Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/468

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Sub lia lango estas suferigo kaj malvero. 8 Inside li sidas en la vilaĝoj;
Kaŝe li mortigas senkulpulon;
Liaj okuloj spionas malriĉulon. 9 Li sidas inside en kaŝita loko, kiel leono en la kaverno;
Li insidas, por kapti malriĉulon;
Kaj li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton. 10 Li insidas, alpremiĝas,
Kaj la malriĉulo falas en liajn fortajn ungegojn. 11 Li diras en sia koro: Dio forgesis,
Li kovras Sian vizaĝon, Li neniam vidos. 12 Leviĝu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon;
Ne forgesu mizerulojn. 13 Por kio malpiulo malŝatas Dion,
Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon? 14 Vi vidas ja, ĉar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por
redoni laŭ Via forto.
Al Vi fordonas sin malriĉulo;
Por orfo Vi estas helpanto. 15 Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo,
Por ke eĉ serĉante lian malbonon, oni ĝin ne trovu. 16 La Eternulo estas Reĝo por eterne kaj ĉiam,
Pereis la idolistoj de Lia tero. 17 Deziron de humiluloj Vi aŭdas, ho Eternulo;
Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon, 18 Por doni juĝon al orfo kaj premato,
Por ke oni ĉesu peli homon de la tero.

Al la ĥorestro. De David.

1 Ĉe la Eternulo mi rifuĝas.
Kial vi diras al mia animo:
Flugu kiel birdo sur vian monton? 2 Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon,
Almetis sagon sian al la tendeno,
Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn. 3 Kiam la fundamentoj estas detruitaj,
Kion povas fari la justulo? 4 La Eternulo estas en Sia sankta templo;
La trono de la Eternulo estas en la ĉielo;
Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn. 5 La Eternulo elprovas justulon;
Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas. 6 Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj
sulfuron;
Brula vento estos kaliko, destinita por ili. 7 Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon;
La piulo vidos Lian vizaĝon.

Al la ĥorestro. Por basuloj. Psalmo de David.

1 Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj
Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj. 2 Malveron ili parolas unuj al aliaj,
Vortojn flatajn el koro hipokrita. 3 La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon
Kaj langon fanfaronantan, 4 Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos,
Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni? 5 Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas,
Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo;
Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi. 6 La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj,
Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita. 7 Vi, ho Eternulo, konservos ilin,
Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne. 8 Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj,
Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1 Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi?
Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi? 2 Ĝis kiam mi havos zorgojn en mia animo