Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/422

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

ĉar Vi estas Dio indulgema kaj kompatema. 32 Kaj nun, ho nia Dio, Dio granda, potenca, kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj la favorkorecon, ne rigardu kiel tro malgrandan la tutan suferon, kiu trafis nin, niajn reĝojn, niajn princojn, niajn pastrojn, niajn profetojn, niajn patrojn, kaj Vian tutan popolon, de la tempo de la reĝoj de Asirio ĝis la nuna tago. 33 Vi estas justa en ĉio, kio trafis nin; ĉar Vi agis laŭ la vero, kaj ni agis malpie. 34 Kaj niaj reĝoj, niaj princoj, niaj pastroj, kaj niaj patroj ne plenumis Vian instruon, kaj ne atentis Viajn ordonojn kaj admonojn, per kiuj Vi ilin admonis. 35 En la tempo de sia regno, kaj ĉe Via granda bono, kiun Vi donis al ili, sur la tero vasta kaj grasa, kiun Vi donis al ili, ili ne servis al Vi kaj ne deturnis sin de siaj malbonaj agoj. 36 Jen ni hodiaŭ estas sklavoj, kaj sur la tero, kiun Vi donis al niaj patroj, por ke ni manĝu ĝiajn fruktojn kaj ĝian bonaĵon, jen ni estas sklavoj sur ĝi. 37 Kaj ĝiaj produktaĵoj abunde iras al la reĝoj, kiujn Vi starigis super ni pro niaj pekoj; ili regas super niaj korpoj kaj super niaj brutoj laŭ sia plaĉo, kaj en granda mizero ni estas. 38 En ĉio ĉi tio ni faras firman interligon, kaj ni skribas, kaj tion sigelas niaj eminentuloj, niaj Levidoj, niaj pastroj.

1 La sigelintoj estas:Neĥemja, la regionestro, filo de Ĥaĥalja, kaj Cidkija, 2 Seraja, Azarja, Jeremia, 3 Paŝĥur, Amarja, Malkija, 4 Ĥatuŝ, Ŝebanja, Maluĥ, 5 Ĥarim, Meremot, Obadja, 6 Daniel, Ginton, Baruĥ, 7 Meŝulam, Abija, Mijamin, 8 Maazja, Bilgaj, Ŝemaja. Tio estas la pastroj. 9 La Levidoj:Jeŝua, filo de Azanja, Binuj, el la filoj de Ĥenadad, Kadmiel; 10 kaj iliaj fratoj:Ŝebanja, Hodija, Kelita, Pelaja, Ĥanan, 11 Miĥa, Reĥob, Ĥaŝabja, 12 Zakur, Ŝerebja, Ŝebanja, 13 Hodija, Bani, Beninu. 14 La ĉefoj de la popolo:Paroŝ, Paĥat-Moab, Elam, Zatu, Bani, 15 Buni, Azgad, Bebaj, 16 Adonija, Bigvaj, Adin, 17 Ater, Ĥizkija, Azur, 18 Hodija, Ĥaŝum, Becaj, 19 Ĥarif, Anatot, Nebaj, 20 Magpiaŝ, Meŝulam, Ĥezir, 21 Meŝezabel, Cadok, Jadua, 22 Pelatja, Ĥanan, Anaja, 23 Hoŝea, Ĥananja, Ĥaŝub, 24 Haloĥeŝ, Pilĥa, Ŝobek, 25 Reĥum, Ĥaŝabna, Maaseja, 26 Aĥija, Ĥanan, Anan, 27 Maluĥ, Ĥarim, Baana. 28 Kaj la cetera popolo, la pastroj, Levidoj, pordegistoj, kantistoj, Netinoj, kaj ĉiuj, kiuj apartiĝis de la aligentaj popoloj al la instruo de Dio, iliaj edzinoj, filoj, kaj filinoj, ĉiuj, kiuj povis kompreni, 29 aliĝis al siaj fratoj, al la eminentuloj, kaj ligis sin per ĵura promeso, ke ili sekvos la instruon de Dio, donitan per Moseo, servanto de Dio, kaj ke ili konservos kaj plenumos ĉiujn ordonojn de la Eternulo, nia Sinjoro, Liajn preskribojn kaj leĝojn; 30 ke ni ne donos niajn filinojn al la popoloj de la lando, kaj iliajn filinojn ni ne prenos por niaj filoj; 31 ke kiam la popoloj de la lando venigos la komercaĵojn aŭ ĉiaspecan grenon en sabato, por vendi, ni ne prenos de ili en sabato aŭ en alia sankta tago; ke en ĉiu sepa jaro ni forigos ĉiujn ŝuldojn. 32 Kaj ni starigis al ni kiel leĝon, ke ni donados de ni po triono de siklo ĉiujare por la servado en la domo de nia Dio: 33 por la panoj de propono, por la ĉiutaga farunofero, por la ĉiutaga brulofero, por la sabatoj, monatkomencoj, festoj, por la sanktaĵoj, por pekoferoj, por pekliberigi Izraelon, kaj por ĉiuj laboroj en la domo de nia Dio. 34 Kaj ni lotis inter la pastroj, Levidoj, kaj popolo pri la ofera liverado de ligno en la domo de nia Dio, laŭ niaj patrodomoj, ĉiujare en difinitaj tempoj, por bruligi sur la altaro de la Eternulo, nia Dio, kiel estas skribite en la instruo. 35 Kaj ni akceptis kiel devon, ke ni alportados la unuaaĵojn de nia tero kaj la unuaaĵojn de ĉiuj fruktoj de ĉiu arbo ĉiujare en la domon de la Eternulo; 36 ankaŭ la unuenaskitojn el niaj filoj kaj el niaj brutoj, kiel estas skribite en la instruo, kaj la unuenaskitojn de niaj bovoj kaj de niaj ŝafoj ni alportados en la domon de nia Dio, al la pastroj, kiuj servas en la domo de nia Dio. 37 Kaj la unuaaĵon de nia pasto, niajn oferdonojn, la fruktojn de ĉiuj arboj, moston, kaj oleon ni alportados al la pastroj en la ĉambrojn de la domo de nia Dio; kaj la dekonaĵon de nia tero ni donos al la Levidoj, por ke ili, la Levidoj, havu dekonaĵon en ĉiuj urboj, kie ni prilaboras la teron. 38 Kaj la pastro,