Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/464

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Cofar, la Naamano, kaj faris tion, kion diris al ili la Eternulo. Kaj la Eternulo atentis Ijobon.
10 Kaj la Eternulo redonis la forprenitaĵon al Ijob, kiam li preĝis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe.
11 Kaj venis al li ĉiuj liaj fratoj kaj ĉiuj liaj fratinoj kaj ĉiuj liaj antaŭaj konatoj, kaj ili manĝis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj ĉiu el ili donis al li po unu kesito, kaj ĉiu po unu ora ringo.
12 Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn; kaj li havis dek kvar mil ŝafojn kaj ses mil kamelojn kaj mil parojn da bovoj kaj mil azeninojn.
13 Kaj li havis sep filojn kaj tri filinojn.
14 Al unu el ĉi tiuj li donis al nomon Jemima, al la dua la nomon Kecia, kaj al la tria la nomon Keren-Hapuĥ.
15 Kaj en la tuta lando ne troviĝis virinoj tiel belaj, kiel la filinoj de Ijob; kaj ilia patro donis al ili heredan posedaĵon inter iliaj fratoj.
16 Kaj post tio Ijob vivis cent kvardek jarojn, kaj li vidis siajn filojn kaj nepojn ĝis la kvara generacio.
17 Kaj Ijob mortis, maljuna kaj satiĝinta de la vivo.


LA PSALMARO


LIBRO UNUA

1 Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj,
Nek staras sur vojo de pekuloj,
Nek sidas en kunsido de blasfemantoj; 2 Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo,
Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte. 3 Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj,
Donanta sian frukton en sia tempo,
Kaj kies folio ne velkas;
Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos. 4 Ne tiel estas la malpiuloj;
Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento. 5 Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo,
Nek la pekuloj en societo de piuloj. 6 Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj;
Sed la vojo de malpiuloj pereos.

1 Kial tumultas popoloj,
Kaj gentoj pripensas vanaĵon? 2 Leviĝas reĝoj de la tero,
Kaj eminentuloj konsiliĝas kune,
Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante: 3 Ni disŝiru iliajn ligilojn,
Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn! 4 La loĝanta en la ĉielo ridas,
La Sinjoro mokas ilin. 5 Tiam Li parolos al ili en Sia kolero,
Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante: 6 Mi starigis ja Mian reĝon
Super Cion, Mia sankta monto. 7 Mi raportos pri la decido:
La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo,
Hodiaŭ Mi vin naskis. 8 Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo,
Kaj por posedo limojn de tero. 9 Vi disbatos ilin per fera sceptro,
Kiel potan vazon vi ilin dispecigos. 10 Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu;
Instruiĝu, juĝistoj de la tero! 11 Servu al la Eternulo kun timo,
Kaj ĝoju kun tremo. 12 Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo,
Ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero.
Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.