Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/474

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros. 23 Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin;
Tuta semo de Jakob, honoru Lin;
Tuta semo de Izrael, estimegu Lin. 24 Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis la suferojn de premato,
Kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon;
Sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li. 25 Vin mi gloros en granda komunumo;
Mi plenumos miajn promesojn antaŭ Liaj respektantoj. 26 La humiluloj manĝu kaj satiĝu,
Gloru la Eternulon Liaj serĉantoj;
Via koro vivu eterne. 27 Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo;
Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj. 28 Ĉar al la Eternulo apartenas la reĝado;
Li reĝas super la popoloj. 29 Manĝos kaj kliniĝos ĉiuj grasuloj de la tero;
Antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo
Kaj nepovantaj konservi sian animon viva. 30 Naskotaro Lin servos;
Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio. 31 Al naskota popolo oni venos kaj predikos
Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.

Psalmo de David.

1 La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos. 2 Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min,
Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min. 3 Li kvietigas mian animon;
Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo. 4 Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo,
Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi;
Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min. 5 Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj;
Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita. 6 Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo;
Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.

Psalmo de David.

1 Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas,
La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj. 2 Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis
Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis. 3 Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo?
Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko? 4 Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron,
Kiu ne fordonis sian animon al malvero
Kaj ne ĵuras trompe. 5 Li ricevos benon de la Eternulo,
Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.

6 Tio estas la gento de Liaj adorantoj,
De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob.

Sela

.

7 Levu, pordegoj, viajn kapojn;
Kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
Por ke eniru la Reĝo de gloro. 8 Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
La Eternulo forta kaj potenca,
La Eternulo, la potenculo de milito. 9 Levu, pordegoj, viajn kapojn;
Kaj leviĝu, pordoj antikvaj,
Por ke eniru la Reĝo de gloro.

10 Kiu estas tiu Reĝo de gloro?
La Eternulo Cebaot,
Li estas la Reĝo de gloro.

Sela

.

De David.

1 Al Vi, ho Eternulo, mi levas mian animon. 2 Ho mia Dio, Vin mi fidas;
Ne lasu min hontiĝi;
Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi. 3 Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos;
Nur tiuj hontiĝos, kiuj forlasas Vin senpripense.