Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/470

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita
Preĝo de David.

1 Aŭskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion,
Donu orelon al mia preĝo el ne malsincera buŝo. 2 De Vi venos mia juĝo;
Viaj okuloj rigardos la veremecon. 3 Vi esploras mian koron, ekzamenas ĝin en la nokto; Vi elprovas min,
Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus,
Sed kio ne volus eliri el mia buŝo. 4 Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via buŝo,
Mi gardis min de vojoj kontraŭleĝaj. 5 Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne ŝanceliĝas. 6 Mi vokas al Vi, ĉar Vi respondos al mi, ho Dio;
Klinu al mi Vian orelon kaj aŭdu mian parolon. 7 Montru Vian mirindan favorkorecon,
Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraŭ la atakantoj. 8 Gardu min kiel la pupilon de la okulo,
Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min 9 De la malbonuloj, kiuj atakas min,
De miaj malamikoj, kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo. 10 Sian koron ili fermis,
Per sia buŝo ili parolas fiere. 11 Kien ni iras, ili nin ĉirkaŭas;
Siajn okulojn ili direktas, por ĵeti nin sur la teron. 12 Li similas leonon, kiu avidas akiron,
Kaj leonidon, kiu sidas en kaŝita loko. 13 Leviĝu, ho Eternulo, antaŭvenu kaj renversu lin;
Savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo, 14 Kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano,
Kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo,
Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj,
Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restaĵon por siaj infanoj. 15 Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon;
Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.

Al la ĥorestro. De la sklavo de la Eternulo, David, kiu eldiris al la Eternulo la vortojn de ĉi tiu kanto,
kiam la Eternulo lin savis el la manoj de ĉiuj liaj malamikoj kaj el la mano de Saul. Kaj li diris:

1 Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco! 2 La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto,
Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas,
Mia ŝildo kaj la korno de mia savo, mia rifuĝejo. 3 Mi vokas al la Eternulo, la glorinda;
Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj. 4 Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto,
Kaj torentoj pereigaj min teruris; 5 La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis,
La retoj de la morto min atingis. 6 En mia premiteco mi vokis la Eternulon,
Kaj al mia Dio mi kriis;
El Sia templo Li aŭdis mian voĉon,
Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn. 7 Ektremis kaj ekskuiĝis la tero,
La fundamentoj de la montoj ekmoviĝis
Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris. 8 Leviĝis fumo el Lia nazo,
Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo;
Karboj ekflamis de ĝi. 9 Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren;
Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj. 10 Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis,
Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento. 11 El la mallumo Li faris al Si kovron,
Tendon Li faris ĉirkaŭ Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj. 12 De la brilo antaŭ Li, tra Liaj densaj nuboj,
Flugis hajlo kaj brulantaj karboj.