Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/397

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ke oni faru la bruloferon sur la altaro. Kaj en la momento, kiam komenciĝis la brulofero, komenciĝis la kantado al la Eternulo, akompanata de trumpetoj kaj de instrumentoj de David, reĝo de Izrael. 28 Kaj la tuta popolo adorkliniĝis, kaj la kantado de la kantistoj kaj la trumpetado de la trumpetistoj daŭris ĝis la fino de la brulofero. 29 Kiam la brulofero estis finita, la reĝo, kaj ĉiuj, kiuj troviĝis kun li, ekgenuis kaj adorkliniĝis. 30 Kaj la reĝo Ĥizkija kaj la estroj diris al la Levidoj, ke ili gloru la Eternulon per la vortoj de David kaj de la viziisto Asaf; kaj ili glorkantis kun ĝojo, fleksis sin, kaj adorkliniĝis. 31 Kaj Ĥizkija diris plue:Nun vi konsekris vin al la Eternulo; aliru kaj konduku buĉoferojn kaj dankoferojn al la domo de la Eternulo. Kaj la komunumo alkondukis buĉoferojn kaj dankoferojn kaj memvolajn bruloferojn. 32 La nombro de la bruloferoj, kiujn la komunumo alkondukis, estis:sepdek bovoj, cent virŝafoj, ducent ŝafidoj; ĉio ĉi tio estis bruloferoj al la Eternulo. 33 Da konsekritaj estis:sescent bovoj kaj tri mil ŝafoj. 34 Sed la nombro de la pastroj estis tro malgranda, kaj ili ne povis senfeligi ĉiujn bruloferojn; tial helpis al ili iliaj fratoj, la Levidoj, ĝis la laboro estis finita kaj ĝis la pastroj sin sanktigis; ĉar la Levidoj estis pli fervoraj en la sinsanktigado, ol la pastroj. 35 Ankaŭ tre multe estis da bruloferoj, kun la sebo de pacoferoj kaj kun verŝoferoj por la bruloferoj. Tiamaniere estis preta la servado en la domo de la Eternulo. 36 Kaj ĝojis Ĥizkija kaj la tuta popolo pri tio, kion Dio pretigis por la popolo; ĉar neatendita estis la afero.

1 Ĥizkija sendis al la tuta Izrael kaj Jehuda, li skribis ankaŭ leterojn al Efraim kaj Manase, ke ili venu en la domon de la Eternulo, en Jerusalemon, por fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael. 2 Kaj la reĝo kaj liaj eminentuloj kaj la tuta komunumo en Jerusalem per konsiliĝo decidis fari la Paskon en la dua monato; 3 ĉar ili ne povis fari ĝin en tiu tempo pro tio, ke la pastroj ne sanktigis sin en sufiĉa nombro kaj la popolo ne kolektiĝis en Jerusalem. 4 La afero plaĉis al la reĝo kaj al la tuta komunumo. 5 Kaj ili decidis proklami en la tuta lando de Izrael, de Beer-Ŝeba ĝis Dan, ke oni venu fari Paskon al la Eternulo, Dio de Izrael, en Jerusalem; ĉar jam delonge oni ne faris ĝin, kiel estas skribite. 6 Kaj ekiris kurieroj kun leteroj de la reĝo kaj de liaj eminentuloj en la tutan landon de Izrael kaj Jehuda, kun jena ordono de la reĝo:Ho idoj de Izrael, revenu al la Eternulo, Dio de Abraham, Isaak, kaj Izrael, kaj tiam Li revenos al la saviĝintoj, kiuj restis ĉe vi de la mano de la reĝoj de Asirio. 7 Kaj ne estu kiel viaj patroj kaj viaj fratoj, kiuj krimis kontraŭ la Eternulo, Dio de iliaj patroj, kaj kiujn Li tial elmetis al ruinigo, kiel vi vidas. 8 Nun ne estu malmolnukaj kiel viaj patroj:donu la manon al la Eternulo, kaj venu en Lian sanktejon, kiun Li sanktigis por ĉiam, kaj servu al la Eternulo, via Dio, kaj Li deturnos de vi la flamon de Sia kolero. 9 Ĉar se vi revenos al la Eternulo, viaj fratoj kaj viaj filoj trovos favorkorecon ĉe tiuj, kiuj ilin forkaptis, kaj povos reveni en ĉi tiun landon; ĉar kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, via Dio, kaj Li ne deturnos de vi Sian vizaĝon, se vi revenos al Li. 10 La kurieroj iris de urbo al urbo en la lando de Efraim kaj Manase kaj ĝis la lando de Zebulun; sed oni ridis pri ili kaj mokis ilin. 11 Nur kelkaj el la Aŝeridoj, Manaseidoj, kaj Zebulunidoj humiliĝis, kaj venis en Jerusalemon. 12 Super Judujo estis la mano de Dio, por doni al ili unuanimecon, por plenumi la ordonon de la reĝo kaj de la eminentuloj konforme al la vorto de la Eternulo. 13 Kaj kolektiĝis en Jerusalem multe da popolo, por fari la feston de macoj en la dua monato, tre granda homamaso. 14 Kaj ili leviĝis, kaj forigis la altarojn, kiuj estis en Jerusalem; kaj ĉion, sur kio oni faradis incensadon, ili forigis kaj ĵetis en la torenton Kidron. 15 Kaj ili buĉis la Paskon en la dek-kvara tago de la dua monato. La pastroj kaj la Levidoj hontis, kaj sanktigis sin kaj venigis la bruloferojn al la domo de la Eternulo. 16 Kaj ili staris sur siaj postenoj laŭ la preskribo, konforme al la instruo de Moseo, la homo de Dio. La pastroj aspergis per la