Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/467

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. 6 Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;
Ĉion Vi metis sub liajn piedojn: 7 Ŝafojn kaj bovojn ĉiujn
Kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn, 8 La birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro,
Ĉion, kio iras la vojojn de la maroj. 9 Ho Eternulo, nia Sinjoro,
Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!

Al la ĥorestro. Por mut-labeno. Psalmo de David.

1 Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro;
Mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn. 2 Mi ĝojos kaj triumfos pro Vi;
Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta. 3 Ĉar miaj malamikoj turniĝas malantaŭen,
Ili falas kaj pereas antaŭ Vi. 4 Ĉar Vi faris por mi juĝon kaj plenumon de leĝo;
Vi sidiĝis sur la trono, Vi justa juĝanto. 5 Vi indignis kontraŭ la popoloj, Vi pereigis malpiulojn,
Ilian nomon Vi ekstermis por ĉiam kaj eterne. 6 La malamikoj malaperis, ruiniĝis por ĉiam;
Iliajn urbojn Vi renversis,
La memoro pri ili pereis kune kun ili. 7 Sed la Eternulo restas eterne,
Li pretigis Sian tronon por juĝo. 8 Kaj Li juĝos la mondon kun justeco,
Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco. 9 Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato,
Rifuĝo en la tempo de mizero. 10 Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon,
Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo. 11 Kantu al la Eternulo, kiu loĝas sur Cion,
Rakontu inter la popoloj Liajn farojn. 12 Ĉar venĝante por la sango, Li memoras pri ili,
Li ne forgesas la krion de malfeliĉuloj. 13 Estu favora al mi, ho Eternulo;
Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj,
Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto, 14 Por ke mi rakontu Vian tutan gloron
En la pordegoj de la filino de Cion
Kaj mi ĝoju pro Via savo. 15 Eniĝis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis;
En la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo.

16 Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris;
Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo.
Higajon.

Sela

.

17 La malbonuloj reiru en Ŝeolon,
Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion. 18 Ĉar ne por ĉiam malriĉulo estos forgesita,
Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne. 19 Leviĝu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortiĝu;
La popoloj estu juĝataj antaŭ Via vizaĝo.

20 Metu, ho Eternulo, timon sur ilin,
La popoloj sciu, ke ili estas homoj.

Sela

.

1 Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime?
Kial Vi kaŝas Vin en la tempo de la mizero? 2 Pro la malhumileco de malbonulo suferas malriĉulo;
Ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis. 3 Ĉar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo;
Rabanto forlasas, malŝatas la Eternulon. 4 Malpiulo en sia malhumileco ne esploras;
En ĉiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas. 5 Li ĉiam iras forte laŭ siaj vojoj;
Viaj juĝoj estas tro alte super li;
Ĉiujn siajn malamikojn li forspitas. 6 Li diris en sia koro: Mi ne ŝanceliĝos,
De generacio al generacio neniam estos al mi malbone. 7 Lia buŝo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico;