Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/475

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

4 Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi;
Instruu min sekvi Vian iradon. 5 Gvidu min en Via vero kaj lernigu min,
Ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas;
Al Vi mi esperas ĉiun tagon. 6 Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian
favorkorecon,
Ĉar ili estis de ĉiam. 7 La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru;
Laŭ Via favorkoreco rememoru min,
Pro Via boneco, ho Eternulo! 8 Bona kaj justa estas la Eternulo,
Tial Li montras al pekantoj la vojon. 9 Li gvidas la humilulojn en justeco,
Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn. 10 Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al
tiuj,
Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn. 11 Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon,
Ĉar ĝi estas granda. 12 Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon,
Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti. 13 Lia animo ĝuos bonon,
Kaj liaj idoj posedos la teron. 14 Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj;
Kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili. 15 Miaj okuloj estas ĉiam direktitaj al la Eternulo,
Ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn. 16 Turnu Vin al mi kaj korfavoru min,
Ĉar mi estas soleca kaj mizera. 17 La suferoj de mia koro estas grandaj;
El mia premateco elkonduku min. 18 Rigardu mian suferon kaj mizeron,
Kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn. 19 Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj
Kaj per kia kruela malamo ili min malamas. 20 Gardu mian animon kaj savu min;
Ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas. 21 Senkulpeco kaj justeco defendu min,
Ĉar al Vi mi esperas. 22 Liberigu, ho Dio,
Izraelon el ĉiuj liaj suferoj.

De David.

1 Juĝu min, ho Eternulo, ĉar mi iris en sincereco
kaj la Eternulon mi fidis;
Mi ne ŝanceliĝos. 2 Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min;
Refandu mian internaĵon kaj mian koron. 3 Ĉar Via favorkoreco estas antaŭ miaj okuloj;
Kaj mi marŝas en Via vero. 4 Mi ne sidas kun homoj malveremaj,
Kaj kun falsemuloj mi ne iros. 5 Mi malamas societon de malbonfarantoj,
Kaj kun malpiuloj mi ne sidos. 6 Mi lavas miajn manojn per senkulpeco;
Kaj mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, ho Eternulo, 7 Por aŭdigi laŭte gloradon
Kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn. 8 Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo,
Kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro. 9 Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj,
Nek mian vivon kun la sangaviduloj, 10 En kies manoj estas krimo
Kaj kies dekstra mano estas plena de subaĉetaj donacoj. 11 Kaj mi iras en senkulpeco;
Liberigu min kaj korfavoru min. 12 Mia piedo staras sur ebena loko;
En kunvenoj mi benos la Eternulon.

De David.

1 La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi?
La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri? 2 Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon,