Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/472

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Kaj submetas al mi popolojn, 48 Kiu savas min de miaj malamikoj,
Altigas min super miaj atakintoj,
Kaj savas min de perfortulo. 49 Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj,
Kaj pri Via nomo mi kantas. 50 Li donas grandan helpon al Sia reĝo,
Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito,
Al David kaj al lia idaro, por eterne.

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1 La ĉieloj rakontas la gloron de Dio,
Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo. 2 Tago al tago transdonas diron,
Kaj nokto al nokto faras sciigon. 3 Sen parolo kaj sen vortoj;
Oni ne aŭdas ilian voĉon. 4 Tra la tuta mondo iras ilia ordono,
Kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj;
Por la suno Li aranĝis tendon inter ili. 5 Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno,
Ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon. 6 Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo,
Kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj;
Kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego. 7 La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon;
La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon. 8 La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron;
La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj. 9 La timo antaŭ la Eternulo estas pura, restas eterne;
La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj. 10 Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro;
Ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj ĉelaraj mielgutoj. 11 Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili;
Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon. 12 Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kaŝitaj. 13 Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon,
Ke ili ne regu super mi.
Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko. 14 Akceptu favore la vortojn el mia buŝo kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi,
Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1 La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero;
Defendu vin la nomo de Dio de Jakob. 2 Li sendu al vi helpon el la sanktejo,
Kaj el Cion Li vin fortigu.

3 Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn,
Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li.

Sela

.

4 Li donu al vi tion, kion deziras via koro;
Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu. 5 Ni estos gajaj pro Via venko,
Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon.
La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn. 6 Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton;
Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo,
Forte savas lin per Sia dekstra mano. 7 Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn;
Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio. 8 Ili ŝanceliĝas kaj falas,
Kaj ni staras kaj tenas nin forte. 9 Ho Eternulo, savu;
La Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.

Al la ĥorestro. Psalmo de David.

1 Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo,
Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!