Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/399

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Konanja kaj lia frato Ŝimei, laŭ ordono de la reĝo Ĥizkija, kaj de Azarja, estro en la domo de Dio. 14 Kore, filo de Jimna, Levido pordegisto ĉe la flanko orienta, estis super la memvolaj donoj al Dio, super la oferdonoj, alportataj al la Eternulo, kaj super la plejsanktaĵoj. 15 Liaj helpantoj estis Eden, Minjamin, Jeŝua, Ŝemaja, Amarja, kaj Ŝeĥanja, en la urboj de la pastroj, por fidele disdonadi al siaj fratoj laŭgrupe, al la grandaj kaj al la malgrandaj 16 (krom la registritaj virseksuloj, havantaj la aĝon de tri jaroj kaj pli, de ĉiuj, kiuj iradis ĉiutage en la domon de la Eternulo laŭ siaj oficoj kaj grupoj), 17 al la registritaj pastroj, laŭ iliaj patrodomoj, kaj al la Levidoj, havantaj la aĝon de dudek jaroj kaj pli, laŭ iliaj oficoj kaj grupoj, 18 al la registritoj kun ĉiuj iliaj malgrandaj infanoj, edzinoj, filoj, kaj filinoj, al la tuta komunumo, por ke ili fidele dediĉu sin al la sanktaj aferoj. 19 Kaj por la Aaronidoj, la pastroj, sur la antaŭurbaj kampoj de iliaj urboj, de ĉiu urbo, la nomitaj viroj estis destinitaj, por doni partojn al ĉiu virseksulo inter la pastroj kaj al ĉiu registrito inter la Levidoj. 20 Tion faris Ĥizkija en la tuta Judujo, kaj li agadis bone, juste, kaj vere antaŭ la Eternulo, lia Dio. 21 Kaj en ĉiuj faroj, kiujn li entreprenis koncerne la servadon en la domo de Dio, la instruon kaj la ordonon pri la sinturnado al sia Dio, li agadis el la tuta koro, kaj li havis sukceson.

1 Post tiuj aferoj kaj veraĵoj venis Sanĥerib, reĝo de Asirio; li venis en Judujon, eksieĝis la fortikigitajn urbojn, kaj intencis forŝiri ilin al si. 2 Kiam Ĥizkija vidis, ke Sanĥerib venis kaj intencas militi kontraŭ Jerusalem, 3 li konsiliĝis kun siaj eminentuloj kaj fortuloj, kaj decidis ŝutkovri la akvon de la fontoj, kiuj estis ekster la urbo; kaj ili helpis al li. 4 Kaj kolektiĝis multe da popolo, kaj ili ŝutkovris ĉiujn fontojn, kaj la torenton, kiu fluas meze de la lando, ĉar ili diris:Por kio permesi, ke la reĝoj de Asirio, veninte, trovu multe da akvo? 5 Kaj li estis kuraĝa, kaj li prikonstruis la tutan difektiĝintan muregon, li plialtigis la turojn, kaj konstruis ekstere ankoraŭ alian muregon, kaj li fortikigis Milon apud la urbo de David, kaj pretigis multe da bataliloj kaj da ŝildoj. 6 Kaj li starigis militestrojn super la popolo, kaj li kunvenigis ilin al si sur la placon antaŭ la pordego de la urbo, kaj vigligis ilian koron, dirante: 7 Estu kuraĝaj kaj fortaj, ne timu, kaj ne sentu teruron antaŭ la reĝo de Asirio kaj antaŭ la tuta homamaso, kiu estas kun li, ĉar kun ni estas pli, ol kun li: 8 kun li estas brako karna, sed kun ni estas la Eternulo, nia Dio, por helpi al ni kaj por batali en niaj bataloj. Kaj la popolo vigliĝis de la vortoj de Ĥizkija, reĝo de Judujo. 9 Post tio Sanĥerib, reĝo de Asirio, sendis siajn servantojn en Jerusalemon (li mem estis ĉe Laĥiŝ kune kun sia tuta militistaro) al Ĥizkija, reĝo de Judujo, kaj al ĉiuj Judoj en Jerusalem, por diri: 10 Tiele diras Sanĥerib, reĝo de Asirio:Kion vi fidas, loĝante en la fortikaĵo de Jerusalem? 11 Ĥizkija trompis vin, por mortigi vin de malsato kaj soifo, se li diras al vi:La Eternulo, nia Dio, savos nin el la mano de la reĝo de Asirio. 12 Li mem, Ĥizkija, forigis ja Liajn altaĵojn kaj Liajn altarojn, kaj ordonis al Judujo kaj Jerusalem, dirante:Antaŭ unu sola altaro adorkliniĝu kaj sur ĝi incensu. 13 Ĉu vi ne scias, kion mi kaj miaj patroj faris al ĉiuj popoloj de la landoj? Ĉu la dioj de la nacioj de la landoj povis savi ilian landon el mia mano? 14 Kiu el ĉiuj dioj de tiuj nacioj, kiujn miaj patroj ekstermis, povis savi sian popolon el mia mano, ke via Dio povus savi vin el mia mano? 15 Ĥizkija do ne trompu vin kaj ne logu vin tiamaniere, kaj vi ne kredu al li. Se neniu dio de iu ajn nacio kaj regno povis savi sian popolon el mia mano kaj el la mano de miaj patroj, ankaŭ viaj dioj ne savos vin el mia mano. 16 Kaj ankoraŭ pli liaj servantoj parolis kontraŭ Dio, la Eternulo, kaj kontraŭ Lia servanto Ĥizkija. 17 Kaj leterojn li skribis, por insulti la Eternulon, Dion de Izrael, kaj dirante pri Li tiele:Kiel la dioj de la nacioj de la landoj ne savis sian popolon el mia mano, tiel ankaŭ la Dio de Ĥizkija ne savos Sian popolon el mia mano.