaj kiam Vi aŭskultos, Vi pardonu. 22 Se iu pekos kontraŭ sia proksimulo, kaj oni postulos de li ĵuron, ke li ĵuru, kaj la ĵuro estos farata antaŭ Via altaro en ĉi tiu domo: 23 tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj faru juĝon pri Viaj servantoj, repagante al la malbonagulo, metante lian konduton sur lian kapon, kaj elmontrante la pravecon de virtulo, rekompencante lin laŭ lia virteco. 24 Se Via popolo Izrael estos frapita de malamiko, pekinte antaŭ Vi, sed ili returnos sin kaj gloros Vian nomon kaj preĝos kaj petegos antaŭ Vi en ĉi tiu domo: 25 tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Via popolo