Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/473

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

2 Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li;
Kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis.

Sela

.

3 Vi antaŭvenas al li kun beno de bono;
Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro. 4 Vivon li petis de Vi;
Kaj Vi donis al li longan vivon por ĉiam kaj eterne. 5 Granda estas lia honoro pro Via helpo;
Gloron kaj majeston Vi metis sur lin. 6 Vi donas al li eternajn benojn;
Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo. 7 Ĉar la reĝo fidas la Eternulon,
Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos. 8 Trovos Via mano ĉiujn Viajn malamikojn,
Via dekstra trovos Viajn malamantojn. 9 Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros;
La Eternulo englutos ilin per Sia kolero,
Kaj fajro ilin formanĝos. 10 Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero,
Kaj ilian semon el inter la homidoj. 11 Ĉar ili preparis malbonon por Vi,
Pripensis atencon, sed ne povis ĝin plenumi. 12 Vi devigos ilin turni al Vi la dorson,
Viajn tendenojn Vi direktos kontraŭ iliajn vizaĝojn. 13 Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto;
Ni kantos kaj gloros Vian potencon.

Al la ĥorestro. Por ario: Matenkrepuska Cervino. Psalmo de David.

1 Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min,
Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj? 2 Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas;
En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon. 3 Sed Vi estas sankta,
Ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael. 4 Vin fidis niaj patroj;
Ili fidis, kaj Vi ilin helpis. 5 Al Vi ili kriadis kaj estis savataj;
Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti. 6 Sed mi estas vermo kaj ne homo;
Mokata de la homoj, malestimata de la popolo. 7 Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min,
Malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante: 8 Li apogis sin al la Eternulo: Tiu helpu lin;
Tiu savu lin, se Li amas lin. 9 Vi eltiris ja min el la ventro,
Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino. 10 Al Vi mi estis ĵetita de post la momento de mia naskiĝo;
De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio. 11 Ne malproksimiĝu de mi,
Ĉar malfeliĉo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas. 12 Ĉirkaŭis min multaj bovoj,
Fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi. 13 Ili malfermegis kontraŭ mi siajn buŝojn,
Kiel leono ŝiranta kaj krieganta. 14 Kiel akvo mi disverŝiĝis,
Kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj;
Mia koro fariĝis kiel vakso,
Fandiĝis en mia interno. 15 Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto;
Mia lango algluiĝis al mia palato;
Kaj Vi metas min en tomban polvon. 16 Ĉar ĉirkaŭis min hundoj;
Amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi;
Ili mordas miajn manojn kaj piedojn. 17 Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn;
Ili rigardas kaj konstante rigardas. 18 Ili dividas miajn vestojn inter si,
Pri mia tuniko ili lotas. 19 Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimiĝu;
Mia forto, rapidu, por helpi min. 20 Savu de la glavo mian animon,
Mian solan savu de la hundo. 21 Savu min de buŝo de leono,
Kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj. 22 Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj;