Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/469

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj sopirojn en mia koro ĉiutage?
Ĝis kiam mia malamiko estos supre super mi? 3 Rigardu kaj aŭdu min, ho Eternulo, mia Dio;
Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto; 4 Ke ne diru mia malamiko: Mi lin venkis;
Ke ne ĝoju miaj premantoj, se mi falos. 5 Sed mi esperas al Via favorkoreco;
Mia koro ĝojas pro Via savo. 6 Mi kantos al la Eternulo,
Ĉar Li faris al mi bonon.

Al la ĥorestro. De David.

1 La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas.
Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj;
Ekzistas neniu, kiu faras bonon. 2 La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn,
Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion. 3 Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis;
Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu. 4 Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon,
Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon,
Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo? 5 Tie ili forte ektimis,
Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj. 6 Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo,
Sed la Eternulo estas lia rifuĝejo. 7 Ho, ke venu el Cion savo al Izrael!
Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon,
Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.

Psalmo de David.

1 Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo?
Kiu povas loĝi sur Via sankta monto? 2 Tiu, kiu vivas honeste, agas juste,
Kaj parolas veron el sia koro; 3 Kiu ne kalumnias per sia lango,
Ne faras malbonon al sia kunulo,
Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon; 4 Kiu abomenas malnoblulon
Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo,
Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas; 5 Kiu sian monon ne donas procentege,
Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas.
Kiu tiel agas, tiu neniam falos.

Verko de David.

1 Gardu min, ho Dio, ĉar mi rifuĝas ĉe Vi. 2 Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro;
Mi ne havas alian bonon krom Vi. 3 Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero,
Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro. 4 Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian;
Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn
Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon. 5 La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko;
Vi subtenas mian sorton. 6 Loto agrabla trafis min,
Ĉarma estas mia heredo. 7 Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min;
Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo. 8 Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi;
Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos. 9 Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo;
Eĉ mia karno ripozas senzorge. 10 Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol;
Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru. 11 Vi konigos al mi la vojon de la vivo;
Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi,
Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.