Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/378

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Izrael, kaj revenigu ilin sur la teron, kiun Vi donis al ili kaj al iliaj patroj. 26 Se la ĉielo ŝlosiĝos tiel, ke ne estos pluvo pro tio, ke ili pekis antaŭ Vi, sed ili ekpreĝos sur ĉi tiu loko kaj gloros Vian nomon kaj returnos sin de sia peko, por ke Vi aŭskultu ilin: 27 tiam aŭskultu el la ĉielo, kaj pardonu la pekon de Viaj servantoj kaj de Via popolo Izrael, montrante al ili la bonan vojon, kiun ili devas iri; kaj donu pluvon sur Vian landon, kiun Vi donis al Via popolo kiel heredaĵon. 28 Se estos malsato en la lando, aŭ se estos pesto, brulsekeco, velkado, akridoj, aŭ vermoj, aŭ se premos ilin malamiko en la lando de ilia loĝado, aŭ se estos ia plago aŭ malsano; 29 ĉe ĉiu preĝo, ĉe ĉiu petego, kiun faros iu homo aŭ Via tuta popolo Izrael, kiam ĉiu el ili sentos sian malfeliĉon kaj sian doloron kaj etendos siajn manojn al ĉi tiu domo: 30 aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, kaj pardonu, kaj redonu al ĉiu konforme al lia tuta konduto, kiel Vi konas lian koron (ĉar Vi sola konas la koron de la homidoj); 31 por ke ili Vin timu, kaj por ke ili iradu laŭ Viaj vojoj dum la tuta tempo, kiun ili vivas sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj. 32 Ankaŭ koncerne aligentulon, kiu ne estas el Via popolo Izrael, sed venos el malproksima lando pro Via granda nomo, pro Via forta mano, kaj pro Via etendita brako, kaj li venos kaj preĝos en ĉi tiu domo: 33 Vi aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, kaj faru ĉion, pri kio vokos al Vi la aligentulo; por ke ĉiuj popoloj de la tero konu Vian nomon, kaj timu Vin tiel, kiel Via popolo Izrael, kaj por ke ili sciu, ke per Via nomo estas nomata ĉi tiu domo, kiun mi konstruis. 34 Kiam Via popolo eliros milite kontraŭ siajn malamikojn laŭ la vojo, laŭ kiu Vi ilin sendos, kaj ili preĝos al Vi, turninte sin al ĉi tiu urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 35 tiam aŭskultu el la ĉielo ilian preĝon kaj ilian petegon, kaj defendu ilian aferon. 36 Se ili pekos antaŭ Vi (ĉar ne ekzistas homo, kiu ne pekus), kaj Vi ekkoleros kontraŭ ili kaj transdonos ilin al malamiko, kaj iliaj kaptintoj forkondukos ilin en landon malproksiman aŭ proksiman; 37 sed ili rekonsciiĝos en la lando, en kiu ili estos kaptitaj, konvertiĝos, kaj petegos Vin en la lando de sia kaptiteco, dirante:Ni pekis, ni malbonagis, ni krimis; 38 kaj ili returnos sin al Vi per sia tuta koro kaj per sia tuta animo en la lando de sia kaptiteco, kien oni forkondukis ilin, kaj ili preĝos, turninte sin al sia lando, kiun Vi donis al iliaj patroj, kaj al la urbo, kiun Vi elektis, kaj al la domo, kiun mi konstruis al Via nomo: 39 tiam aŭskultu el la ĉielo, el la loko de Via loĝado, ilian preĝon kaj ilian petegon, defendu ilian aferon, kaj pardonu al Via popolo tion, per kio ili pekis antaŭ Vi. 40 Nun, ho mia Dio, Viaj okuloj estu nefermitaj kaj Viaj oreloj estu atentaj al la preĝo sur ĉi tiu loko. 41 Kaj nun leviĝu, ho Dio Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la arkeo de Via potenco. Viaj pastroj, ho Dio Eternulo, vestiĝu per savo, kaj Viaj fideluloj ĝuu bonon. 42 Ho Dio Eternulo, ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito; memoru la favorkorecon koncerne Davidon, Vian servanton.

1 Kiam Salomono finis la preĝadon, malleviĝis fajro el la ĉielo kaj forbruligis la bruloferon kaj la aliajn oferojn; kaj la majesto de la Eternulo plenigis la domon. 2 Kaj la pastroj ne povis eniri en la domon de la Eternulo, ĉar la majesto de la Eternulo plenigis la domon de la Eternulo. 3 Kaj ĉiuj Izraelidoj vidis, kiel la fajro kaj la majesto de la Eternulo malleviĝis sur la domon, kaj ili ekgenuis vizaĝaltere sur la pavimo, adorkliniĝis, kaj dankis la Eternulon, ke Li estas bona, ke eterna estas Lia favorkoreco. 4 Kaj la reĝo kaj la tuta popolo faris oferojn antaŭ la Eternulo. 5 La reĝo Salomono oferis dudek du mil bovojn kaj cent dudek mil ŝafojn. Tiamaniere la reĝo kaj la tuta popolo inaŭguris la domon de Dio. 6 La pastroj staris sur siaj postenoj, kaj la Levidoj kun la muzikaj instrumentoj por la Eternulo, kiujn faris la reĝo David, por kanti dankon al la Eternulo, ke eterna estas Lia favorkoreco, per la laŭdkantoj de David; kaj la pastroj trumpetis apud ili, kaj ĉiuj Izraelidoj staris. 7 Kaj Sal-