Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/465

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Psalmo de David, kiam li forkuris de sia filo Abŝalom.

1 Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj,
Multaj leviĝis kontraŭ mi!

2 Multaj diradas pri mia animo:
Ne ekzistas por li savo de Dio.

Sela.

3 Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi,
Mia honoro kaj levanto de mia kapo.

4 Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo,
Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto.

Sela.

5 Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas,
Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas. 6 Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj,
Kiuj estas ĉirkaŭ mi. 7 Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio;
Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn,
La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.

8 Ĉe la Eternulo estas la savo;
Super Via popolo estu Via beno.

Sela.
Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj. Psalmo de David.

1 Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio!
En premo Vi liberigas min;
Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon.

2 Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata?
Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron?

Sela

.

3 Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si;
La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.

4 Tremu, kaj ne peku;
Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu
fortikanimaj.

Sela

.

5 Oferdonu oferojn piajn,
Kaj fidu la Eternulon. 6 Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon?
Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo! 7 Vi metis ĝojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia
mosto plimultiĝas. 8 Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas;
Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.

Al la ĥorestro. Por blovaj instrumentoj. Psalmo de David.

1 Miajn vortojn aŭskultu, ho Eternulo.
Trapenetru miajn pensojn. 2 Aŭdu la voĉon de mia krio, mia Reĝo kaj mia Dio;
Ĉar al Vi mi preĝas. 3 Ho Eternulo, matene Vi aŭdas mian voĉon;
Matene mi eldiras mian preĝon al Vi, kaj mi atendas. 4 Ĉar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiaĵon;
Malbonulo ne povas gasti ĉe Vi. 5 Fanfaronuloj ne staros antaŭ Vi;
Vi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonon. 6 Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron;
Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas. 7 Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon;
Mi kliniĝos en Via sankta templo kun respektego al Vi. 8 Ho Eternulo, gvidu min laŭ Via justeco;
Pro miaj insidantoj ebenigu antaŭ mi Vian vojon. 9 Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo;
En ilia interno estas malvirteco;
Malfermita tombo estas ilia gorĝo;
Per sia lango ili hipokritas. 10 Montru ilian kulpon, ho Dio,
Ke ili falu per siaj intencoj;
Pro iliaj multaj krimoj ĵetu ilin malsupren,
Ĉar ili ribelis kontraŭ Vi. 11 Kaj ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin;
Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros;
Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon. 12 Ĉar Vi, ho Eternulo, benas piulon;
Kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro.

Al la ĥorestro. Por kordaj instrumentoj, por basuloj. Psalmo de David.

1 Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu,