Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/393

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Izrael? La homo de Dio respondis:La Eternulo povas doni al vi pli ol tio. 10 Tiam Amacja apartigis la militistojn, kiuj venis al li el la lando de Efraim, ke ili iru al sia loko. Kaj forte ekflamis ilia kolero kontraŭ Judujo, kaj ili reiris al sia loko kun kolero. 11 Kaj Amacja havis la kuraĝon kaj kondukis sian popolon kaj iris en la Valon de Salo; kaj li mortigis el la Seiranoj dek mil; 12 kaj dek mil vivantajn la Judoj prenis en kaptitecon kaj kondukis ilin sur la supron de roko, kaj ĵetis ilin malsupren de la supro de la roko tiel, ke ĉiuj dishakiĝis. 13 Sed la militistoj, kiujn Amacja sendis returne, por ke ili ne iru kun li en la militon, kuris en la urbojn de Judujo, de Samario ĝis Bet-Ĥoron, kaj mortigis tie tri mil homojn, kaj kaptis multe da rabakiraĵo. 14 Kiam Amacja revenis post la venkobato de la Edomidoj, li alportis la diojn de la Seiranoj kaj starigis ilin al si kiel diojn, kaj antaŭ ili li adorkliniĝis kaj al ili li incensis. 15 Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Amacja, kaj Li sendis al li profeton, kaj ĉi tiu diris al li:Kial vi turnas vin al la dioj de la popolo, kiuj ne savis sian popolon kontraŭ via mano? 16 Kaj dum li estis parolanta al li, la reĝo diris al li:Ĉu oni faris vin konsilisto de la reĝo? ĉesu, ĉar alie oni vin mortigos. Tiam la profeto ĉesis, kaj diris:Mi scias, ke Dio decidis pereigi vin; ĉar vi tion faris kaj vi ne aŭskultis mian konsilon. 17 Amacja, reĝo de Judujo, konsiliĝis, kaj sendis al Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, filo de Jehu, reĝo de Izrael, por diri:Venu, ni komparu niajn fortojn. 18 Tiam Joaŝ, reĝo de Izrael, sendis al Amacja, reĝo de Judujo, por diri:La prunelo sur Lebanon sendis al la cedro sur Lebanon, por diri:Donu vian filinon al mia filo kiel edzinon. Sed preteriris sovaĝa besto de Lebanon kaj dispremis per la piedoj la prunelon. 19 Vi diras al vi:Jen mi venkobatis la Edomidojn; kaj via koro fieriĝis kaj serĉas gloron. Sidu nun hejme; kial vi volas entrepreni aferon malfeliĉan, ke vi falu kaj kun vi ankaŭ Judujo? 20 Sed Amacja ne obeis; ĉar tio estis de Dio, por transdoni ilin en manojn pro tio, ke ili turnis sin al la dioj de Edom. 21 Kaj eliris Joaŝ, reĝo de Izrael, kaj ili komparis siajn fortojn, li kaj Amacja, reĝo de Judujo, en Bet-Ŝemeŝ, kiu estas en Judujo. 22 Kaj la Judoj estis venkobatitaj de la Izraelidoj, kaj ili diskuris ĉiu al sia tendo. 23 Kaj Amacjan, reĝon de Judujo, filon de Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, kaptis Joaŝ, reĝo de Izrael, en Bet-Ŝemeŝ, kaj venigis lin en Jerusalemon; kaj li detruis la muregon de Jerusalem, de la Pordego de Efraim ĝis la Pordego Angula, sur la spaco de kvarcent ulnoj. 24 Kaj li prenis la tutan oron kaj arĝenton, kaj ĉiujn vazojn, kiuj troviĝis en la domo de Dio ĉe Obed-Edom, kaj la trezorojn de la reĝa domo, kaj ankaŭ garantiulojn, kaj li reiris en Samarion. 25 Kaj Amacja, filo de Joaŝ, reĝo de Judujo, vivis post la morto de Joaŝ, filo de Jehoaĥaz, reĝo de Izrael, ankoraŭ dek kvin jarojn. 26 La cetera historio de Amacja, la unua kaj la lasta, estas priskribita en la libro de la reĝoj de Judujo kaj de Izrael. 27 De la tempo, kiam Amacja deturnis sin de la Eternulo, oni faris kontraŭ li konspiron en Jerusalem, kaj li forkuris en Laĥiŝon. Sed oni sendis post li en Laĥiŝon, kaj tie oni lin mortigis. 28 Kaj oni venigis lin sur ĉevaloj kaj enterigis lin kun liaj patroj en la urbo de Judujo.

1 Kaj la tuta Juda popolo prenis Uzijan, kiu havis la aĝon de dek ses jaroj, kaj faris lin reĝo anstataŭ lia patro Amacja. 2 Li prikonstruis Elaton kaj revenigis ĝin al Judujo, post kiam la reĝo ekdormis kun siaj patroj. 3 La aĝon de dek ses jaroj havis Uzija, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek du jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeĥolja, el Jerusalem. 4 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Amacja. 5 Li turnadis sin al Dio en la tempo de Zeĥarja, la kompetentulo en Diaj vizioj; kaj en tiu tempo, kiam li turnadis sin al la Eternulo, Dio donadis al li sukceson. 6 Li eliris kaj militis kontraŭ la Filiŝtoj; li detruis la muregon de Gat, la muregon de Jabne, kaj la muregon de Aŝdod; kaj li konstruis