Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/396

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la urbo, en Jerusalem; ĉar oni ne metis lin en la tombojn de la reĝoj de Izrael. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Ĥizkija.

1 Ĥizkija fariĝis reĝo, havante la aĝon de dudek kvin jaroj, kaj dudek naŭ jarojn li reĝis en Jerusalem. La nomo de lia patrino estis Abija, filino de Zeĥarja. 2 Li agadis bone antaŭ la Eternulo, tiel same, kiel agadis lia patro David. 3 En la unua jaro de sia reĝado, en la unua monato, li malŝlosis la pordojn de la domo de la Eternulo kaj riparis ilin. 4 Kaj li venigis la pastrojn kaj la Levidojn, kolektis ilin sur la placo orienta, 5 kaj diris al ili:Aŭskultu min, ho Levidoj! nun vi sanktigu vin, kaj sanktigu la domon de la Eternulo, Dio de viaj patroj, kaj elĵetu la malpuraĵon el la sanktejo. 6 Ĉar niaj patroj krimis, agadis malbone antaŭ la Eternulo, nia Dio, forlasis Lin, forturnis sian vizaĝon de la loĝejo de la Eternulo, kaj turnis al ĝi sian dorson. 7 Ili ankaŭ ŝlosis la pordojn de la portiko, estingis la lucernojn, incensojn ili ne incensis, kaj bruloferojn ili ne faris en la sanktejo al Dio de Izrael. 8 Kaj ekkoleris la Eternulo kontraŭ Judujo kaj Jerusalem; kaj Li elmetis ilin al teruro, ruinigo, kaj mokado, kiel vi vidas per viaj okuloj. 9 Kaj jen niaj patroj falis de glavo, kaj niaj filoj, filinoj, kaj edzinoj estas pro tio en kaptiteco. 10 Nun mi intencas fari interligon kun la Eternulo, Dio de Izrael, por ke Li forigu de ni la flamon de Sia kolero. 11 Miaj infanoj, nun ne estu malzorgaj, ĉar vin elektis la Eternulo, ke vi staru antaŭ Li, ke vi servu al Li, kaj ke vi estu por Li servantoj kaj incensantoj. 12 Tiam leviĝis la Levidoj:Maĥat, filo de Amasaj, Joel, filo de Azarja, el la Kehatidoj; kaj el la Merariidoj:Kiŝ, filo de Abdi, Azarja, filo de Jehalelel; kaj el la Gerŝonidoj:Joaĥ, filo de Zima, kaj Eden, filo de Joaĥ; 13 kaj el la idoj de Elicafan:Ŝimri kaj Jeiel; kaj el la idoj de Asaf:Zeĥarja kaj Matanja; 14 kaj el la idoj de Heman:Jeĥiel kaj Ŝimei; kaj el la idoj de Jedutun:Ŝemaja kaj Uziel. 15 Kaj ili kolektis siajn fratojn kaj sanktigis sin; kaj ili eniris, laŭ la ordono de la reĝo, konforme al la vortoj de la Eternulo, por purigi la domon de la Eternulo. 16 Kaj la pastroj eniris en la internon de la domo de la Eternulo, por purigi; kaj ĉion malpuran, kion ili trovis en la templo de la Eternulo, ili elportis sur la korton de la domo de la Eternulo; kaj tion prenis la Levidoj, por elporti eksteren, al la torento Kidron. 17 Ili komencis la sanktigadon en la unua tago de la unua monato, kaj en la oka tago de la monato ili eniris en la portikon de la Eternulo; ili sanktigis la domon de la Eternulo dum ok tagoj, kaj en la dek-sesa tago de la unua monato ili finis. 18 Kaj ili eniris internen al la reĝo Ĥizkija, kaj diris:Ni purigis la tutan domon de la Eternulo, kaj la altaron de bruloferoj kaj ĉiujn ĝiajn vazojn, kaj la tablon de la panoj de propono kaj ĉiujn ĝiajn vazojn; 19 kaj ĉiujn vazojn, kiujn la reĝo Aĥaz dum sia reĝado malpurigis per siaj krimoj, ni pretigis kaj sanktigis, kaj jen ili estas antaŭ la altaro de la Eternulo. 20 La reĝo Ĥizkija leviĝis frue matene, kunvenigis la estrojn de la urbo, kaj iris en la domon de la Eternulo. 21 Kaj ili alkondukis sep bovojn, sep virŝafojn, sep ŝafidojn, kaj sep kaprojn, kiel pekoferon pro la regno, pro la sanktejo, kaj pro Judujo; kaj li ordonis al la Aaronidoj, la pastroj, fari bruloferon sur la altaro de la Eternulo. 22 Kaj oni buĉis la bovojn, kaj la pastroj prenis la sangon kaj aspergis la altaron; kaj oni buĉis la virŝafojn kaj aspergis per la sango la altaron; kaj oni buĉis la ŝafidojn kaj aspergis per la sango la altaron. 23 Kaj oni alkondukis la propekajn kaprojn antaŭ la reĝon kaj la komunumon, kaj ili metis siajn manojn sur ilin. 24 Kaj la pastroj ilin buĉis, kaj senpekigis per ilia sango la altaron, por pekliberigi la tutan Izraelon; ĉar pro la tuta Izrael, diris la reĝo, estas la brulofero kaj la pekofero. 25 Kaj li starigis la Levidojn en la domo de la Eternulo kun cimbaloj, psalteroj, kaj harpoj, laŭ la preskribo de David, de Gad, la viziisto de la reĝo, kaj de la profeto Natan; ĉar de la Eternulo estis tiu preskribo per Liaj profetoj. 26 Kaj stariĝis la Levidoj kun la instrumentoj de David, kaj la pastroj kun la trumpetoj. 27 Kaj Ĥizkija ordonis,