Paĝo:Zamenhof L. L. - La Sankta Biblio, 1927.djvu/476

El Vikifontaro
Ĉi tiu paĝo ne estas provlegita

Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos. 3 Se elpaŝos kontraŭ min armeo,
Mia koro ne ektimos;
Se leviĝos kontraŭ min milito,
Ankaŭ tiam mi havos fidon. 4 Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras:
Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo,
Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon. 5 Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono;
Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo;
Sur rokon Li levos min. 6 Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas;
Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko;
Mi kantos kaj gloros la Eternulon. 7 Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas;
Korfavoru min, kaj respondu al mi. 8 De Vi diris al mi mia koro:
Serĉu Mian vizaĝon.
Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas. 9 Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon,
Ne forpuŝu en kolero Vian sklavon;
Vi estis mia helpo,
Ne forpuŝu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo. 10 Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis,
Sed la Eternulo min akceptis. 11 Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon,
Kaj konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn insidantojn. 12 Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj;
Ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco. 13 Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo
En la lando de vivantoj! 14 Esperu al la Eternulo;
Tenu vin forte, forta estu via koro;
Jes, esperu al la Eternulo.

De David.

1 Al Vi, ho Eternulo, mi vokas;
Mia Roko, ne silentu al mi;
Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj,
Kiuj iras en la tombon. 2 Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al Vi,
Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo. 3 Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj,
Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj,
Dum malbono estas en ilia koro. 4 Redonu al ili laŭ iliaj faroj kaj laŭ iliaj malbonaj agoj;
Laŭ la faroj de iliaj manoj redonu al ili;
Redonu al ili, kion ili meritas. 5 Ĉar ili ne atentas la agojn de la Eternulo
Kaj la farojn de Liaj manoj,
Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos. 6 Glorata estu la Eternulo,
Ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego. 7 La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo;
Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min;
Tial ekĝojas mia koro,
Kaj per mia kanto mi Lin gloros. 8 La Eternulo estas ilia forto,
Li estas savanta forto por Sia sanktoleito. 9 Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon,
Kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.

Psalmo de David.

1 Tributu al la Eternulo, vi potenculoj,
Tributu al la Eternulo honoron kaj forton. 2 Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo;
Kliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo. 3 La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj;
La Dio de gloro tondras,
La Eternulo super grandaj akvoj.