Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/400

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

18 Kaj ili kriis per laŭta voĉo en la Juda lingvo al la popolo Jerusalema, kiu estis sur la murego, por timigi ĝin kaj senkuraĝigi ĝin, por ke ili povu venkopreni la urbon. 19 Kaj ili parolis pri Dio de Jerusalem tiel, kiel pri la dioj de la popoloj de la tero, faritaĵo de homaj manoj. 20 Sed la reĝo Ĥizkija, kaj la profeto Jesaja, filo de Amoc, ekpreĝis pri tio kaj kriis al la ĉielo. 21 Kaj la Eternulo sendis anĝelon, kaj li ekstermis ĉiujn fortulojn kaj eminentulojn kaj estrojn en la tendaro de la reĝo de Asirio. Kaj ĉi tiu revenis kun honto en sian landon; kaj kiam li eniris en la domon de sia dio, homoj, kiuj elvenis el liaj propraj lumboj, faligis lin per glavo. 22 Tiamaniere la Eternulo savis Ĥizkijan kaj la loĝantojn de Jerusalem el la mano de Sanĥerib, reĝo de Asirio, kaj el la manoj de ĉiuj; kaj Li gardis ilin ĉirkaŭe. 23 Tiam multaj alportadis donacojn al la Eternulo en Jerusalemon, kaj multekostajn objektojn al Ĥizkija, reĝo de Judujo. Kaj post tio li altiĝis en la okuloj de ĉiuj nacioj. 24 En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis. Kaj li preĝis al la Eternulo. Ĉi Tiu parolis al li kaj donis al li pruvosignon. 25 Ĥizkija ne repagis konforme al tio, kio estis farita por li; lia koro fieriĝis. Kaj ekscitiĝis kolero kontraŭ li kaj kontraŭ Judujo kaj Jerusalem. 26 Sed Ĥizkija humiliĝis pri la fieriĝo de sia koro, li kaj la loĝantoj de Jerusalem; tial ne trafis lin la kolero de la Eternulo en la tempo de Ĥizkija. 27 Ĥizkija havis tre multe da riĉeco kaj honoro; kaj li faris al si trezorejojn por arĝento kaj oro, por multekostaj ŝtonoj, aromaĵoj, ŝildoj, kaj ĉiaj valoraj objektoj, 28 ankaŭ provizejojn por la produktaĵoj:greno, mosto, oleo, kaj stalojn por ĉiaspecaj brutoj, kaj ŝafejojn por la ŝafoj. 29 Kaj urbojn li konstruis al si. Kaj da ŝafoj kaj bovoj li havis multe, ĉar Dio donis al li tre grandan havaĵon. 30 Li, Ĥizkija, ŝtopkovris la supran fonton de Giĥon kaj direktis ĝin malsupren al la okcidenta flanko de la urbo de David. Kaj Ĥizkija havis sukceson en ĉiu sia faro. 31 Nur kiam la senditoj de la princoj de Babel estis senditaj al li, por demandi lin pri la signomiraklo, kiu aperis en la lando, Dio lin forlasis, por elprovi lin, por scii ĉion, kion li havis en sia koro. 32 La cetera historio de Ĥizkija kaj liaj virtoj estas priskribitaj en la vizio de la profeto Jesaja, filo de Amoc, en la libro de la reĝoj de Judujo kaj de Izrael. 33 Kaj Ĥizkija ekdormis kun siaj patroj, kaj oni enterigis lin en la plej alta loko de la tomboj de la idoj de David; kaj honoron faris al li post lia morto ĉiuj Judoj kaj loĝantoj de Jerusalem. Kaj anstataŭ li ekreĝis lia filo Manase.

1 La aĝon de dek du jaroj havis Manase, kiam li fariĝis reĝo, kaj kvindek kvin jarojn li reĝis en Jerusalem. 2 Li agadis malbone antaŭ la Eternulo, simile al la abomenindaĵoj de la nacioj, kiujn la Eternulo forpelis de antaŭ la Izraelidoj. 3 Li konstruis denove la altaĵojn, kiujn detruis lia patro Ĥizkija; kaj li starigis altarojn al la Baaloj, faris sanktajn stangojn, kaj adorkliniĝis antaŭ la tuta armeo de la ĉielo kaj servis al ĝi. 4 Li konstruis ankaŭ altarojn en la domo de la Eternulo, pri kiu la Eternulo diris:En Jerusalem estos Mia nomo eterne. 5 Li konstruis altarojn al la tuta armeo de la ĉielo, sur la du kortoj de la domo de la Eternulo. 6 Li ankaŭ trairigis siajn filojn tra fajro en la valo de la filo de Hinom, li esploradis la estontecon, aŭguradis, sorĉadis, starigis antaŭdiristojn kaj magiistojn; li multe agadis malbone antaŭ la Eternulo, kolerigante Lin. 7 La skulptaĵon de la idolo, kiun li faris, li starigis en la domo de Dio, pri kiu Dio diris al David kaj al lia filo Salomono:En ĉi tiu domo kaj en Jerusalem, kiun Mi elektis inter ĉiuj triboj de Izrael, Mi estigos Mian nomon por eterne; 8 kaj Mi ne plu foririgos la piedon de Izrael de sur la tero, kiun Mi destinis por viaj patroj, se ili nur observos por plenumi ĉion, kion Mi ordonis al ili, la tutan instruon, leĝojn, kaj preskribojn, donitajn per Moseo. 9 Manase delogis la Judojn kaj la loĝantojn de Jerusalem en tia grado, ke ili agadis pli malbone, ol tiuj nacioj, kiujn la Eternulo ekstermis antaŭ la Izraelidoj. 10 La Eternulo parolis al Manase kaj al lia popolo, sed ili ne aŭskultis. 11 Kaj la Eternulo venigis sur ilin la militestrojn de la reĝo