Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/394

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

urbojn en la regiono de Aŝdod kaj en Filiŝtujo. 7 Kaj Dio helpis al li kontraŭ la Filiŝtoj, kaj kontraŭ la Araboj, kiuj loĝis en Gur-Baal, kaj kontraŭ la Meunoj. 8 Kaj la Amonidoj donis al Uzija donacojn, kaj lia nomo fariĝis fama ĝis la limo de Egiptujo, ĉar li estis tre forta. 9 Uzija konstruis turojn en Jerusalem super la Pordego Angula, super la Pordego de la Valo, kaj super la angulo, kaj fortikigis ilin. 10 Li konstruis ankaŭ turojn en la dezerto kaj elhakis multe da putoj, ĉar li havis multe da brutoj sur la malaltaĵo kaj sur la ebenaĵo; li havis ankaŭ terkultivistojn kaj vinberistojn sur la montoj kaj kreskotaŭgaj lokoj, ĉar li estis amanto de la tero. 11 Uzija havis militistaron, kapablan por bataloj, elirantan en militon per taĉmentoj, laŭ la nombro, kalkulita de la skribisto Jeiel kaj de la inspektisto Maaseja, sub kontrolo de Ĥananja, el la altranguloj de la reĝo. 12 La tuta nombro de la ĉefoj de patrodomoj, el la bravaj militistoj, estis du mil sescent; 13 kaj sub ilia regado estis militistaro el tricent sep mil kvincent povantaj fari militon kun batalkapableco, por helpi al la reĝo kontraŭ la malamiko. 14 Kaj Uzija pretigis por ili, por la tuta militistaro, ŝildojn, lancojn, kaskojn, kirasojn, pafarkojn, kaj ŝtonojn por ŝtonĵetiloj. 15 Kaj li faris en Jerusalem maŝinojn, elpensitajn de specialistoj, por ke ili troviĝu sur la turoj kaj sur la anguloj, por ĵetadi sagojn kaj grandajn ŝtonojn. Kaj lia nomo fariĝis fama malproksime, ĉar li mirinde aranĝis al si helpon, ĝis li fariĝis potenca. 16 Sed kiam li fariĝis potenca, lia koro fieriĝis tiel, ke li malboniĝis. Li krimis kontraŭ la Eternulo, lia Dio, kaj li eniris en la templon de la Eternulo, por incensi sur la altaro de incensado. 17 Kaj eniris post li la pastro Azarja, kaj kun li okdek pastroj de la Eternulo, kuraĝuloj; 18 kaj ili stariĝis kontraŭ la reĝo Uzija, kaj diris al li:Ne vi, Uzija, devas incensi al la Eternulo, sed incensi devas la pastroj, idoj de Aaron, sanktigitaj; eliru el la sanktejo, ĉar vi faris krimon, kaj tio ne estos por vi honora antaŭ Dio, la Eternulo. 19 Tiam Uzija ekkoleris, kaj en la mano li tenis incensilon, por incensi. Sed kiam li ekkoleris kontraŭ la pastroj, lepro aperis sur lia frunto, antaŭ la pastroj en la domo de la Eternulo, apud la altaro de incensado. 20 Kiam sin turnis al li la ĉefpastro Azarja kaj ĉiuj pastroj, ili ekvidis, ke li havas lepron sur la frunto. Kaj ili rapide elkondukis lin de tie, kaj ankaŭ li mem rapidis eliri, ĉar la Eternulo lin frapis. 21 Kaj la reĝo Uzija restis lepra ĝis la tago de sia morto, kaj li loĝis en izolita domo de leprulo; ĉar li estis forigita for de la domo de la Eternulo. Kaj lia filo Jotam estis ĉefo de la reĝa domo kaj regis la popolon de la lando. 22 La ceteran historion de Uzija, la unuan kaj la lastan, priskribis la profeto Jesaja, filo de Amoc. 23 Kaj Uzija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin kun liaj patroj sur la kampo de la tomboj de la reĝoj; ĉar oni diris:Li estas leprulo. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Jotam.

1 La aĝon de dudek kvin jaroj havis Jotam, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Jeruŝa, filino de Cadok. 2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro Uzija; sed li ne eniris en la templon de la Eternulo; kaj la popolo ĉiam ankoraŭ pekadis. 3 Li konstruis la supran pordegon de la domo de la Eternulo, kaj ĉe la muro de Ofel li multe konstruis. 4 Li konstruis ankaŭ urbojn sur la monto de Jehuda, kaj en la arbaroj li konstruis kastelojn kaj turojn. 5 Li militis kontraŭ la reĝo de la Amonidoj kaj venkis ilin; kaj la Amonidoj donis al li en tiu jaro cent kikarojn da arĝento, dek mil kor�ojn da tritiko, kaj dek mil da hordeo. Tion saman donis al li la Amonidoj ankaŭ en la dua jaro kaj en la tria. 6 Jotam fariĝis potenca, ĉar li bone aranĝis siajn vojojn antaŭ la Eternulo, sia Dio. 7 La cetera historio de Jotam, ĉiuj liaj militoj kaj liaj vojoj, estas priskribitaj en la libro de la reĝoj de Izrael kaj Judujo. 8 La aĝon de dudek kvin jaroj li havis, kiam li fariĝis reĝo, kaj dek ses jarojn li reĝis en Jerusalem. 9 Kaj Jotam ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo de David. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Aĥaz.