Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/466

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj ne en Via furiozo min punu. 2 Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis;
Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj. 3 Kaj mia animo forte ektremis;
Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam? 4 Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon;
Helpu min pro Via favorkoreco. 5 Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi;
En Ŝeol, kiu gloros Vin? 6 Mi laciĝis de mia ĝemado;
Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton;
Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon. 7 Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo,
Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj. 8 Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon;
Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro. 9 Aŭdis la Eternulo mian peton;
La Eternulo akceptos mian preĝon. 10 Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj;
Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.

Senkulpiĝo de David, kiun li kantis al la Eternulo pri Kuŝ, la Benjamenido.

1 Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas; helpu min kontraŭ
ĉiuj miaj persekutantoj, kaj savu min, 2 Por ke oni ne elŝiru, kiel leono, mian animon,
Ĝin disŝirante, dum neniu savas. 3 Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris ĉi tion,
Se ekzistas maljusteco en miaj manoj, 4 Se al mia amiko mi pagis per malbono,
Aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze:

5 Tiam malamiko persekutu mian animon,
Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron,
Kaj mian honoron li metu en la polvon.

Sela

.

6 Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero,
Leviĝu super la furiozon de miaj premantoj;
Kaj vekiĝu por mi, Vi, kiu ordonis fari juĝon. 7 Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos;
Kaj super ili reiru supren. 8 La Eternulo juĝas popolojn.
Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco. 9 Finiĝu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon,
Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio! 10 Mia ŝildo estas ĉe Dio,
Kiu savas piajn korojn. 11 Dio estas juĝanto justa,
Kaj Dio minacanta ĉiutage. 12 Se oni ne reĝustiĝas, Li akrigas Sian glavon,
Streĉas Sian pafarkon kaj direktas ĝin. 13 Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn,
Siajn sagojn Li faras bruligaj. 14 Jen tiu gravediĝis per malbono,
Portis en si malicon, kaj naskis mensogon. 15 Li fosis kavon kaj profundigis ĝin,
Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis. 16 Lia malico refalos sur lian kapon,
Kaj sur lian verton falos lia krimo. 17 Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco,
Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.

Al la ĥorestro. Por la gitito. Psalmo de David.

1 Ho Eternulo, nia Sinjoro,
Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!
Vi levis Vian gloron super la ĉielon. 2 Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj
Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj,
Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon. 3 Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj,
La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis: 4 Kio estas homo, ke Vi lin memoras?
Kio estas homido, ke Vi pensas pri li? 5 Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio;