Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/421

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

idaro; kaj Vi plenumis Viajn vortojn, ĉar Vi estas justa. 9 Vi vidis la mizeron de niaj patroj en Egiptujo, kaj Vi aŭdis ilian kriadon ĉe la Ruĝa Maro; 10 kaj Vi faris signojn kaj miraklojn super Faraono, super ĉiuj liaj servantoj, kaj super la tuta popolo de lia lando, ĉar Vi sciis, ke ili agis fiere kontraŭ ili; kaj Vi faris al Vi nomon, kia ĝi estas ĝis nun. 11 Kaj Vi disfendis antaŭ ili la maron, kaj ili trairis meze de la maro sur seka tero; kaj iliajn persekutantojn Vi ĵetis en la profundon, kiel ŝtonon en potencan akvon. 12 Per nuba kolono Vi kondukis ilin tage, kaj per fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri. 13 Kaj sur la monton Sinaj Vi malsupreniris, kaj Vi parolis al ili el la ĉielo, kaj donis al ili instrukciojn ĝustajn, instruojn verajn, leĝojn kaj ordonojn bonajn. 14 Kaj Vian sanktan sabaton Vi konigis al ili, kaj ordonojn, leĝojn, kaj instruon Vi ordonis al ili, per Via servanto Moseo. 15 Kaj panon en la ĉielo Vi donis al ili kontraŭ ilia malsato, kaj akvon el roko Vi elirigis por ili kontraŭ ilia soifo; kaj Vi diris al ili, ke ili iru ekposedi la landon, kiun per levo de la mano Vi promesis doni al ili. 16 Sed ili kaj niaj patroj fariĝis fieraj kaj malmolnukaj kaj ne obeis Viajn ordonojn; 17 ili ne volis obei, kaj ne memoris Viajn mirindaĵojn, kiujn Vi faris sur ili; ili malmoligis sian nukon kaj starigis al si estron, por reveni ribele al sia sklaveco. Sed Vi estas Dio pardonema, indulgema kaj kompatema, pacienca kaj favorkora, kaj Vi ne forlasis ilin. 18 Kvankam ili faris al si fanditan bovidon, kaj diris:Jen estas via dio, kiu elkondukis vin el Egiptujo, kaj kvankam ili faris grandajn blasfemojn, 19 Vi tamen en Via granda favorkoreco ne forlasis ilin en la dezerto, la nuba kolono ne foriĝis de ili tage, por konduki ilin sur la vojo, kaj la fajra kolono nokte, por prilumi al ili la vojon, kiun ili devis iri; 20 kaj Vian bonan spiriton Vi donis al ili, por instrui ilin, kaj Vian manaon Vi ne rifuzis al ilia buŝo, kaj akvon Vi donis al ili kontraŭ ilia soifo. 21 Kaj dum kvardek jaroj Vi nutris ilin en la dezerto; nenio mankis al ili; iliaj vestoj ne sentaŭgiĝis, kaj iliaj piedoj ne ŝvelis. 22 Kaj Vi donis al ili regnojn kaj popolojn, kaj dividis ilin laŭparte; kaj ili ekposedis la landon de Siĥon, la landon de la reĝo de Ĥeŝbon, kaj la landon de Og, reĝo de Baŝan. 23 Kaj iliajn filojn Vi multigis kiel la steloj de la ĉielo, kaj Vi venigis ilin en la landon, pri kiu Vi diris al iliaj patroj, ke ili venos kaj ekposedos ĝin. 24 Kaj la filoj venis kaj ekposedis la landon; kaj Vi humiligis antaŭ ili la loĝantojn de la lando, la Kanaanidojn, kaj transdonis ilin en iliajn manojn, ankaŭ iliajn reĝojn kaj la popolojn de la lando, por ke ili agu kun ĉi tiuj laŭ sia bontrovo. 25 Kaj ili venkoprenis urbojn fortikigitajn kaj teron grasan, kaj ili ekposedis domojn plenajn de ĉio bona, putojn elhakitajn en ŝtonoj, vinberĝardenojn kaj olivĝardenojn, kaj multajn manĝaĵdonajn arbojn. Kaj ili manĝis, satiĝis, grasiĝis, kaj ĝuis, dank� al Via granda boneco. 26 Kaj ili fariĝis malobeemaj kaj defalis de Vi kaj ĵetis Vian instruon malantaŭ sian dorson; Viajn profetojn, kiuj admonis ilin returni sin al Vi, ili mortigis; kaj ili faris grandajn blasfemojn. 27 Tiam Vi transdonis ilin en la manojn de iliaj malamikoj, kaj ĉi tiuj premis ilin. Sed en la tempo de sia mizero ili vokis al Vi, kaj Vi el la ĉielo aŭdis, kaj pro Via granda favorkoreco Vi donis al ili savantojn, kiuj savis ilin el la manoj de iliaj malamikoj. 28 Tamen, kiam ili ricevis trankvilecon, ili denove faradis malbonon antaŭ Vi. Kaj Vi forlasis ilin en la manoj de iliaj malamikoj, kiuj regis super ili. Sed, kiam ili returnis sin kaj vokis al Vi, Vi aŭdis el la ĉielo, kaj Vi savis ilin multfoje pro Via granda kompatemeco. 29 Vi admonis ilin, ke ili returnu sin al Via instruo; sed ili estis malhumilaj kaj ne obeis Viajn ordonojn, ili pekis kontraŭ Viaj preskriboj, per kies plenumado la homo vivas, ili deturnis sian ŝultron, malmoligis sian nukon, kaj ne volis aŭskulti. 30 Vi atendis por ili dum multe da jaroj, Vi admonadis ilin kun Via spirito per Viaj profetoj; sed ili ne atentis; tial Vi transdonis ilin en la manojn de la popoloj alilandaj. 31 Tamen pro Via granda kompatemeco Vi ne ekstermis ilin tute, kaj ne forlasis ilin,